Merkuro (planedo): Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: cv:Меркури (планета)
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.6.4) (robota aldono de: kv:Меркурий
Linio 197: Linio 197:
[[ksh:Merrkuur (Planneet)]]
[[ksh:Merrkuur (Planneet)]]
[[ku:Tîr (gerstêrk)]]
[[ku:Tîr (gerstêrk)]]
[[kv:Меркурий]]
[[kw:Merher (planet)]]
[[kw:Merher (planet)]]
[[la:Mercurius (planeta)]]
[[la:Mercurius (planeta)]]

Kiel registrite je 00:01, 16 mar. 2011

Merkuro
Planedo
astronomia simbolo
astronomia simbolo
Merkuro, fotita de la usona kosmoesplorilo Messenger.
Merkuro, fotita de la usona kosmoesplorilo Messenger.
Merkuro, fotita de la usona kosmoesplorilo Messenger.
Ter-interna planedo • ena planedo
Astronomia simbolo vd
Nomita laŭ Merkuro vd
Malkovro
Malkovrinto nekonata valoro vd
Dato de malkovro Pratempo
Loko de malkovro nekonata valoro vd
Unua superflugo Mariner 10
(29-an de marto 1974)
Unua enorbitiĝo Messenger
(18-an de marto 2011)
Orbitaj ecoj
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
57 909 100 km (0,39 AU)
69 816 900 km (0,47 AU)
46 001 200 km (0,31 AU)
Discentreco 0,205 630
Meza anomaliangulo 174,796°
Klinangulo 7,005° (rilate al la ekliptiko); 3,38° (rilate al la suna ekvatoro); 6,34° (rilate al la ebeno de Laplace)
Periodo 87,9691 tagoj
Meza cirkulrapido 47,87 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
48,331°
Argum. de periapsido 29,124°
Naturaj satelitoj
Ringoj
Neniu
Neniu
Fizikaj ecoj
Diametro
- Plateco
- Areo
- Volumeno
(4 879,4 ± 2) km
< 0,0006
7,48 × 107 km2
6,083 × 1010 km3
Maso
- Denso
- Surfaca falakcelo
- Liberiga rapido
3,3022 × 1023 kg
5,427 × 103 kg/m3
3,7 m/s2
4,25 km/s
Rotacia periodo
- Sidera periodo

58,646 tagoj
Aksa kliniteco (2,11 ± 0,1)'
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca temperaturo
- Minimuma
- Averaĝa
- Maksimuma
(de poluso ĝis ekvatoro)
80 K ĝis 100 K
200 K ĝis 340 K
380 K ĝis 700 K
Geometria albedo
Albedo laŭ Bond
0,106
0,119
Observaj ecoj
Videbla magnitudo
- Minimuma
1,9 vd
-1,9
Angula diametro
- Minimuma
- Maksimuma

4,5"
13"
vdr

Merkuro estas la plej malgranda planedo de la sunsistemo, kaj ankaŭ la plej proksima al la Suno. Pro la malgranda distanco ekde la stelo, temas pri la dua plej varmega planedo, post Venuso: en la ekvatora regiono la temperaturo povas atingi 700 K, kio sufiĉas por fandi plumbon. La merkura nokto, tamen, estas aparte malvarma - nur 100 K, pro la manko de densa atmosfero.

Merkuro ricevis sian nomon de la romia dia heroldo Merkuro, verŝajne pro sia rapida migrado tra la ĉielo. Ties helmon kun flugilojn montras la astrologia simbolo de Merkuro (☿).

La planedo posedas nek naturajn satelitojn, nek ringojn.

Historio

Merkuro estas videbla en la ĉielo de la Tero ankaŭ sen teleskopo, kaj tial estas konata ekde la pratempo. Ĝia proksimeco al Suno malfaciligas observadon, kaj ĝi nur videblas okaze de sunleviĝo kaj sunsubiro; malgraŭ tio, jam la antikvaj egiptoj, la ĉinoj kaj la sumeranoj (en la 3-a jarmilo antaŭ Kristo) konis ĝin. La sumeroj nomis ĝin Ubu-idim-gud-ud; la babilonanoj uzis la nomon gu-adgu-utu.

La helenoj atribuis al la planedo du nomojn: Apolono, kiel matena astro, kaj Hermeso, kiel vespera astro. Pitagoro tamen komprenis, ke temas pri la sama planedo.

Pro la malfacila observeblo de la ĉirkaŭsuna regiono el Tero, ĝis la 20-a jarcento oni kutimis pensi, ke Merkuro ne estis la plej interna planedo de la sunsistemo; pluraj astronomoj asertis, ke ili observis pli internan planedon, Vulkano. Tamen, neniu tia korpo ekzistas, kaj verŝajne dum pluraj el tiuj observatoj la koncernita objekto estis Merkuro mem.

