Vinterturo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
WikitanvirBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: fa:ونترتور
CocuBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.6.1) (robota aldono de: is:Winterthur
Linio 82: Linio 82:
[[hu:Winterthur]]
[[hu:Winterthur]]
[[id:Winterthur]]
[[id:Winterthur]]
[[is:Winterthur]]
[[it:Winterthur]]
[[it:Winterthur]]
[[ja:ヴィンタートゥール]]
[[ja:ヴィンタートゥール]]

Kiel registrite je 09:51, 14 jun. 2011

Vinterturo
Blazono de Vinterturo
Urbodomo de Vinterturo
komunumo en Svislando • urbo en Svislando • urbego
Kantono Zuriko
Distrikto Vinterturo
Koordinatoj  47° 29′ 0″ N 8° 45′ 0″ O / 47.48333 °N, 8.75000 °O / 47.48333; 8.75000 (mapo)Koordinatoj: 47° 29′ 0″ N 8° 45′ 0″ O / 47.48333 °N, 8.75000 °O / 47.48333; 8.75000 (mapo)
Areo 68,05 km²
Alteco 439 m super marnivelo
Poŝtkodo 8400
Komunumkodo 0230
Mapo de Vinterturo
vdr


Pri la urbo

Vinterturo (germane Winterthur alemane (svisgermane) Winti, france Winterthour) estas kun 101 '039 loĝantoj (je la 15-a de januaro 2009) la dua plej granda urbo de la Kantono Zuriko kaj la sesa plej granda urbo de Svislando. Ĝi estas la ĉefurbo de la samnoma distrikto. Vinterturo estas industria urbo kaj sidejo de multaj internacie konataj entreprenoj kiel ekzemple Sulzer, Winterthur Versicherungen (Vinterturo Asekuroj).

Loĝantaro

Laŭ gazetara informo de Neue Zürcher Zeitung de la 5-a de oktobro 2008 la urbo bonvenigis la 4-an de oktobro 2008 sian 100 000-an loĝanton.

Geografio

Vinterturo situas je la koordinatoj 47° 29' N kaj 8° 45' E, ĉe la bordo de la riveroj Eulach kaj Töss, kiu kunfluas sur la teritorio de la urbo en nordokcidento. Vinterturo situas 20 km oriente de Zuriko je proksimume 10 km distance de la interkontinenta Flughaveno Zuriko kaj estas ofte konsiderata kiel la pordo de Zuriko al Orienta Svislando.

Urbodistriktoj

Vinterturo konsistas el sep urbodistriktoj: grekeStadt grekeMattenbach grekeOberwinterthur grekeSeen grekeTöss grekeVeltheim grekeWülflingen.

Trafiko

Vinterturo estas facile atingebla trajne de Zuriko, Ŝafhaŭzo, Sankt-Galo kaj de la Flughaveno Zuriko per pluraj trajnlinioj en malmultminutaj intervaloj. Ankaŭ estas rekta trajnlinio al Konstanco. La aŭtoŝoseo A1 konektas Vinterturon kun Zuriko kaj Sankt-Galo, dum per la aŭtoŝoseo A7 oni atingas Kreuzlingen kaj Konstancon kaj per la nacia vojo A4 Ŝafhauzon.

Kultura vivo, arto kaj muziko

Vinterturo estas fama pro sia riĉa kulturvivo. Multnombras la muzeoj. Famaj estas la muzeo Oskar Reinhart, la Technorama kaj Artmuzeo Vinterturo. Vinterturo estas ankaŭ konata pro siaj muzikaj eventoj, kaj fieras, ke en 1777 Mozarto mallongan tempon restadis en Vinterturo.

Universitataj Faklernejoj

En Vinterturo troviĝas ankaŭ la Zurika Universitata Lernejo de Aplikataj Sciencoj, kiu formas teknikistojn, tradukistojn kaj aliajn profesiulojn kaj kies aliaj sidejoj estas Wädenswil kaj Zuriko, kaj ankaŭ Zurika Universitata Lernejo de Artoj, kiu antaŭe nomiĝis Universitata Altlernejo pri Teatro kaj Muziko.

Esperanto-movado

La elstara esperantisto D-ro Arthur Baur estis dum multaj jaroj ĉefredaktoro de la loka ĵurnalo Landbote. Li aperigis siatempe en Landbote senpagan Esperanto-kurson kun dek sekvoj.

Vidu ankaŭ

greke Distrikto Vinterturo

Eksteraj ligoj

Ŝablono:Projekto

Ŝablono:LigoLeginda