Tut-Amerika Kongreso de Esperanto: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Duobla redirekto Kubo korektita en Kubo (lando) dank'al ŝprucfenestroj
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
Linio 26: Linio 26:
[[en:Esperanto Congress of the Americas]]
[[en:Esperanto Congress of the Americas]]
[[es:Congreso de Esperanto de las Américas]]
[[es:Congreso de Esperanto de las Américas]]
[[ru:Всеамериканский конгресс эсперанто]]

Kiel registrite je 11:08, 17 feb. 2011

Dosiero:Inauguro.jpg
Solena Malfermo de la 5-a Tutamerika Kongreso en Meksikurbo

La Tut-Amerika Kongreso de Esperanto (TAKE) komenciĝis kiel neregula renkontiĝo de amerikaj esperantistoj, kaj ekde la tria, ĝi okazas ĉiun trian jaron, kunvokita de la Amerika Komisiono de UEA, kaj organizita de la Loka Kongresa Komitato (LKK).

Ĝi celas plifortigi solidarecon inter la esperantistoj el Norda, Centra kaj Suda Amerikoj, progresigi la movadon kaj studi ĝiajn problemojn. La Kongreso intencas enhavi multnombrajn programerojn por ke en ĝi kunvenu diversaj fakaj aŭ ne fakaj samideanoj, kiuj interesiĝas konigi diversajn proprajn, grupajn kaj oficialajn agadojn de la esperanto-movado en la diversaj landoj de la Amerika Kontinento kaj de aliaj partoj de la mondo, kiuj iamaniere estas rilataj. Krom la laboraj partoj, la Kongreso enhavas ankaŭ multajn klerigajn kaj distrajn programerojn, kies celo estas eduki la partoprenantojn kaj diskonigi la kongresan landon inter la esperantistaro.

La Kongresoj

  1. 1978, 17 - 22 jul : Marilio, Brazilo (sub la nomo: Unua Latinamerika Kongreso de Esperanto); 420 partoprenantoj el 11 landoj.
  2. 1980, 12 - 15 jul : Bonaero, Argentino.
  3. 1996, 12 - 17 feb : San José, Kostariko; 50 aliĝintoj el 17 landoj; la kongresa temo estis "Tut-Amerika Agado".
  4. 1999, 27 jan - 3 feb : Bogoto,Kolombio; 76 aliĝintoj el 22 landoj (partoprenis 63 homoj el 12 landoj); la kongresa temo estis "Esperanto kaj la Tria Jarmilo".
  5. 2001, 15 - 21 apr : Meksikurbo, Meksiko; 169 aliĝintoj el 29 landoj kaj 4 kontinentoj; la kongresa temo estis "Ameriko: Unu Kontinento, Diversaj Historioj".
  6. 2004, 21 - 27 mar : Havano, Kubo; 178 partoprenintoj el 19 landoj; la kongresa temo estis: "Kia Esperanto-movado por Ameriko?".
  7. 2008, 12 - 18 jul : Montrealo, Kanado; 222 aliĝintoj el 24 landoj (partoprenis 193); la kongresa temo estis "Ekosistemoj, lingvoj, kulturoj : diverseco por daŭripova evoluigo en la Amerikoj".
  8. 2011, julie : San-Paŭlo, Brazilo

Eksteraj ligiloj