Lago: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e kategorio
Dinamik-bot (diskuto | kontribuoj)
e r2.6.5) (robota modifo de: nl:Meer (watervlakte)
Linio 160: Linio 160:
[[myv:Эрьке]]
[[myv:Эрьке]]
[[nah:Ātezcatl]]
[[nah:Ātezcatl]]
[[nl:Meer (water)]]
[[nl:Meer (watervlakte)]]
[[nn:Innsjø]]
[[nn:Innsjø]]
[[no:Innsjø]]
[[no:Innsjø]]

Kiel registrite je 18:45, 11 maj. 2011

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri akvujo. Por informoj pri komunumo en Italio, vidu la artikolon Lago (komunumo).
Lagoj en nacia parko en Ekvadoro

Lago (okaze de malgrandaj areoj lageto) estas natura akvorezervejo en terkavaĵo, plenigita de akvo.

Laŭ origino ili disspeciĝas je tektonikaj, glaciaj, riveraj, ĉemaraj (lagunoj kaj limanoj), karstaj, vulkanaj kaj artefaritaj. Laŭ akvobilanco lagoj estas defluaj aŭ maldefluaj, laŭ kemia konsisto de la akvo oni distingas trinkeblajn kaj mineralajn (ankaŭ sal(oz)ajn).

Komuna surfac-areo de ĉiuj lagoj estas ĉ. 2,7 milionoj da km2, kio konsistigas 1,8% de la planeda surfaco.

Specoj de lagoj

Plej grandaj lagoj

Laŭ surfaca areo, mil km2

Kaspia Maro371,0 Granda Ursa Lago31,1
Supra Lago82,4 Malavia Lago30,0
Viktoria Lago69,5 Granda Slavia Lago28,9
Hurona Lago59,6 Eria Lago25,7
Miĉigana Lago58,0 Vinipega Lago23,6
Tanganjika Lago32,9 Ontaria Lago19,5
Bajkalo31,5 Balkaŝo18,4

Aliaj famaj lagoj

Aliaj lagoj

Diaocha-lago - Lago Bolsena - Lago Szelkó

Lago Clearwater en Ontario, Kanado

Laga biologio

Ĝis profundo de cent metroj, la surfacaj akvoj, bone proviziataj de lumo, varmo, oksigeno kaj nutraĵo, kutime prezentas grandan riĉon de planktono, dum en la profundaj akvoj hegemonias la bakterioj. La lagobordaj zonoj prezentad merĝitan aŭ duonmerĝitan vegetaĵaron. Pri faŭno, tiu adaptiĝas ĝenerale al la klimataj kondiĉoj, la salkvanteco kaj la lagofluoj.

Formado de lagoj

Eblas imagi la origino de lago se oni observas ties konturon. Lago estas korpo de akvo nefluanta en grunda depresio. La lagaj depresioj formiĝis pro unu aŭ kelkaj fortoj el la subgrundo.

La lagoj pli profundaj eble formiĝis pro tektonaj movoj, tio estas, kiam alprofundiĝas blokoj de tera krusto; la rondoformaj kaj de altaj bordoj lagoj eble formiĝis kiam falis aŭ flugis kratero de vulkano; la longecaj eble estas restoj de glaĉeraj valoj; laste tiuj de formo de lunduono estas kutime produkto de pli ĵusaj ŝanĝoj en riverfluo. Tamen neniu de tiuj korpoj de flua akvo estas konstanta. Tiele originiĝis la Kaspia Maro kaj la lago Viktorio.

Alifalnke dum malfermiĝas faŭltoj, kelkaj lagoj malaperas entute. Same kiel la grundo formis ilin, ankaŭ tiu povas malfomi ilin. La riveroj trenas sedimentojn kiuj sukcesas plenegi el koto lagojn. Krom multobligo de iaj plantoj, kiaj la akva lilio, ŝtopas ilin entute. Lagoj malaperas pro sekeco, aŭ pro agado de homoj, kiuj sekigas ilin.

Lagoj kaj homoj

La modernaj civilizoj generis grandajn ŝanĝojn en la ekologiaj sistemoj de multaj lagoj. La uzado de akvoj ellagaj por la homa konsumado, irigacio, produktado de elektra energio, transporto kaj distraj agadoj okazis ofte sen atenti taŭgajn zorgojn por pluhavi la biologian riĉon.

satelita bildo de la Viktoria Lago en Afriko


Vidu ankaŭ


Eksteraj ligiloj

greke http://www.highestlake.com Listo de la plej altaj lagoj en Usono kaj la mondo greke http://www.mlswa.org/lkclassif1.htm Lagaj klasifikaj sistemoj greke http://www.ilec.or.jp/index.html monda datumbazo pri lagoj