Stefano Keller: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
En 2010 en UK en Havano li estas elektita kiel Estrarano de UEA respondeca pri eksteraj rilatoj.
Linio 47: Linio 47:
{{el}} [http://www.madir-music.com Madir Muzika Produktado]
{{el}} [http://www.madir-music.com Madir Muzika Produktado]


[[Kategorio:Svisaj esperantistoj|Keller, Stefano]]
{{DEFAŬLTORDIGO:Keller, Stefano}}
[[Kategorio:Estraranoj de UEA|Keller, Stefano]]
[[Kategorio:Svisaj esperantistoj]]
[[Kategorio:Esperantologoj|Keller, Stefano]]
[[Kategorio:Esperantologoj]]
[[Kategorio:Vivantaj homoj|Keller, Stefano]]
[[Kategorio:Vivantaj homoj]]
[[Kategorio:Estraranoj de UEA]]

Kiel registrite je 17:18, 17 mar. 2011

Stefano Keller (2010), Svislando, ĉefreprezentanto de Universala Esperanto-Asocio (UEA) ĉe Unuiĝintaj Nacioj en Ĝenevo.

Stefano KELLER estas svisa esperantisto, ekde 2010 membro de la Estraro de UEA.

Li junaĝe vivis kaj studadis en Hungario. Rezulte de siaj universitataj studoj en Budapeŝto li iĝis diplomita instruisto kaj psikopedagogo.

Post kelkjara praktikado de sia profesio, li ekinteresiĝis pri pli larĝa aspekto de la homa evoluo kaj vivo: apud la sociaj influoj, li serĉis la efikon de la hereditaj trajtoj. Li ekstudis genetikon kaj fariĝis scienca kunlaboranto de D-ro Czeizel Endre en la Genetika Departemento de la Hungara Publikhigiena Instituto (OKI) en Budapeŝto. Pri siaj esploroj li publikigis artikolojn Összenõtt ikrek Magyarországon 1970-1986/Kunkreskitaj ĝemeloj en Hungario 1970-1986 (hungare)[1], kaj An Aetiological Evaluation of Increased Occurrence of Congenital Limb Reduction Abnormalities in Hungary, 1975–1978 [2], kiel ĉef- kaj kunaŭtoro. La disvolviĝon kaj rezultojn de siaj genetikaj esplorlaboroj, post renkonto kun Julinjo kaj Ludoviko Farkas-Molnár, li prezentis dum prelegoj en la Budapeŝta Medicina Esperanto-Fakgrupo (BMEF) kies aktiva membro li estis: "Frekvenco, epidemiologio kaj etiologio de la kunkreskitaj ĝemeloj" kaj "Kompleksa epidemiologia esploro de la homa mutagenezo", [3].

Ekde la komenco de la 80-aj jaroj li vivas en Svislando kie li kompletigis siajn psikologiajn konojn en la Zurika Stiftung Szondi Institut, studante profundan psikologion, la psikanalizan skolon de sorto-analizado laŭ la metodo de Leopold Szondi.

Lingvoj, etnologio, antropologio

Li parolas la anglan, francan, germanan, hungaran lingvojn kaj estas diplomita de la Internacia Esperanto-Instituto pri Esperanto-instruado laŭ la Cseh-metodo. Krome li kapablas legi, skribi kaj sin esprimi je pli-malpli baza nivelo en kelkaj aliaj lingvoj (interalie: hindia, sinhala, tamila)

Por akiri pli da konoj pri la diversaj etnoj, kulturoj, li aŭtodidakte studadis lingvojn, etnologion, antropologion kaj vizitis plurajn regionojn de Ameriko, Azio kaj Eŭropo. Tiujn vojaĝojn li efektivigis kelkfoje kiel delegito de diversaj helporganizoj, NRO-j kiel Terre des Hommes, svisa Ruĝa Kruco. Krome li aktivis (aŭ ankoraŭ aktivas) en diversaj organizoj (Societo por minacitaj popoloj, Sentinelles kaj aliaj).

Poresperanta agado

Inter 1982 kaj 1986, Stefano Keller estis plentempa esperanto-instruisto kaj metodologo en kunlaboro kun Claude Gacond, en La Chaux-de-Fonds, ĉe Kultura Centro Esperantista. Dum tiuj jaroj de intensa aktiveco poresperanta, li estis unu el la kunfondintoj de Junularo Esperantista Svislanda (JES), kun Dietrich Michael Weidmann kaj Chantal Gacond.

