Tabasaranoj: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
e r2.6.4) (robota aldono de: gag:Tabasarannar |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 1: | Linio 1: | ||
'''Tabasaranoj''' estas indiĝena etno en [[Dagestano]], unu el la plej signifaj etnaj grupoj de tiu [[Norda Kaŭkazio|nord-kaŭkazia]] respubliko de [[Rusio]]. En Rusio estas ĉ. 132 mil tabasaranoj. |
'''Tabasaranoj''' estas indiĝena etno en [[Dagestano]], unu el la plej signifaj etnaj grupoj de tiu [[Norda Kaŭkazio|nord-kaŭkazia]] respubliko de [[Rusio]]. En Rusio estas ĉ. 132 mil tabasaranoj.(2002) |
||
Tabasaranoj parolas en la [[tabasarana lingvo]]. Ofte ili ankaŭ povas uzi la [[azerbajĝana]]n, la [[lezga lingvo|lezgan]] kaj la [[rusa]]n lingvojn. |
Tabasaranoj parolas en la [[tabasarana lingvo]]. Ofte ili ankaŭ povas uzi la [[azerbajĝana]]n, la [[lezga lingvo|lezgan]] kaj la [[rusa]]n lingvojn. |
Kiel registrite je 17:01, 20 feb. 2011
Tabasaranoj estas indiĝena etno en Dagestano, unu el la plej signifaj etnaj grupoj de tiu nord-kaŭkazia respubliko de Rusio. En Rusio estas ĉ. 132 mil tabasaranoj.(2002)
Tabasaranoj parolas en la tabasarana lingvo. Ofte ili ankaŭ povas uzi la azerbajĝanan, la lezgan kaj la rusan lingvojn.
Historie tabasaranoj iam estis tre influa etno de la regiono. Antikva armena historiisto Egiŝe mencias, ke tabasaranoj povas formi kvarcentmilan armeon. Modernaj tabasaranoj havas sian etnan distrikton kadre de Dagestano; en la distrikto loĝas ĉ. 50 mil reprezentantoj de la etno.
Kredantaj tabasaranoj estas muslimoj. Laŭ kulturo kaj la maniero de sia ĉiutaga vivo ili similas lezgojn. En la loko de sia tradicia loĝado ili okupiĝas pri ŝafobredado, kreskigo de vinberoj kaj cetera agrikultura laboro. Tabasaranaj metiistoj estas konataj pro la tapiŝoj, produktataj de ili.
Tabasaranoj en regionoj de Rusia Federacio
Subjekto de RF | Kvanto en 2002, miloj. (*) |
---|---|
Dagestano | 110,2 |
Stavropola regiono | 5,5 |
Rostova provinco | 2,2 |
Krasnodara regiono | 1,3 |
Saratova provinco | 1,3 |
estas montritaj nur la regionoj, kie estas pli ol mil tabasaranoj |