Livona lingvo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 45: Linio 45:
; Tulgid mäd jūrõ! : Venu al ni!
; Tulgid mäd jūrõ! : Venu al ni!
; Esperanto um nei lǟlam! : Esperanto estas tiel malfacila!
; Esperanto um nei lǟlam! : Esperanto estas tiel malfacila!
; Jõvīst, ku rõkāndõd līvõ kīeldõ. : Bone, ke vi parolas livone.
; Set veitõ. : Nur iom.
; Tēriņtš : Saluton!
; Tēriņtš : Saluton!
; Jõvā ūomõg! / Jõvvõ ūomõgt! : Bonan matenon!
; Jõvā ūomõg! / Jõvvõ ūomõgt! : Bonan matenon!

Kiel registrite je 20:44, 4 mar. 2011

La livona (līvõ kēļ)
Parolata en: Latvio
Parolantaro: 20
Genetika
klasifiko:
Urala

 Finn-Ugra
  Finnalapa
   Baltfinna
    Livona

Oficialeco
Oficiala lingvo en: nenie.
Lingvaj kodoj
ISO 639-1
ISO 639-2 fiu
SIL LIV
Regionoj loĝataj de livonoj en 12-a jarcento (griza) kaj komence de 20-a jarcento (nigra).

La livona lingvo estas ano de la finna branĉo de la Finn-ugra lingvaro. La livona estas parolata de nur 10-40 personoj en Latvio kaj ĝin minacas malapero. La lastaj parolantoj de la livona lingvo loĝas en marbordaj vilaĝoj, norde de Kuronio, proksime al la urbo Ventspils.

Laŭ esploroj pri loknomoj la livona estis pli frue parolata en pli vasta areo, kiu kovris ĉ. duonon el la teritorio de nuntempa Latvio. La latva lingvo havas multe da influo de la livona lingvo kaj la diferencoj inter la latva kaj la litova estas parte pro la influo de la livona lingvo. Ankaŭ la latva lingvo influis multe al la livona kaj kaŭzis diversajn malsimilecojn inter la livona kaj aliaj finnaj lingvoj.

La livona lingvo dividiĝis al du dialektoj, la orienta kaj la okcidenta. La orienta livona lingvo estis parolata oriente de la Riga golfo kaj ĝi malaperis en la 19-a jarcento.

La livona estas skribita per latina alfabeto kun kromaj literoj:

A/a, Ā/ā, Ä/ä, Ǟ/ǟ, B/b, D/d, Ḑ/ḑ, E/e, Ē/ē, F/f, G/g, H/h, I/i, Ī/ī, J/j, K/k, L/l, Ļ/ļ, M/m, N/n, Ņ/ņ, O/o, Ō/ō, Ȯ/ȯ, Ȱ/ȱ, Õ/õ, Ȭ/ȭ, P/p, R/r, Ŗ/ŗ, S/s, Š/š, T/t, Ț/ț, U/u, Ū/ū, V/v, Z/z, Ž,ž.

Dum la 13-a jarcento troviĝis 30.000 parolantoj de la livona kaj dum la 19-a jarcento ankoraŭ 2.000. Post la sendependiĝo de Latvio la livona kulturo ekfloris. Dum la 1930-aj jaroj la livona estis uzata en literaturo. La Sovetunia epoko, kun i.a. limigoj por la loĝantoj de marbordaj regionoj, kaŭis fortajn batojn al la livonaj vilaĝoj. Parto el la parolantoj ekloĝis en urboj, i.a. en Rigo. Kie ni povas aŭdi kaj paroli livonan lingvon? - En la liber-aer-muzejo de Rigo en livona bieno semajnfine. Bonvenon!

Bazaj frazoj

Tulgid mäd jūrõ!
Venu al ni!
Esperanto um nei lǟlam!
Esperanto estas tiel malfacila!
Jõvīst, ku rõkāndõd līvõ kīeldõ.
Bone, ke vi parolas livone.
Set veitõ.
Nur iom.
Tēriņtš
Saluton!
Jõvā ūomõg! / Jõvvõ ūomõgt!
Bonan matenon!
Jõvā pǟva! / Jõvvõ päuvõ!
Bonan tagon
Pōlaks!
Bonvolu!
Tienū!
Dankon!
Vȯndzist Ūdtāigastõ!
Bonan novan jaron
ikš, kakš, kuolm, nēļa, vīž, kūž, seis, kōdõks, īdõks, kim
unu, du, tri, kvar, kvin, ses, sep, ok, naŭ, dek

Aliaj projektoj

Retaj ligiloj

Vidu ankaŭ

  • la artikolon pri la historia regiono Livonio