Distrikto Frislando: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Hagar66 (diskuto | kontribuoj)
e png --> svg
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
Linio 62: Linio 62:
[[pt:Friesland (distrito)]]
[[pt:Friesland (distrito)]]
[[ro:Friesland (district)]]
[[ro:Friesland (district)]]
[[ru:Фризия (район)]]
[[ru:Фризия/Фрисландия (район Германии)]]
[[stq:Loundkring Fräislound]]
[[stq:Loundkring Fräislound]]
[[sv:Landkreis Friesland]]
[[sv:Landkreis Friesland]]

Kiel registrite je 03:39, 11 jun. 2011

blazono mapo
distrikta blazono situo de la distrikto Friesland en Germanio
Bazaj datumoj
Federacia Lando: Malsupra Saksio
Administra urbo: Jever
Areo: 607 km²
enloĝantoj: 101.000 (fine de 2005)
enloĝantoj po km²: 166
aŭtokodo: FRI
Komunumoj: 8

La distrikto Friesland (aŭ Frislando, germane Landkreis Friesland) situas en la federacia lando Malsupra Saksio, en la nordokcidento de Germanio, iom norde de la urbo Oldenburg, kaj tuj okcidente de la urbo Wilhelmshaven. Administra centro estas la tradicia urbo Jever.

La distrikto kulture, sed ne politike, estas parto de la historia regiono Orienta Frislando. Laŭ politika vidpunkto ĝi dum la plejparto de sia historio estis parto de la regiono Oldenburgio. Ĝi havas areon de 607 km², kaj fine de la jaro 2005 ĝi havis 101.000 enloĝantojn.

Geografio

La distrikto Friesland, kiu estas karakterizita per marĉoj kaj sablaj grundoj, norde kaj oriente limiĝas de la Norda Maro. Al ĝia teritorio apartenas la Orientfrisa insulo Wangerooge. La plej nordan parton de la kontinenta teritorio konsistigas la historia pejzaĝo (kaj nuna komunumo) Wangerland.

Reta ligilo

Frislando

Indas atenti, ke la tuta historia regiono Frislando - do la teritorio, kie ĝis la mezepoko estis parolata la frisa lingvo - konsistas el okcidenta Frislando (la nordoriento de Nederlando - ĝia nuna provinco Frislando), orienta Frislando (la nordokcidento de Germanio, al kies politika regiono aldoniĝas la distrikto Friesland oriente, kaj la pejzaĝo Saterland sude), plus norda Frislando, kies centro estas la nuna distrikto Nordfriesland de Ŝlesvig-Holstinio, sed kiu kulture ankaŭ ampleksas iom pli vastan teritorion kun inter alie la plej sudokcidenta parto de Danio.


Ŝablono:Ĝermo-Germanio