Aero: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Vidu ankaŭ: ligiloj al Vikivortaro, Komunejo kaj ReVo
Escarbot (diskuto | kontribuoj)
e r2.5) (robota modifo de: pl:Powietrze atmosferyczne
Linio 62: Linio 62:
[[no:Luft]]
[[no:Luft]]
[[oc:Aire]]
[[oc:Aire]]
[[pl:Powietrze]]
[[pl:Powietrze atmosferyczne]]
[[pt:Ar]]
[[pt:Ar]]
[[ro:Aer]]
[[ro:Aer]]

Kiel registrite je 22:02, 21 maj. 2011

Temperaturo kaj meza molekula maso de aero depende de alto super la nivelo de maro.

Aero estas nomo por la miksaĵo de gasoj en la atmosfero de la Tero.

Seka aero konsistas je ĉirkaŭ 79% el azoto, je 20% el oksigeno, kaj je 1% el argono. Aero povas enhavi 0-7% da akvovaporo (la 79%, 20% kaj 1% laŭe malgrandiĝetas), kaj malpli ol 1% da karbona dioksido. La konsisto de aero ŝanĝiĝas laŭ alteco, kaj elspirita aero enhavas pli da karbona dioksido ol enspirita aero, ĉ. je 4,5%.

Aerpremo malgrandiĝas laŭ alteco; tial flugmaŝinoj estas deinterne premigataj. Oni konservas la premon en la maŝino pli alta ol ekstere, por ke restu la komforto de la enaj homoj, sed por ŝpari brulaĵon la premo estas ete malpli alta ol ĉe la tersurfaco. Kiam la suma aerpremo malgrandiĝas, la parta premo de ĉiu konsista gaso (inkluzive oksigeno) malgrandiĝas. montgrimpistoj devas kunporti oksigenon kiam ili grimpas altajn montojn por konservi la partan premon de oksigeno en la sango ĉe normala nivelo.

Oni ofte uzas densigitan aeron dum subakva naĝado kiel malprofundakva spira gaso kaj por plenblovi flosilojn. Densigatan aeron oni uzas ankaŭ kiel energifonton por pneŭmatikaj aeriloj.

Vidu ankaŭ

Proverbo

Ekzistas pluraj proverboj pri aero en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  • Citaĵo
     Aprila vetero -- trompa aero. 
  • Citaĵo
     Kastel' en aero -- malsato sur tero. 
  • Citaĵo
     Verŝi aeron al aero. 

Referencoj

  1. Lernu