Por konatiĝi kun aliaj popoloj, kulturoj, kaj por informi pri la internacia lingvo, li vojaĝis 2-foje al Srilanko por tie organizi prelegojn kaj instrui Esperanton al lernantoj en universitatoj, publika biblioteko de Colombo kaj en la laborministerio. Pri siaj spertoj li raportis en Ĉu vi pretas trinki teon ĉe malriĉuloj?[4]. Ankaŭ dum sia vojaĝo en Sudameriko, specife en Peruo, kun la kroma celo krei vojaĝplanon por turistoj renkontiĝemaj, Stefano Keller kunvenis kun lokaj esperantistoj. Li profesie organizas vojaĝojn alternativajn al la kutimaj amasvojaĝplanoj.

En la 90-aj jaroj Stefano Keller kreis la projekton: Esperanto en Maŭricio. Kadre de tiu agado li tradukis ŝatatajn kantojn de konataj maŭriciaj artistoj el Morisyen la kreola lingvo de Maŭricio al Esperanto: Mary-Jane Gaspard (Nur Amiko), Negro Pou la Vi (La Persisto), kaj agante pri la regiono de Hinda Oceano, li aldonis al tiu Etno-muzika produktado esperanta la kanton de la bando el Madagaskaro: Grupo Ligilo, Trait d'Union (Granda Festo). Sekve de lia konvinka agado, pluraj retejoj de maŭricianoj en kaj ekster la insulo, kaj la lokaj amaskomunikiloj komencis skribi, paroli pri Esperanto. Stefano Keller mem kreas retejojn kaj sukcesis aldoni ligojn kaj esperantajn paĝojn al ofte vizitataj retejoj de maŭricianoj.

Li kreis retejojn interalie por elstaraj esperantistoj kiel Claude Gacond, Claude Piron kaj por la mondfama lingvistino, Tove Skutnabb-Kangas. Ankaŭ artlaboroj fotistaj kaj filmistaj estas liaj ŝatokupoj, li produktas videojn kaj diversajn foto-laboraĵojn, reklamilojn por firmaoj.

Komence de la jaro 2006 Stefano Keller estis elektita sekretario de Svisa Esperanto-Societo (SES) kaj iĝis unu el la redaktantoj de SES informas, bulteno de la societo.

En septembro 2006, li organizis la partoprenon de SES en unu el la plej grandaj ekspozicioj en Svislando: Comptoir Suisse[5], kie kun Mireille Grosjean kaj Nicole Margot li partoprenis publikajn prelegojn, diskutrondojn [6].

Li daŭre kunlaboras kun la arkivisto de CDELI, Claude Gacond helpante lin en la reta publikigo de katalogoj kaj aliaj informoj priesperantaj. Ankaŭ kiel esperanto-instruisto li ofte gvidas studgrupon dum la studsabatoj en CDELI.

En 2008, Stefano Keller estas membro en la organiza komitato de la Simpozio: "Lingvaj rajtoj en la mondo: la aktuala stato", Unuiĝintaj Nacioj, Ĝenevo, 2008 aprilo 24.

Ekde januaro 2009, Stefano Keller estas ĉefreprezentanto de UEA ĉe Unuiĝintaj Nacioj en Ĝenevo. En 2010 en UK en Havano li estas elektita kiel Estrarano de UEA respondeca pri eksteraj rilatoj. [7][8]

Notoj kaj referencoj

  1. Összenõtt ikrek Magyarországon 1970-1986, hungare, Kunkreskitaj ĝemeloj en Hungario 1970-1986, Magyar Nõorvosok Lapja
  2. An Aetiological Evaluation of Increased Occurrence of Congenital Limb Reduction Abnormalities in Hungar, Etologia takso de kreskanta okazo de nenormala denaska membromalpliiĝo en Hugario, International Journal of Epidemiology
  3. 8-a Scienca Prelegserio de la Budapeŝta Medicina Esperanto-Fakgrupo, 1980 marto 5
  4. Ĉu vi pretas trinki teon ĉe malriĉuloj?, Stefano Keller, KCE, La Chaŭ-de-Fonds, 1984
  5. Comptoir Suisse
  6. Gazeta recenzo
  7. Probal Dasgupta reelektita en Kubo, Libera Folio, 2010-07-30
  8. La Estraro

Eksteraj ligiloj

greke Stefano KELLER - konciza biografio movada okaze de kandidatiĝo kiel estrarano de UEA (2010) greke Stefano KELLER - A short Biography (angla sinprezento) greke LinguisticRights: Forumo pri Minoritatoj, Unuiĝintaj Nacioj greke EsperantoTv: Interveno de Stefano Keller ĉe Unuiĝintaj Nacioj greke Retejo de la lingvistino, D-rino Tove Skutnabb-Kangas, kreaĵo de Stefano Keller greke Muzik-videoj de Mary-Jane Gaspard, Negro Pou La Vi, Grupo Ligilo kaj en Youtube greke Madir Muzika Produktado