Socia sekso: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: tl:Pangkasariang Pagkakakilanlan
Neniu resumo de redakto
Linio 19: Linio 19:
* [[Transseksulo]]
* [[Transseksulo]]
* [[Transgenrulo]]
* [[Transgenrulo]]
* [[Seksa konstitucio]]


== Eksteraj ligiloj ==
== Eksteraj ligiloj ==

Kiel registrite je 14:48, 30 apr. 2011

Sakŝalmo en Skota armea klano-uniformo. En multaj partoj de la Okcidento, jupo povas esti neakceptebla kiel parto de vira socia seksrolo, sed en Skotlando viroj tradicie portas kilto-n, kiu estas iom simila al virina jupo.

Socia sekso, ankaŭ soci-kultura seksogenro (neologisme laŭ la angla vorto gender [dĵender]) estas la "socia" aŭ "psikologa" sekso de persono, kiu malsamas al biologia sekso. Oni devas rimarki, ke la esperanta vorto "sekso" ne nur inkluzivas la biologian fakton, sed enhavas ankaŭ sociajn kaj kulturajn sencojn.

En feminisma teorio kaj kvir-teorio oni distingas la biologian fakton esti vira, ina, aŭ interseksa, disde la socia sekso, la aro de enaj sentoj, sociaj konceptoj, normoj, kredoj, kaj anticipoj konstruitaj ĉirkaŭ la fizika fakto, laŭ kiuj oni taksas sin viro, virino, aŭ transgenrulo.

Kelkaj aspektoj de socia sekso estas:

  • nomo kaj respekttitolo;
  • aspekto - videbla fizika formo, hararo, voĉo ktp.;
  • vestaĵoj;
  • sinteno;
  • interna identiĝo.

Malakordo aŭ malkonformo inter aspektoj de ies socia sekso kaj ties biologia sekso povas logi diskriminacion aŭ eĉ perforton.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj