Habitato (ekologio): Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
e robota aldono de: la:Habitatio forigo de: cs:Areál (biologie) (strong connection between (3) cs:Areál (biologie) and eo:Arealo)
Linio 36: Linio 36:
[[bg:Местообитание]]
[[bg:Местообитание]]
[[ca:Hàbitat]]
[[ca:Hàbitat]]
[[cs:Areál (biologie)]]
[[da:Habitat]]
[[da:Habitat]]
[[de:Habitat]]
[[de:Habitat]]
Linio 51: Linio 50:
[[ja:生息地]]
[[ja:生息地]]
[[jv:Habitat]]
[[jv:Habitat]]
[[la:Habitatio]]
[[lt:Buveinė]]
[[lt:Buveinė]]
[[ms:Habitat]]
[[ms:Habitat]]

Kiel registrite je 00:29, 24 jun. 2011

Restantaj disigitaj habitatoj de la afrika elefanto
Somera (ruĝa) kaj vintra arealo de la Nigramantela mevo

Habitato ( el la latino habitat, "ĝi loĝas" ) estas ekologia aŭ vivmedia areo kie vivas aparta best-plantspecio.Citaĵa eraro Nevalida <ref>-etikedo; nevalidaj nomoj, ekzemple tro multaj; $2Citaĵa eraro Nevalida <ref>-etikedo; nevalidaj nomoj, ekzemple tro multaj; $2 Ĝi estas la natura medio en kiu organismo restadas, aŭ la fizika medio kiu influas populacion de specio kaj estas uzata de tiu ĉi.

La termino "populacio de specio" preferindas al tiu de "organismo", ĉar kvankam eblas priskribi la habitaton de unu sola bruna urso, oni fakte neniam trovas apartan aŭ individuan urson, sed grupigon de brunaj ursoj kiu entenas reproduktiĝantan populacion kaj okupas certan biogeografian areon. Plie, tiu ĉi habitato povus diferenci de tiu de alia grupo aŭ populacio de brunaj ursoj vivante aliloke. Do estas nek la specio nek la individuo por kioj oni tipe uzu la terminon "habitato".

Alia difino de habitato estas : la loko - ankaŭ nomata ekologia spaco kie (populacio) de specio vivas. Oni komparu kun la adreso kie oni trovus tiun ĉi populacion de specio kiam oni serĉus ĝin. [1]

Oni ne konfuzu la nociojn habitato kaj biotopo. Ekzemple : en la biotopo arbaro, la grundsurfaco estas la habitato de la onisko ; troglodito vivas en pluraj biotopoj kiel arbaro, duno, marĉo kaj urbĝardeno.

Mikrohabitato estas fizika situo kie vivas tre malgrandaj kreitaĵoj. Ekzemple : unu sola folio de arbo povas esti mikrohabitato de certa populacio de bestetoj.[2] Mikrovivmedio estas la apudaj ĉirkaŭaĵoj kaj aliaj fizikaj faktoroj de individua planto aŭ besto en ĝia habitato.

Homa habitato

Homa habitato estas la medio en kiu homaj estaĵoj vivas, laboras, ludas kaj moviĝas. Ĝi ne sole estas restadejo - domo - sed la sumo de ĉiuj faktoroj kiuj konstituas la tutan vivmedion, kiel urboj, landoj, kaj lernejoj.

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. Nys, Rudy J.V. 1987 : Ecologie-Theorie en Praktijk. Stichting Leefmilieu VZW, Antwerpen, ISBN 90 289 0763 7, 360 pp (p.89-90) nederlande
  2. Nys, Rudy J.V. 1987 , (p.90)

Bibliografio

  • Clements, Frederic E., and Victor E. Shelford. 1939. Bio-ecology. John Wiley & Sons, New York. 425 pp. angle

Eksteraj ligiloj