Latvio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e robota modifo de: nah:Letonia
e png -> svg
Linio 3: Linio 3:
| eonomo = Respubliko Latvio
| eonomo = Respubliko Latvio
| flago = [[Dosiero:Flago-de-Latvio.svg|150px|Flago de Latvio]]
| flago = [[Dosiero:Flago-de-Latvio.svg|150px|Flago de Latvio]]
| blazono = [[Dosiero:Latvia coa.png|100px|Blazono de Latvio]]
| blazono = [[Dosiero:Coat of Arms of Latvia.svg|100px|Blazono de Latvio]]
| nacia himno = [[Dievs, svētī Latviju]]
| nacia himno = [[Dievs, svētī Latviju]]
| nacia devizo =
| nacia devizo =

Kiel registrite je 16:20, 8 jun. 2011

Respubliko Latvio
Latvijas Republika

Flago de Latvio

Blazono de Latvio

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Dievs, svētī Latviju
Situo
suverena ŝtato • lando ĉe la Balta Maro • lando • OECD-lando
Bazaj informoj
Ĉefurbo Rigo
Oficiala(j) lingvo(j) latva
Uzata(j) lingvo(j) latva lingvo, latgala lingvo, latva signolingvo, rusa lingvo, livona lingvo
Plej ofta(j) religio(j) luteranoj kaj katolikoj
Areo 64,589 km²
- % de akvo 1,5 %
Loĝantaro 2.270.700 (2007) (1-a de januaro 2023)
Loĝdenso 36 loĝ./km²
Horzono +2

UTC+3 (somere)

Interreta domajno lv
Landokodo LV
Telefona kodo 371
Plej alta punkto Gaiziņkalns
Plej malalta punkto Balta Maro
Politiko
Politika sistemo demokrata respubliko
Ŝtatestro Valdis Zatlers
Ĉefministro Valdis Dombrovskis
Nacia tago 21-a de aŭgusto kaj
18-a de novembro
Sendependiĝo disde Sovetunio 21-a de aŭgusto 1991
Ekonomio
Valuto lato (LVL)
MEP laŭ 2007
– suma $41,108 mlrd
– pokapa $ 18.103
Esperanto-movado
Landa E-asocio Esperanto-movado en Latvio
vdr

Latvio (aŭ Latvujo, latve: Latvija, oficiala nomo: Latvijas Republika, Respubliko de Latvio) estas lando en nordoriento de Eŭropo, en la centro de la regionego Baltio. La ŝtato limas sude al Litovio, sudoriente al Belarusio, oriente al Rusio, norde al Estonio kaj okcidente al la Balta Maro. Ekde la 1-a de majo 2004 ĝi membras en la Eŭropa Unio.

  • Urboj: Daugavpils (102 mil), Liepaja (93 mil), Rezekne, Cēsis.
  • Adm. divido: 5 regionoj - 8 provincoj - Riga, Pieriga, Kurzeme, Viduslatvia, Daugava, Ziemelaustrum, Rezekne, Latgale - 26 distriktoj (vidu sube).
  • Loĝantaro: 2.254 mil (2010), inter ili - latvoj 59,4%, rusoj 27,6%.
  • Ŝtatlingvo: latva.
  • Kredantoj: luteranoj kaj katolikoj.
  • Eksporto: nutraĵoj, kemiaĵoj.
  • Heredaĵo: Riga historia centro; latva eposo - Laĉplesis (1888).

Historio

La teritorio de Latvio estis loĝata de baltaj triboj (Kurzeme, Zemgale, Latgale, Vidzeme) kaj finougraj (lyvis) ĝis la invado de la teŭtonoj. Konata ekde la 13-a jarcento kiel Livonio (devena de lyvis), la zono kiun nuntempe okupas Latvion estis sub la okupo de la germanaj "Fratres militiae Christi" (en la latina Gefratoj de la Kristarmeo), pli konataj kiel la "Ĉevaliroj Glavoportistoj" aŭ Ordeno de Glav-fratoj. Tio okazis spite al la akra rezistado de la baltaj triboj. Tamen, en la 16-a jarcento, Livonio estis okupita de la Granda Duklando de Litovio, kaj en la 18-a jarcento kaj la 19-a jarcento de Rusio, kiu okupis Latvion kaj la najbarajn regionojn. Kiam Rusio estis ruinigita de la Rusa Revolucio kaj de la Unua Mondmilito, Latvio deklaris sian sendependecon en novembro de 1918.

Tiu periodo de sendependeco mallonge daŭris, ĉar Sovetunio okupis la landon, la 17-an de junio 1940, pro la soveta-germana traktato pri dispartigo de la baltaj respublikoj, konata kiel la (Pakto Ribbentrop-Molotov), de la 23-a de aŭgusto 1939. Ĝi iĝis la Socialista Soveta Respubliko de Latvio.

Escepte mallongan periodon de germana okupado dum la Dua Mondmilito, Latvio estis sovetunia teritorio ĝis kiam la reformoj en la sovetunia komunismo, kiel la glasnosto, helpis la movadon de latvia sendependeco, kaj Latvio rehavis sian sendependecon la 21-an de aŭgusto de 1991, dum la "Kantanta Revolucio". La latvianoj kiuj dum la dua sendependeco estis ankoraŭ membroj de la Komunisma Partio ne havas latviajn civitanecon nek naciecon. Ekde la falo de la eŭropa komunismo, Latvio plifortigis siajn rilatojn kun la okcidenta mondo kaj ekapartenis al la NATO kaj al la Eŭropa Unio en la 2004.

Geografio

Mapo de Latvio.

La Balta maro banas la latvan marbordon, kie abundas sablaj plaĝoj kaj kie aperas la golfo de Riga. En la interno, preskaŭ la tuta surfaco estas okupita de grandaj ebenaĵoj, nur interrompitaj de mildaj montetoj kiuj apenaŭ plialtiĝas je 300 metroj. La lagoj de glaciara deveno, pli ol 3.000, kaj la torfejoj kaj sablaj marĉoj konsistigas la elementojn pli elstaraj de la pejzaĝo. La ĉefa rivero estas Daŭgavo (ankaŭ konata kiel okcidenta Dvino), kiu fontas en Rusio.

Latvio ĝuas malvarmetajn somerojn kaj suferas malvarmegajn vintrojn kaj oftan neĝadon. La maksimuma temperaturo de Latvio estis de 36'4 gradoj kaj la minimuma de -43'1 gradoj.

Administra divido

Distriktoj de Latvio kun numeroj laŭ alfabeta ordo.

Latvio dividiĝas en 26 distriktoj (rajoni). Ankaŭ estas sep urboj (lielpilsētas) kiuj havas apartan econ. Latvio ankaŭ estas historie, kulture, kaj konstitucie dividite en kvar aŭ pli apartajn regionojn.

  1. Distrikto Aizkraukle
  2. Distrikto Alūksne
  3. Distrikto Balvi
  4. Distrikto Bauska
  5. Distrikto Cēsis
  6. Distrikto Daugavpils
  7. Daugavpils (urbo)
  8. Distrikto Dobele
  9. Distrikto Gulbene
  10. Distrikto Jēkabpils
  11. Distrikto Jelgava
  12. Jelgava (urbo)
  13. Jūrmala (urbo)
  14. Distrikto Krāslava
  15. Distrikto Kuldīga
  16. Distrikto Liepāja
  17. Liepāja (urbo)
  18. Distrikto Limbaži
  19. Distrikto Ludza
  20. Distrikto Madona
  21. Distrikto Ogre
  22. Distrikto Preiļi
  23. Distrikto Rēzekne
  24. Rēzekne (urbo)
  25. Distrikto Rīga
  26. Rīga (urbo)
  27. Distrikto Saldus
  28. Distrikto Talsi
  29. Distrikto Tukums
  30. Distrikto Valka
  31. Distrikto Valmiera
  32. Distrikto Ventspils
  33. Ventspils (urbo)

Demografio

Demografia evoluo de Latvio, laŭ la FAO.

Je 2007 Latvio havas loĝantaron de 2.259.000 loĝantoj. La mezaveraĝa vivo estas de 71,6 jaroj. 99,8 % de la loĝantaro estas alfabetigita. la mezaveraĝa nombro de gefiloj por ĉiu virino estas nur 1,28 kio kaŭzas malpliigo de la loĝantaro je 0,64 % ĉiujare. [1]

La etna konsisto nuntempe jenas:

Latvoj 59.4%, rusoj 27.6%, belarusoj 3.6%, ukrainoj 2.5%, poloj 2.4%, litovoj 1.3%, aliaj 0.8% (2005). La ĉefaj religiaj grupoj estas luteranoj, katolikoj kaj rusaj ortodoksoj.

Ekonomio

La latvia ekonomio baziĝas ĉefe sur la agrokulturo kaj en la industrioj tekstila kaj siderurgia. Aktuale, la turismo elstariĝas kiel grava resursofonto danke al la historia heredaĵo de la lando. La transpaŝo al ekonomio de libera merkato kaŭzis kelkaj malfacilaĵojn (10% de senlaboreco kaj buĝeta deficito) kaj malplibonigo de la sociala politiko.

La nacia monunuo estas la latva lato (Lat).

La latvia ekonomio estas unu el la plej progresemaj inter la novaj partneroj de la Eŭropa Unio, kun plialtiĝo de 6,7% dum la jaro 2005 kaj antaŭvidata kresko de 7% por 2006.

Politiko

Vidu ankaŭ

Eŭropa Unio

Retaj ligiloj

greke Bonvenon en Latvion greke Latvijas Republikas Saeima - Parlamento de Latvio greke Vikio pri Rigo