Aŭgusto la 2-a (Pollando-Litovio): Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: br:Aogust II
eNeniu resumo de redakto
Linio 12: Linio 12:
</gallery></center>
</gallery></center>


=== Retaj ligiloj===
== Retaj ligiloj==
{{Commons|Augustus II of Poland}}
{{Commons|Augustus II of Poland}}
{{el}} [http://www.hjhaupt.de/August.htm "La duklando Saksio kaj la granda eŭropa politiko" (germane)]
{{el}} [http://www.hjhaupt.de/August.htm "La duklando Saksio kaj la granda eŭropa politiko" (germane)]

Kiel registrite je 09:26, 25 feb. 2011

reĝo Aŭgusto la 2-a, maldekstre la polaj kronjuveloj kaj la saksa dukoĉapelo

Princo-elektisto Frederiko Aŭgusto la 1-a de Saksio, ofte nomata "Aŭgusto la Forta" (germane Friedrich August I., August der Starke; naskiĝis la 12-an de majo 1670 en Dresdeno kaj mortis la 1-an de februaro 1733 en Varsovio), estis eŭropa baroka reganto. Ekde la jaro 1697 li sub la nomo Aŭgusto la 2-a ankaŭ estis la reganto de Pollando-Litovio (pole August II Mocny, litove Augustas II (antrasis)) kaj do estis pola reĝo kaj litova grandduko.

Li estis inter la plej pompaj eŭropaj regantoj de sia epoko kaj iĝis la prototipo de absolutisma reganto, kiu per konstruo de multekostegaj kasteloj kaj okazigo de luksaj festoj enscenigis sian riĉecon kaj potencon. Aparte li konstruis luksajn reprezentajn konstruaĵojn en siaj rezidejoj Dresdeno kaj Varsovio, kaj kompense tre ŝparis pri investoj en la malĉefurbaj partoj de Saksio kaj Polllando-Litovio.

la kastelo "Zwinger" [prononco "Cvinga"] en Dresdeno

Grandegajn sumojn ankaŭ kostis pluraj militoj, en kiu lia armeo partoprenis, antaŭ ĉio la Granda Nordia Milito, en kiu Aŭgusto havis centran rolon. Kadre de tiu milito li fine ja stabiligis sian regadon de Pollando-Litovio, sed tuteŭrope precipe fortiĝis la Rusia Imperio, kies influo ankaŭ al Pollando-Litovio intensiĝis, tiel ke fine de la 18-a jarcento, malpli ol 80 jarojn post la fino de la Granda Nordia Milito, la ŝtato Pollando-Litovio komplete malaperis kaj findividiĝis inter Rusio, Prusio kaj Aŭstrio-Hungario.

Retaj ligiloj

greke "La duklando Saksio kaj la granda eŭropa politiko" (germane) greke paĝaro pri la regantoj de Saksio (germane) greke pri la nobelaj distroj en la kortumoj de Danio kaj Saksio dum la 17-a kaj 18-a jarcentoj (angle) Informoj pri Aŭgusto la 2-a (Pollando-Litovio) en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)

Antaŭe:Princo-elektisto de SaksioPoste:
Johano Georgo la 4-a16941733Frederiko Aŭgusto la 2-a
Antaŭe:Reĝo de Pollando kaj
grandduko de Litovio
Poste:
Johano la 3-a Sobieski16971704Stanislao Leszczyński1a-foje
Stanislao Leszczyński17091733Aŭgusto la 3-a2a-foje