Korfuo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
WikitanvirBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota modifo de: uk:Керкіра
Ripchip Bot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: fa:کورفو
Linio 41: Linio 41:
[[es:Corfú]]
[[es:Corfú]]
[[et:Kérkyra saar]]
[[et:Kérkyra saar]]
[[fa:کورفو]]
[[fi:Korfu]]
[[fi:Korfu]]
[[fr:Corfou]]
[[fr:Corfou]]

Kiel registrite je 01:50, 11 apr. 2011

Monaĥeja insulo Vlaĥerna kun Pontikonisi insulo je la fono
la insulo en malhela bluo

Korfuo estas insulo de Grekio en la Ionia Maro, kun ĉ. 114 000 loĝantoj (2004). Ĝi formas kun la najbaraj insuletoj la provincon de Korfuo.

Ĝi situas en sama latitudo kiel la albana–greka limo, antaŭ bordoj Epirus. ĝi longas ĉ. 55 km, larĝas ĉ. 25 km, havas la areon de 593 km2. La insulo konsistas el kalkŝtono, la norda surfaco estas montara-vala dum sude ebenaĵa. Ĝi plej alta pinto estas la Pandokrator-monto (906m), situante nordoriente.

Korfu estas bone provizita per akvo, la grundo estas produktema, oni kultivas tie olivarbon, figon, oranĝon, citronon, vinberon, migdalon kaj maizon.

La ĉefaj eksportaj produktoj estas la olivoleo, fruktoj, grenoj kaj vino. La industrio produktas safon kaj teksaĵon.

Sur orienta duoninsulo de la insulo situas la plej granda haveno, administra centro Kerkira.

Historio

La korintanoj fondis tie kolonion en 735 a.K., ĝin konkeris en ĉ. 600 a.K. la korintosa tirano Periandros, sed la insulo poste denove sendependiĝis. En la 3-a jarcento a.K.. la insulo estis konkerita de iliroj, romianoj, kiuj lastaj faris ĝin mararmean apogbazo, sed la insulo restis sendependa.

En la postaj jarcentoj, la insulon posedis vandaloj, gotoj, langobardoj, saracenoj, normanoj, reĝo de Sicilio (1259), respublikoj de Ĝenovo kaj Venecio (1401-1797). Poste posedis ĝin Francio, sed iĝis brita protektorato en 1815. La brita okupado kondukis al akra kontraŭstaro, tiel en 1864 Korfuo kon aliaj jonaj insuloj venis en posedon de Grekio.

Dum la unua mondmilito, tien fuĝis grava parto de la serba armeo kaj la reĝa familio. Tie okazis la Deklaro de Korfuo, kiu estis interkonsento pri estigo de Jugoslavio.

De la 31-a de aŭgusto ĝis la 27-a de septembro 1923 Italio okupis Korfuon kiel garantio, postulante kompensacion pro mortigo de kvar italaj oficiroj en Grekio (Vidu Okupo de Korfuo).

Dum la dua mondmilito Italio bombardis la urbon kaj denove opkupis ĝin. Ilin sekvis la germanoj (1941–44).

La insulon reakiris Grekio en 1944.