Riom-Parsonz: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Linio 24: | Linio 24: | ||
==Historio== |
==Historio== |
||
La komunumo Riom-Parsonz estis kreita en la jaro [[1979]] per kunigo de la antaŭaj komunumoj Riom kaj Parsonz. |
La komunumo Riom-Parsonz estis kreita en la jaro [[1979]] per kunigo de la antaŭaj komunumoj Riom kaj Parsonz. |
||
Sub la vilaĝo Riom oni trovis en la [[1970-aj jaroj]] restaĵojn de [[romio|romiaj]] konstruaĵoj, intr kiuj gastejon kun signifaj murpentraĵoj. |
|||
La unua dokumenta mencio de Riom datiĝas el la jaro [[840]] kiel ''Villa Riamio''. Ĝia malnova germanlingva nomo estis [[Reams]], kiu ĝis 1943 estis oficiala nomo de la tiama komunumo. Dum [[mezepoko]] Riom estis administra centro de la [[episkopejo]] [[Koiro]]. La kastelo Rätia Ampla estis de [[1258]] ĝis [[1552]] la sidejo de la episkopaj [[vokto|voktoj]], kaj poste ĝis [[1780]] de la kamparvoktoj de la Supera Tribunalo Oberhalbstein. |
La unua dokumenta mencio de Riom datiĝas el la jaro [[840]] kiel ''Villa Riamio''. Ĝia malnova germanlingva nomo estis [[Reams]], kiu ĝis 1943 estis oficiala nomo de la tiama komunumo. Dum [[mezepoko]] Riom estis administra centro de la [[episkopejo]] [[Koiro]]. La kastelo Rätia Ampla estis de [[1258]] ĝis [[1552]] la sidejo de la episkopaj [[vokto|voktoj]], kaj poste ĝis [[1780]] de la kamparvoktoj de la Supera Tribunalo Oberhalbstein. |
Kiel registrite je 22:46, 4 feb. 2011
Riom-Parsonz | |
---|---|
former municipality of Switzerland | |
Kantono | Grizono |
Distrikto | Albula |
Komunumaro | Surses |
Koordinatoj | 46° 36′ 40″ N 9° 34′ 30″ O / 46.61111 °N, 9.57500 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 36′ 40″ N 9° 34′ 30″ O / 46.61111 °N, 9.57500 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | ?? |
Areo | 55,97 km² |
Alteco | 1257 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 7463 |
Komunumkodo | 3536 |
Pri la komunumo
Riom-Parsonz estas kaj komunumo de la komunumaro Surses kaj la distrikto Albula en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 313 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
Geografio
Riom-Parsonz situas ĉe la orienta deklivo de la monto Piz Martegnas kun alteco de 2670 m s.m. En oriento la komunumo limas al la rivero Julio. Riom-Parsonz konsistas el la vilaĝoj Riom kaj Parsonz, kiuj estis ĝis 1979 la kernoj de propraj komunumoj. Al la komunumo ankaŭ apartenas la ferivilaĝo Tigignas, kaj la setlejoj Monas, Tigias, Talvangas, Pro Barlegn, Lungatigia kaj Salaschigns, kie situas kapelo. Nordoriente de la kohera komunuma teritorio, troviĝas krome la eksklavo Vscha Riom-Parsonz, kiu ankaŭ apartenas al ĝi.
Trafiko
Riom-Parsonz situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Ĝi atingeblas per kurboriĝa flanka vojo, kiu deiras en Cunter de la kantona ĉefvojo n-ro 3. Riom kaj Parsonz atingeblas per poŝtaŭto de Cunter kaj Savognin. La ferivilaĝo Tigignas ankaŭ atingeblas per seĝotelfero de Savognin.
Historio
La komunumo Riom-Parsonz estis kreita en la jaro 1979 per kunigo de la antaŭaj komunumoj Riom kaj Parsonz.
Sub la vilaĝo Riom oni trovis en la 1970-aj jaroj restaĵojn de romiaj konstruaĵoj, intr kiuj gastejon kun signifaj murpentraĵoj.
La unua dokumenta mencio de Riom datiĝas el la jaro 840 kiel Villa Riamio. Ĝia malnova germanlingva nomo estis Reams, kiu ĝis 1943 estis oficiala nomo de la tiama komunumo. Dum mezepoko Riom estis administra centro de la episkopejo Koiro. La kastelo Rätia Ampla estis de 1258 ĝis 1552 la sidejo de la episkopaj voktoj, kaj poste ĝis 1780 de la kamparvoktoj de la Supera Tribunalo Oberhalbstein. [1]
Notoj kaj referencoj
Eksteraj Ligiloj
- Oficiala retejo de la komunumo Riom-Parsonz en romanĉa kaj germana lingvoj
- Parsonz en la Historia Leksikono de Svislando (germane, france, itale)
Bildoj
-
Parsonz
-
Kastelo Rätia Ampla en Riom