Git: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Zooplah (diskuto | kontribuoj)
Mi komencis artikolon pri Git
 
Neniu resumo de redakto
Linio 38: Linio 38:
= Eksteraj ligiloj =
= Eksteraj ligiloj =
[http://git-scm.com/ Oficiala TTT-ejo]
[http://git-scm.com/ Oficiala TTT-ejo]

[[Kategorio:Komputiko]]


[[bg:Git]]
[[bg:Git]]

Kiel registrite je 19:27, 8 feb. 2011

Kio estas Git

Git estas disa versitena sistemo, simila al Mercurial. Oni klonas (angle: "clone") deponejon en sian propran komputilon. Oni uzas ordinarajn komandojn el CVS kaj Subversion (add, commit, update ktp) por manipuli la laboran deponejon. Post ĉiuj disvolvantoj faras siajn taskojn, ili puŝas (angle: "push") la ŝanĝojn al la centra servilo, kiu kunfandas ĉies ŝanĝojn. Ĉiuj poste tiras (angle: "pull") la ŝanĝarojn al sia propra deponejo.

Git komenciĝis de Linus Torvalds, la fondinto de Linukso.

Nomo

La nomo devenas el la angla, kun la signifo de "stultulo" aŭ "aĉulo".

Historio

La linuksa kerno komence uzis la sistemon BitKeeper. Bitkeeper estas mallibera, multekosta programo, sed ekzistis speciala escepto por Linukso. Tamen post kiam la speciala permeso estis forprenita, s-ro TORVALDS decidis krei sian propran sistemon.

Ecaro

  1. Rego de senlinia disvolvado.
  2. Disa.
  3. Kongrueco kun jamaj sistemoj.
  4. Efika traktado de grandaj projektoj.
  5. Ĉifra atestado de la historio.
  6. Komponantoj konekteblaj kaj interŝanĝeblaj.
  7. Facila difinado de novaj algoritmoj.
  8. Facila purigado (git gc --prune).
  9. Aŭtomata pakado de dosieroj.

Operaciumoj

S-ro TORVALDS destinis Git-on por Linukso, do ĝi plej bone funkcias en tio kaj aliaj uniksaj operaciumoj (FreeBSD, Makintoŝo ktp). Oni alportis ĝin al Vindozo, sed ĝi estas multe pli rapida en uniksaj operaciumoj.

Kiu uzas Git-on?

Multaj projektoj uzas Git-on, Mercurial-on kaj similajn disajn sistemojn. Aliaj projektoj (ekz-e Apache, Free Pascal ktp) preferas la kliento-servilan modelon de CVS, Subversion ktp. La asertata avantaĝo de disaj sistemoj estas, ke disaj programistoj povas labori sen zorgo pri tio, kion aliaj programistoj faras. Kontraŭuloj asertas, ke ĝia postulo de tio, ke ĉiuj povas havi propran deponejon, estas ĝena kaj ke la kaŝema disa modelo mem estas postlasaĵo de malliberaj programoj.

Ankaŭ ekzistas gastigantoj de centraj git-aj deponejoj:

Eksteraj ligiloj

Oficiala TTT-ejo