Slovaka lingvo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
FoxBot (diskuto | kontribuoj)
e Slovake.eu estas "ekstera ligilo", ne unu el "aliaj projektoj" (al tiu sekcio apartenas nur ligoj al la aliaj _vikimediaj_ projektoj)
Linio 36: Linio 36:


== Aliaj projektoj ==
== Aliaj projektoj ==

[http://slovake.eu slovake.eu] - senpaga multlingva paĝaro por konatiĝo kun kaj lernado de la slovaka lingvo

{{projektoj|commons=Category:Slovak language}}
{{projektoj|commons=Category:Slovak language}}


== Vidu ankaŭ jenon: ==
== Vidu ankaŭ ==
* [[Lingvistiko]]
* [[Lingvistiko]]
* [[Listo de lingvoj]]
* [[Listo de lingvoj]]
* [[Lingva familio]]
* [[Lingva familio]]

== Eksteraj ligiloj ==
* [http://www.slovake.eu/eo/ Slovake.eu] senpaga multlingva paĝaro por konatiĝo kun kaj lernado de la slovaka lingvo, kreita de [[E@I]]


{{Slava lingvaro}}
{{Slava lingvaro}}

Kiel registrite je 12:40, 9 maj. 2011

Slovaka lingvo
Slovenčina

Estas parolata en:Slovakio, usono, Ĉeĥio
Tuta parolantaro: 5.600.000
Rangordo:100+

Klasifikita:
Hindeŭropa lingvaro
Nacia Lingvo de: Slovakio
Kodoj
ISO 639-1: sk
ISO 639-2: slo
SIL: SLO

La slovaka lingvo estas unu el okcidentslavaj lingvoj. Oni supozas, ke jam en 9a kaj 10a jarcentoj ekzistis tri dialektoj: okcidentslovaka, mezslovaka kaj orientslovaka. Ek de 10-a jarcento oni uzis slovakan lingvon nur en limigita dimensio, en 13-a jarcento fariĝis oficiala lingvo la latina. Ek de 15-a jarcento oni uzadis en skriba formo la ĉeĥan lingvon, kiun enpenetris slovakismoj. Iom post iom ekestis tiel nomata kultura slovaka lingvo, kiu disvolviĝis en du formoj: kiel kultura okcidentslovakia kaj kultura mezslovakia dialektoj. Kultura okcidenslovakia dialekto fariĝis grava etapo en transiro de ĉeĥa al unua literatura slovaka lingvo, kiun leĝigis Anton Bernolák. Kultura mezslovakia dialekto fariĝis bazo por literatura lingvo, kiun leĝigis Ľudovít Štúr. En la jaro 1851 ekestis interkonsento inter ambaŭ grupoj – Bernolak-anoj kaj Štúr-anoj kaj oni akceptis unuecan literaturan lingvon, kies bazo fariĝis mezslovakia dialekto. Estis akceptita gramatiko, korektita de Hattala. Per eldono de Mallonga gramatiko de slovaka lingvo (1852), estis donita fundamento de novepoka literatura lingvo. Slovaka lingvo havas vokalojn : u, o, a, e, i, y, ä (prononcata kiel e), kiuj ekzistas ankaŭ en longprononca formo : ú, ó, á, é, í ; ĝi havas diftongojn : ia, ie, iu, uo (= ô). Konsonantoj en slovaka lingvo estas: p, t, k, b, d, g, ť, ď, c, č, dz, dž, f, v, s, z, š, ž, ch, h, m, n, ň, l, ľ, ĺ, r, ŕ, j. En slovaka lingvo oni signas ĉiun sonanton per unu litero kaj male. Escepton formas konsonantoj ch, dz, dž. Malan escepton fomas i – y. Per la literoj i – y oni signas la saman sonanton. En la prononco ne estas inter ili diferenco. En fremdaj vortoj oni uzas ankaŭ pluajn literojn : q, w, x.

Prononcado de la slovaklingvaj literoj: skrbitan prononcu kiel č ĉ ň nj š ŝ ť tj ž ĵ ä e ch ĥ ô uo ď dj y i ľ lj

Slovaka lingvo, kvankam longan tempon disvolviĝis dum aliaj kondiĉoj ol ĉeĥa lingvo, ĝi restis tre simila al la ĉeĥa. Per slovaka lingvo parolas en Slovakio preskaŭ 90 % da popolo. Multaj Slovakoj vivas en Ĉeĥio, Usono, Hungario, Pollando, Kanado, Rumanio, eksaj Sovetunio kaj Jugoslavio kaj en aliaj landoj.

Aliaj projektoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

  • Slovake.eu – senpaga multlingva paĝaro por konatiĝo kun kaj lernado de la slovaka lingvo, kreita de E@I