En la jaro 1631 la franca astronomo Pierre Gassendi estis la unua observi eklipson de la Suno fare de Merkuro, danke al antaŭkalkuloj de Johannes Kepler. En 1639 la itala astronomo Giovanni Battista Zupi perteleskope observis, kaj priskribis, la fazojn de Merkuro, tute similaj je tiuj de Venuso kaj de la Luno; tio pruvis, ke ankaŭ Merkuro orbitis la Sunon.

Fizikaj ecoj

Tiun ĉi mozaikon de Merkuro fotis la sondilo Mariner 10 dum la lasta parto de sia alveno al la planedo, la 29-an de marto 1974. La mozaiko konsistas el 18 bildoj, fotitaj je 42-sekundaj intervaloj, kiam la distanco inter la sondilo kaj la planedo ankoraŭ valoris 200.000 kilometrojn (6 horojn antaŭ la tempo de plej proksima aliro).

Merkuro estas la malplej granda planedo; ĝi tamen estas pli granda ol Plutono aŭ ol la Luno. Fakte, ĝi aspektas simile al la Luno: ĝia surfaco same riĉas je krateroj kaj montoj. La kraterojn kaŭzis la frapado de asteroidoj kaj kometoj, same kiel sur la Luno, sed la krateroj estas plejparte pli grandaj ol tiuj de la Luno, ĉar apud la Suno astroj iras multe pli rapide. La plej granda kratero estas Caloris, 1300 km en diametro, 3,6 miliardojn da jaroj en aĝo. La kolizio, kiu estigis ĝin, estis tiel giganta, ke ĝi sulkigis la kontraŭan flankon de Merkuro.

Merkura mistero estas ĝia forta magneta kampo, kiu defias nian komprenon pri la formiĝo de la Suno kaj la planedoj. Ĝi supozigas, ke Merkuro iam estis multe pli granda, aŭ la Suno multe pli brila.

La tago de Merkuro estas la plej longa el ĉiuj planedoj – 176 teraj tagoj – kaj estas eĉ pli longa ol al merkura jaro (88 tertagoj). Merkuro turniĝas tiel malrapide, kaj iafoje iras tiel rapide ĉirkaŭ la Suno, ke la Suno iafoje ŝajnas halti en la ĉielo kaj iri malantaŭen.

Esplorado de Merkuro

Merkuro kun falsaj koloroj.

Pro sia proksimeco al la Suno, Merkuro estas malfacile studebla: pro tio, ĝis la fino de la 20-a jarcento unu flanko de la planedo estis tute nekonata. La plimulto de nia scio pri Merkuro tiam devenis de tri superflugoj fare de la usona kosmoesplorilo Mariner 10 en 1974 kaj 1975. Ĝis nun, roboto neniam orbitis Merkuron aŭ staris sur ties surfaco; la unua enorbitiĝo estos tiu de la kosmoesplorilo Messenger (anglalingva akronimo de MErcury Surface, Space ENviroment, GEochemistry, and Ranging – Surfaco, Spaca Medio, Geokemio kaj Liniiĝo de Merkuro), antaŭvideble dum 2011. La sondilo estis lanĉita la 3-an de aŭgusto 2004, kaj ĝiaj ĉefaj taskoj estas la plena ekkono de la surfaco kaj esploro ĉe la polusoj pri glacio.

Kulturhistorio

Alegoria reprezentado de Merkuro, kiel reganto de la zodiakaj signoj de la virgo kaj de la ĝemeloj, Hans Sebald Beham, 16-a jarcento.

En antikva Grekujo la planedo Merkuro rilatis al la dio kaj diomesaĝisto Hermeso, sed ankaŭ al la titanoj[1] Metis kaj Koios. La planedo ofte nur en krepusko, kaj eĉ tiam nur malfacile videbla, moviĝemega planedo iĝis kiel simbolo de Hermeso ankaŭ patrono de komercistoj, vojŝtelistoj kaj rabistoj. Ĉe la romianoj Hermes korespondis, almenaŭ en la postantikva epoko al Mercurius, kies nomo devenas de mercari (latine, komerci). La laŭ li nomata tago de la semajno, dies Mercurii estas en Esperanto merkredo. Ekzistas ankoraŭ la ligo de la nomo al la nuntempaj tagoj: en la germana Mittwoch, en la franca mercredi, en la itala mercoledì, en la hispana miércoles, en la rumana miercuri kaj en la albana (e Mërkurë).

La ĝermanoj rilatigis la planedon al la dio OdinWotan, al kiu rilatas la sama semajntago: en la angla Wednesday kaj en la nederlanda Woensdag.

En la antikvo kaj en la mondo de la mezepokaj alkemistoj la rapidema stelo estis ligita al la moviĝema planedmetalo hidrargo. En multaj lingvoj la nomo de la metalo montras ankoraŭ nuntempe tiun devenon: en la angla Mercury, en la franca Mercure.

Vidu ankaŭ

Bibliografio

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara