Rüfenach: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 43: Linio 43:


==Eksteraj Ligiloj==
==Eksteraj Ligiloj==
{{el}}[http://www.ruefenach.ch Oficiala retejo de la komunumo Rüfenach]
*[http://www.ruefenach.ch Oficiala retejo de la komunumo Rüfenach]


{{Brugg (distrikto)}}
{{projekto|commons=Category:Rüfenach|markilo=Rüfenach}}
{{projekto|commons=Category:Rüfenach|markilo=Rüfenach}}
<br>
{{Navigilo:Komunumoj de la distrikto Brugg}}


[[de:Rüfenach]]
[[de:Rüfenach]]

Kiel registrite je 18:51, 26 mar. 2011

Rüfenach
Blazono de Rüfenach
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Brugg
Koordinatoj  47° 30′ 34″ N 8° 12′ 29″ O / 47.50944 °N, 8.20806 °O / 47.50944; 8.20806 (mapo)Koordinatoj: 47° 30′ 34″ N 8° 12′ 29″ O / 47.50944 °N, 8.20806 °O / 47.50944; 8.20806 (mapo)
Areo 4,17 km²
Alteco 374 m super marnivelo
Poŝtkodo 5235
Komunumkodo 4112
Mapo de Rüfenach
vdr

Pri la komunumo

Rüfenach estas komunumo en la distrikto Brugg de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 869 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio

La komunumo Rüfenach situas norde de la montoj Bruggerberg kaj Reinerberg, kiuj estas sudorientaj brakoj de la Tavola Ĵuraso. La komunumo konsistas el la vilaĝo Rüfenach kaj la du vilaĝoj Hinterrein kaj Vorderrein, kiuj ĝis la jaro 1898 formis kune la aŭtonoman komunumon Rein.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,17 km², de kiuj 1,70 km² estas kovritaj de arbaro kaj 0,48 de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 522 m s.m. sur la monto Reinerberg, dum la plej malalta punkto situas sur alteco de 325 m s.m. proksime de la bordo de la rivero Aro (rivero), kiu fluas nur kelkdek metrojn oriente de la komunuma limo.

Najbaraj komunumoj

La komunumo Rüfenach limas en nordo al Villigen, en sudoriento al Brugg, en sudokcidento al Riniken, kaj en nordokcidento al Remigen.

Trafiko

La komunumo estas konektita al la publika transportreto per la poŝtaŭtolinio de Brugg al Mönthal.

Rüfenach situas flanke de la gravaj trafikvojoj, kaj atingeblas per flankaj vojoj, kiuj deiras de la kantona ĉefvojo de Stilli al Laufenburgo, kiu pasas iomete norde de la vilaĝoj de Rüfenach.

Historio

La unua dokumenta mencio de Rüfenach datiĝas el la jaro 1227 kiel Rufinach.

Dum mezepoko Rüfenach estis parto de la Bieno Rejno, kiu apartenis al la Monaĥejo Murbach en Alzaco. En la 13-a jarcento la bieno apartenis al la Habsburgoj, kiuj atribuis la vilaĝon Rüfenach al la tribunala distrikto Bözberg. En la jaro 1345 la reĝino Agnes de Hungario donacis la bienon al la Monaĥejo Wittichen en la valo de Kinzig en Nigra Arbaro. Inter la jaro 1348 kaj 1377 la posedantoj de la bieno plurfoje ŝanĝiĝis, ĝis fine la bieno estis integrita al la Senjorejo Schenkenberg.

Kiam en la jaro 1460 la urbo Berno konkeris la Senjorejon Schenkenberg, la privilegioj de la Monaĥejo Wittichen estis konservitaj. En la jaro 1525 Berno enkondukis la reformacion en la regiono, kion la monaĥinoj de Wittichen tamen ne volis akcepti kaj tial vendis en la jaro 1544 la Bienon Rejno al la Senjoroj de Hallwyl. En la jaro 1566 la bieno estis disigita de la tribunala distrikto Bözberg, kaj Stilli fariĝis propra tribunaldistrikto. En la jaroj 1588 respektive 1599 la urbo Brugg akiris du trionojn de la Bieno Rejno kaj Berno la restantan trionon. [1]

Okaze de la Helveta Revolucio francaj trupoj liberigis en marto kaj aprilo 1798 Argovion de la berna servuteco. La Bieno Rejno nun fariĝis parto de la nove fondita Kantono Argovio. En la jaro 1803 okace de la mediacio Kantono Argovio dissolvis la Bienon Rejno kaj transformis la unuopajn vilaĝojn al apartaj politikaj komunumoj. En la jaro 1898 la ĝis tiam sendependa komunumo Rein estis post multjara rezisto de ĝia loĝantaro kunigita kun la komunumo Rüfenach.

Notoj kaj referencoj

  1. La historiaj informoj baziĝas sur libera traduko de la teksto pri Rüfenach en la germanlingva vikipedio

Eksteraj Ligiloj

Ŝablono:Projekto