Naskiĝtago: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e r2.5.2) (robota aldono de: bn:জন্মদিন
ChuispastonBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota forigo de: km:ពិធី ខួប កំណើត
Linio 41: Linio 41:
[[it:Compleanno]]
[[it:Compleanno]]
[[ja:誕生日]]
[[ja:誕生日]]
[[km:ពិធី ខួប កំណើត]]
[[ko:생일]]
[[ko:생일]]
[[ksh:Jebootsdaach]]
[[ksh:Jebootsdaach]]

Kiel registrite je 01:53, 22 feb. 2011

Naskiĝtaga kuko

Naskiĝtago (aŭ naskotago) estas la dato je kiu oni naskiĝis. En multaj kulturoj ekzistas kutimo festi la datrevenon de ies naskiĝtago per iu maniero, ekzemple okazigante naskiĝtagan feston por amikoj dum kiu donacoj estas donataj al la persono festanta sian naskiĝtagon. Estas ankaŭ kutime pritrakti la festanton speciale bone kaj ĝenerale sekvi ties dezirojn je la naskiĝtago. La plej konata gratulkanto en la tuta mondo verŝajne estas Bondezirojn al vi.

Naskiĝtagoj de famaj homoj estas ofte festataj en speciala maniero ankaŭ post kiam la koncerna persono jam mortis. Tiel oni ĉiujare rememoras tiun personon kaj eventuale ankaŭ la laboron kiun ŝi aŭ li faris kaj la kontribuon al la socio en kiun tio efektiviĝis. Verŝajne la monde plej konata kaj plej vaste festata naskiĝtago estas Kristnasko - la naskiĝtago de Jesuo Kristo je la 25-a de decembro. La esperantistoj festas ĉiujare la naskiĝtagon de L. L. Zamenhof, la iniciatinto de esperanto - lia naskiĝtago, la 15-a de decembro, estas festata kiel la Zamenhofa tago.

Vidu ankaŭ