Semjon Konstantinoviĉ Timoŝenko: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
Linio 19: Linio 19:
[[an:Semion Timoshenko]]
[[an:Semion Timoshenko]]
[[az:Semyon Timoşenko]]
[[az:Semyon Timoşenko]]
[[be:Сямён Канстанцінавіч Цімашэнка]]
[[bg:Семьон Тимошенко]]
[[bg:Семьон Тимошенко]]
[[ca:Semion Timoixenko]]
[[ca:Semion Timoixenko]]

Kiel registrite je 11:34, 31 mar. 2011

Dosiero:Semyon Konstantinovich Timoshenko (1895-1970), Soviet military commander.jpg

Semjon Konstantinoviĉ Timoŝenko (ruse: Семён Константинович Тимошенко; naskiĝis la 6-an de februaro 1895 en Furmanovka; mortis la 1-an de aprilo 1970 en Moskvo) estis grava soveta marŝalo en la Dua mondmilito.

Li servis ekde 1915 en la cara armeo, ekde 1918 en la Ruĝa Armeo, poste iĝis komandanto de militista regiono de Kievo. Li gvidis sovetan enmarŝon en orientan Pollandon la 17-an de septembro 1939.

Timoŝenko estis la supera komandanto de la trupoj en la Vintra milito kontraŭ Finnlando, la okcidenta fronto (ekde la 2-a de julio 1941), la sudokcidenta fronto (ekde la 20-a de septembro 1941) kaj la nordokcidenta fronto (de 1942 ĝis 1943). Post la dua mondmilito, li komandis la militistan distrikton de Belorusio kaj emeritiĝis en 1960.

Li estis dufoje nomumita al Heroo de Sovetunio (1940 kaj 1965).