Demandosigno: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
La Sago (diskuto | kontribuoj) La kutimo estas franca por ajna lingvo, ne nur por la franca lingvo. Cetere francaj tekstoj presitaj eksterlande ne sekvas tin kutimon. |
AvicBot (diskuto | kontribuoj) e r2.6.5) (robota aldono de: gl:Interrogación |
||
Linio 38: | Linio 38: | ||
[[fy:Fraachteken]] |
[[fy:Fraachteken]] |
||
[[gd:Comharradh-ceiste]] |
[[gd:Comharradh-ceiste]] |
||
[[gl:Interrogación]] |
|||
[[he:סימן שאלה]] |
[[he:סימן שאלה]] |
||
[[hr:Upitnik]] |
[[hr:Upitnik]] |
Kiel registrite je 04:54, 27 jun. 2011
Interpunkciaĵoj |
---|
apostrofo ( ' ); ( ’ ) |
Aliaj tipografiaj markoj |
asterisko ( * ) |
La demandosigno estas la marko de interpunkcio, kiun oni metas ĉe la fino de demanda ĉeffrazo, ekzemple: "Kial la ĉielo estas blua?" Ĝi estas trovebla en multaj lingvoj, inkluzivante Esperanton.
Oni kredas, ke eble la marko devenas la latina vorto quæstio (demando) kiu estis mallongigita al 'Qo'. La majuskla kursiva 'Q' estis skribita supre de la minuskla 'o'. Ĉi-tiu marko evoluis al nia moderna simbolo.
Demandosigno en aliaj lingvoj
En iuj lingvoj (ĉefe la hispana lingvo), demandaj ĉeffrazoj estu komencataj per inversa (surkapa, turnita) demandosigno ( ¿ ) kaj finataj per la tradicia demandosigno. En la greka, la punktokomo estas uzata anstataŭ nia demandosigno. En araba, la (spegule) inversa demandosigno (؟) estas uzata.
Tipografio
Plej ofte oni ne metas spaceton antaŭ la demandosigno. Tamen kelkaj landoj (ĉefe Francio) kutimas uzi (eĉ postulas ke oni uzu) spaceton antaŭ tiu signo. