Kaŝmira lingvo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.6.4) (robota aldono de: ms:Bahasa Kashmir
Escarbot (diskuto | kontribuoj)
e r2.5.5) (robota modifo de: ks:कॉशुर ज़बान
Linio 117: Linio 117:
[[kn:ಕಾಶ್ಮೀರಿ]]
[[kn:ಕಾಶ್ಮೀರಿ]]
[[ko:카슈미르어]]
[[ko:카슈미르어]]
[[ks:कॉशुर ज़बान]]
[[ks:كأشُر]]
[[ksh:Kashmiirėsch (Shprooch)]]
[[ksh:Kashmiirėsch (Shprooch)]]
[[la:Lingua Casmirica]]
[[la:Lingua Casmirica]]

Kiel registrite je 13:32, 16 jun. 2011

Por alia uzoj de kaŝmira, vidu apartigilon Kaŝmira (apartigilo)
Kaŝmira lingvo
कॉशुर کٲشُر kạ̄šur
natura lingvomoderna lingvo
Darda lingvaro
Parolata en Barato (Delhio, Ĝamuo kaj Kaŝmiro, Panjabo, Utar-Pradeŝo);
Pakistano (Azad Kaŝmiro)[1]
Regiono Suda Azio (Hindio)
Parolantoj 4,6 miliono[1]
Skribo Perso-araba skribsistemo, Nagaria skribsistemo
Lingvistika klasifiko

Hindeŭropa
Hindirana
Hindarja
Nordokcidenta-zona
Darda
Kaŝmira
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 ks
  ISO 639-2 kas
  ISO 639-3 kas
  SIL KAS
  Glottolog kash1277
Angla nomo Kashmiri
Franca nomo cachemiri
Noto
Ĉi tiu artikolo entenas hind-arjan tekston.
Sen realiga subteno (ĝis nun en la angla), oni eble vidos demando-signojn, kadretojn aŭ aliajn simbolojn anstataŭ hindo-arjajn signojn; aŭ neregulan vokal-ligadon kaj mankon de kunigoj.
vdr

La Kaŝmira Lingvo (कॉशुर, کٲشُر Koshur) estas nordokcidenta hindarja lingvo parolata unuavice en la valo Kaŝmiro, regiono plejparte en la ŝtato Ĝamuo kaj Kaŝmiro (जम्मू और कश्मीर) de Barato.[2][3][4] Ĝi havas ĉirkaŭ 4,611,000 parolantojn: 4,391,000 el kiuj rezidas en Barato kaj 105,000 el kiuj rezidas en Pakistano.[1] La kaŝmira apartenas al la hindarja branĉo de la hindeŭropa familio de lingvoj, kaj estas la plej disvastiĝinta lingvo de ties sub-grupigo nomata Darda lingvaro.[5] Ĝi estas unu el la 23 naciaj lingvoj de Barato.[6]

Gramatiko

Sintakse la kaŝmira lingvo havas la vortordon V2.

Kulturo

Skribsistemo

Nuntempe la kaŝmira restas plejparte parolata lingvo, kvankam iuj manuskriptoj estis skribitaj en la pasinteco en la ŝarada skribsistemo, kaj poste en la perso-araba skribsistemo. Nun, la kaŝmira estas skribata en, ĉu la perso-araba skribsistemo (kun iuj modifoj), ĉu la nagaria skribsistemo.

Legivo

Legivo en la kaŝmira estas daŭre neglektata pro diversaj politikaj kaŭzoj kaj pro manko de formala klerigado en ĝi. Ĝi nun utilas plejparte en sia parolata formo, kaj la parolantoj de ĉi tiu lingvo ankaŭ estas nombre malkreskantaj. Notu, ke la ĉefa oficiala lingvo de la ŝtato Ĝamuo kaj Kaŝmiro estas ne la kaŝmira, sed la Urdua. Iuj kaŝmiraj parolantoj uzas la anglan aŭ la hindian kiel dua lingvo.[1] En la pasintaj kelkaj jardekoj, la kaŝmira prezentiĝis kiel subjekto en la universitato kaj la kolegioj de la valo. Nuntempe, iuj klopodas inkludi la kaŝmiran en la lernejan programon.

Literaturo

La kaŝmira lingvo havas riĉan literaturan heredon, estinte la lingvo de multaj sufiĉaj kaj popolaj poetoj.

La plej frua literatura verkaĵo en la kaŝmira kiu ĝisvivas estas la poezio de Lalleshvari, mistika poetino[7] de la 14-a jarcento

En 1919 Georgo Abraham Grierson skribis, ke “la kaŝmira estas la sola el la dardaj lingvoj, kiu havas literaturon”. La kaŝmira literaturo datiĝas de jam pli ol 750 jaroj, kio estas, pli-malpli, la aĝo de multaj modernaj literaturoj inkluzivante la anglan.

Inter la grandaj kaŝmiraj aŭtoroj estis Mahmud Gami, fruktodona verkisto kiu utiligis kun egala kompetento preskaŭ ĉiujn formojn de poezio en la kaŝmira - mathnavi, vatsun, ghazal, rouf, na’t - kvankam lia plej granda kontribuo estas en la areo de mathnavi. Lia libera prezentado kaj adaptado de kelkaj persaj mathnavi-oj inaŭguris longan tradicion de mathnavi-a verkado en la kaŝmira kiu inkluzivas tiajn elstarajn nomojn kiel tiuj de Wali-ul-lah Mattoo, Abdul Ahad Nazim, Wahhab Parrey, Muhi-ud-Din Miskeen, Amir-ud-Din Kreri, Maqbool Ŝaho Kralawari, kaj Shams-ud-Din Hairat.

La kantoj en la kaŝmira lingvo estas nomitaj gewun /gewun/ kaj la ĥoraj kantoj nomigas wonwun /wonwun/.

Estas nur unu perreta ĵurnalo en la kaŝmira, kvankam nombro da literaturaj revuoj estas regule publikigataj.

Piednotoj

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 . Ethnologue. Alirita 2007-06-02. Citaĵa eraro Ne valida etikedo <ref>; la nomo "Ethnologue" estas difinita plurfoje kun malsamaj enhavoj; $2
  2. . Kashmir News Network: Language Section (koshur.org) - Kaŝmira Novaĵa Reto: Lingva Sekcio (koshur.org). Alirita 2007-06-02.
  3. . Kashmir Sabha, Kolkata - Kaŝmiro Sabha, Kolkato. Alirita 2007-06-02.
  4. . Kashmiri Overseas Association, Inc. (KOA) - Kaŝmira Transmara Asocio, Inc. (KOA). Alirita 2007-06-02.
  5. . Encyclopædia Britannica - Enciclopedio Britanika. Alirita 2007-06-02.
  6. . Central Institute of Indian Languages - Centra Instituto de Hindaj Lingvoj. Alirita 2007-06-02.
  7. . Kashmir Information Network (KIN) - Kaŝmira Informa Reto (KIN). Alirita 2007-06-02.

Eksteraj ligiloj