Unterseen: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 19: Linio 19:
==Geografio==
==Geografio==
Unterseen situas ĉe la orienta fino de la [[Lago de Thun]] ĉe la alfluo de Aro al ĉi-lasta, norde de [[Interlaken]], kun kiu Unterseen komplete kunkreskis, tiel ke turistoj ofte kredas, ke la urbo Unterseen estas nur kvartalo de Interlaken, kvankam fakte Unterseen estas jure kaj historie urbo, dum Interlaken nur vilaĝo, kiu cetere ĝis 1891 nomiĝis modeste Aarmühle. De Unterseen oni havas bonegan kaj liberan rigardon al la tri famaj montoj [[Eiger]], [[Mönch]] kaj [[Jungfrau]] de la [[Alpoj|Bernaj Alpoj]]. Unterseen estas fakte la unua urbo laŭlonge de la rivero [[Aro (rivero)|Aro]].

==Najbaraj komunumoj==

==Trafiko==
==Trafiko==

Kiel registrite je 23:00, 6 maj. 2011

Unterseen
Blazono de Unterseen
urbetokomunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Interlaken-Oberhasli
Malnova distrikto ĝis 2009 Interlaken
Koordinatoj  46° 41′ 0″ N 7° 51′ 0″ O / 46.68333 °N, 7.85000 °O / 46.68333; 7.85000 (mapo)Koordinatoj: 46° 41′ 0″ N 7° 51′ 0″ O / 46.68333 °N, 7.85000 °O / 46.68333; 7.85000 (mapo)
Areo 14,1 km²
Alteco 567 m super marnivelo
Poŝtkodo 3800
Komunumkodo 0593
Mapo de Unterseen
vdr

Pri la komunumo

Unterseen estas urbo kaj ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Interlaken kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Interlaken-Oberhasli en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 5522 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio

Unterseen situas ĉe la orienta fino de la Lago de Thun ĉe la alfluo de Aro al ĉi-lasta, norde de Interlaken, kun kiu Unterseen komplete kunkreskis, tiel ke turistoj ofte kredas, ke la urbo Unterseen estas nur kvartalo de Interlaken, kvankam fakte Unterseen estas jure kaj historie urbo, dum Interlaken nur vilaĝo, kiu cetere ĝis 1891 nomiĝis modeste Aarmühle. De Unterseen oni havas bonegan kaj liberan rigardon al la tri famaj montoj Eiger, Mönch kaj Jungfrau de la Bernaj Alpoj. Unterseen estas fakte la unua urbo laŭlonge de la rivero Aro.

Najbaraj komunumoj

Trafiko

Kvankam la trajlinio inter la okcidenta kaj la orienta stacidomoj de Interlaken pasas parte tra treitorio de la komunumo Unterseen, en Unterseen ne estas trajnhaltejo. Tamen la okcidenta stacidomo de Interlaken situas nur kelkcent metroj de la urbocdentro de Unterseen. Krome la komunumo ankaŭ estas servata de lokaj busoj de Interlaken. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A8 situas du kilometrojn sudokcidente de la urbo inter Matt kaj Interlaken.

Historio

La 13-an de julio 1279 la imperiestro Rudolfo la 1-a donis al la barono Berĥtoldo la 3-a de Eschenbach la permeson konstrui fortikaĵon inter la du lagoj kaj koncedis al tiu fortikaĵo ankaŭ la urborajton. En la jaro 1291 la unuan fojon aperis la nomo Unterseen por la urbeto per la vortoj "Inderlappen genannt Undersewen". [1]

Notoj kaj referencoj

  1. Fonto: Teksto pri la historio en la oficiala retejo de la komunumo Unterseen

Eksteraj Ligiloj

Ŝablono:Projekto

Ŝablono:Komunumoj de la administra distrikto Interlaken-Oberhasli