Frauenfeld (distrikto): Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 80: Linio 80:
<br>
<br>
{{Navigilo:Distriktoj de Kantono Turgovio}}
{{Navigilo:Distriktoj de Kantono Turgovio}}
{{Frauenfeld (distrikto)}}
{{Ŝablono:Navigilo:Komunumoj de la distrikto Frauenfeld}}


[[Kategorio:Distriktoj de Svislando]]
[[Kategorio:Distriktoj de Svislando]]

Kiel registrite je 11:04, 27 feb. 2011

Distrikto Frauenfeld
Blazono de Frauenfeld
Vorderhallingen en la komunumo Matzingen
Mapo de la distrikto Frauenfeld
distrikto de SvisioDistriktoj de Kantono Turgovio
Kantono Turgovio
Ĉefloko Frauenfeld
Koordinatoj  47° 33′ N 8° 53′ O / 47.550 °N, 8.883 °O / 47.550; 8.883 (mapo)Koordinatoj: 47° 33′ N 8° 53′ O / 47.550 °N, 8.883 °O / 47.550; 8.883 (mapo)
Areo 139,4 km²
Loĝantardenseco 317,66 loĝantoj/km²
Federacia Kodo 2004
vdr

Distrikto Frauenfeld estas administra uno de Kantono Turgovio en Svislando. Ĝia ĉefloko estas la urbo Frauenfeld.

Geografio

La distrikto havas areon de 139,4 km² kaj nombris 44282 loĝantojn la 31-an de decembro 2007. Tra la distrikto fluas de oriento al okcidento la rivero Turo, kaj de nordo al sudo la rivero Murgo, kiu alfluas Turon en Frauenfeld. La du riveroj regule kaŭzis gravajn inundojn en la regiono. Dum oni en la 19-a kaj ĝis la 1980-aj jaroj provis venki la forton de la naturo per digoj kaj rektigante la riverojn oni nun lastatempe praktikas alian politikon donante al la rivero denove spacon por inundi. Tio donis la eblecon ĉe Turo sukcese resovaĝigi iam malaperintajn bestojn kiel kastoroj.

Trafiko

Tra la distrikto pasas la fervojlinio de Vinterturo al Weinfelden kaj Romanshorn kaj la Frauenfeld-Wil-Fervojo.

Oriente de Frauenfeld estas la aŭtoŝosetriangulo, kie devojiĝas la nacia aŭtoŝoseo A7 de la aŭstoŝoseo A1.

Ekonomio

Dum la urbo Frauenfeld kaj ĝia antaŭurbo Matzingen estas ĉefe industriaj, Frauenfeld estas la sidejo de diversaj internaciaj entreprenoj, la ĉirkaŭaj komunumoj konservis sian kamparan karakteron kaj la agrikulturo restis grava enspezofonto.

Komunumoj de la distrikto Frauenfeld

Al la distrikto Frauenfeld apartenas je la fino de 2008 la sekvantaj dek-unu komunumoj:

Blazono Nomo Loĝantoj
(Dec 2007)
Areo
in km²
Komunuma n-ro
Aadorf 7591 20.0 4551
Felben-Wellhausen 2286 7.3 4561
Frauenfeld 22'313 27.4 4566
Gachnang 3298 9.7 4571
Hüttlingen 837 11.6 4590
Matzingen 2433 7.7 4591
Neunforn 933 11.4 4601
Stettfurt 1098 6.4 4606
Thundorf 1273 15.6 4611
Uesslingen-Buch 1046 14.0 4616
Warth-Weiningen 1174 8.3 4621
Totale (11) 44'282 139.4 2004

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:Projekto