Esperanta Humurino: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 12: Linio 12:
'''Esperanta Humurino''' estas [[Esperanto-renkontiĝo|esperanta aranĝo]] okazanta ĉiujare en [[Odeso]]. Ekde sia fondiĝo la renkontiĝo ĉefe celis kunigi [[Esperanto|esperantan]] junularon, precipe [[Ukrainio|Ukrainian]], inkluzivante ankaŭ novulojn en la [[Esperanto-movado]].

Malgrandaj esperantaj renkontixgoj (nomataj '''"Aprilaj Ridetoj"''') ligitaj al la urba festo [[Humurino]] okazadis en Odeso jam dum iom da jaroj, sed en 2008 ĉesiĝis pro kelkaj kialoj.
Malgrandaj esperantaj renkontixgoj (nomataj '''"Aprilaj Ridetoj"''') ligitaj al la urba festo '''[[Humurino]]''' okazadis en Odeso jam dum iom da jaroj, sed en 2008 ĉesiĝis pro kelkaj kialoj.

La nova esperanta renkontiĝo (poste nomita '''La 1-a Esperanta Humurino''') okazis en jaro 2010, kaj estis ĝi, verdire, ĝis alta grado nur renkontiĝo de konatuloj, preskaŭ tute imporviza. La partoprenantoj de la aranĝo (ĉiuj el 2 urboj: [[Odeso]] kaj [[Jalto]], do tiam ŝerce nomantaj sin "jaltesanoj") sukcesis, tamen, partopreni la urban [[Humurino|Karnavalon]] (anstataŭ nura spektado de ĝi). Ili ankaŭ okazigis malgrandan koncerton en Odesa Politektika Unversitato kaj multe (dum 3 tagoj) promenis tra la urbo.

Kiel registrite je 07:33, 28 apr. 2011

Humurino
Nomo Esperanta Humurino en Odeso
Regiono Odeso, Ukrainio
Periodo 3 tagoj inkluzive la 1-an de Aprilo
Organizanto Blanka Akacio
Ekzistas ekde 2010
Celgrupo Junularo
Informa retpaĝo http://humurino.retejo.info/
vdr

Esperanta Humurino estas esperanta aranĝo okazanta ĉiujare en Odeso. Ekde sia fondiĝo la renkontiĝo ĉefe celis kunigi esperantan junularon, precipe Ukrainian, inkluzivante ankaŭ novulojn en la Esperanto-movado.

Malgrandaj esperantaj renkontixgoj (nomataj "Aprilaj Ridetoj") ligitaj al la urba festo Humurino okazadis en Odeso jam dum iom da jaroj, sed en 2008 ĉesiĝis pro kelkaj kialoj.

La nova esperanta renkontiĝo (poste nomita La 1-a Esperanta Humurino) okazis en jaro 2010, kaj estis ĝi, verdire, ĝis alta grado nur renkontiĝo de konatuloj, preskaŭ tute imporviza. La partoprenantoj de la aranĝo (ĉiuj el 2 urboj: Odeso kaj Jalto, do tiam ŝerce nomantaj sin "jaltesanoj") sukcesis, tamen, partopreni la urban Karnavalon (anstataŭ nura spektado de ĝi). Ili ankaŭ okazigis malgrandan koncerton en Odesa Politektika Unversitato kaj multe (dum 3 tagoj) promenis tra la urbo.

En 2011 okazis jam La 2-a Esperanta Humurino (aŭ Humurino-2011), tiel do farante la Humurinon regula (ĉiujara) esperanta aranĝo. Certaj trajtoj ŝajnas ekestonti tradicioj de Esperanta Humurino. Plejverŝajne, ankaŭ en sekvaj jaroj la renkontiĝo estos 3-taga, kaj ĉiu tago havos sian ĉefan eventon:
- Karnavala Tago - tute apartigita por partopreno en la urba Karnavalo (irado tra centraj stratoj ene de la kostumita kaj dekorita kolono organizata de la urba registaro); kiel atestas sperto, la ago estas tre amuza, sed postulas ĉiujn fortojn de ties partoprenantoj. Post la Karnavalo kutime estas "libera tempo", dum kiu partoprenantoj povas disiĝi por viziti diversajn programerojn de la urba Humurino aŭ simple promeni.
- Koncerta Tago - dum ĝi okazas komuna koncerto de partoprenantoj (en 2010 kaj 2011 jaroj, la ĉefa "stelo" de la koncerto estis Jalta esperanto-teatro "Improvizo").
- Ekskursa Tago - ĉefe dediĉita al promeno kaj konatiĝo kun plej vizitindaj lokoj de la urbo, kaj, laŭvoje, plibonigo de lingvo-flueco de partoprenantoj.

Pluaj informoj pri la festo (raportoj de partoprenantoj, fotoj ktp) estas preparataj kaj iom po iom aperas ĉe la oficiala paĝaro (vidu la ligilon sube).

Eksteraj ligiloj

Esperanta Humurino en Odeso (eo)