Ŝpuro: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
FoxBot (diskuto | kontribuoj)
e robota aldono de: ext:Anchón de via
Linio 28: Linio 28:
[[en:Track gauge]]
[[en:Track gauge]]
[[es:Ancho de vía]]
[[es:Ancho de vía]]
[[ext:Anchón de via]]
[[fi:Raideleveys]]
[[fi:Raideleveys]]
[[fr:Écartement des rails]]
[[fr:Écartement des rails]]

Kiel registrite je 11:47, 11 feb. 2011

Larĝo de trako, aŭ ŝpuro, estas unu el la gravaj parametroj de fervoja trako. Ĝi estas la distanco inter la enaj randoj de la supraj partoj de reloj.

La larĝo estas diversa en diversaj fervojoj. En plejmulto de landoj estas ĉefa larĝa larĝo, kaj povas ekzisti ankaŭ lokaj malgrandaj fervojaj sistemoj kun mallarĝa trako.

La larĝo de la reala trako ne estas preze egala al la nominala. Pro eluzado la trako plilarĝiĝas. Ankaŭ oni faras malmulte pli larĝajn trakojn en turnoj por plifaciligi veturadon.

Norma traka larĝo estas 1435 milimetroj, ĝin havas ĉirkaŭ tri kvaronoj de longo de la fervojaj trakoj de la tuta mondo. Malpli grandajn ŝpurojn oni nomas mallarĝaj; la koncernaj trakoj nomiĝas ankaŭ et-ŝpuraj. Mallarĝaj trakoj estas diversaj, la plej ofte uzataj estas 750, 914, 1000, 1067 milimetroj.

Ŝpuroj pli grandaj ol la norma nomiĝas larĝaj: 1520 mm (en Rusio, landoj de eksa Sovetio, ankaŭ en Finnlando kaj Mongolio, 1676 mm (en Hispanio kaj Portugalio.

Etŝpuraj trakoj permesas malpli grandajn kurbo-radiusojn kaj tial ofte estas uzataj en malfacila tereno, ekzemple en montaro. Larĝaj ŝpuroj donas pli da stabileco.

Eksteraj ligiloj

greke http://www.rrdc.com/op_argentina_all_meso.html greke http://www.mexlist.com greke http://www.rrdc.com/op_peru_fcca.html greke http://www.trains.com/Content/Dynamic/Articles/000/000/003/011gsqfq.asp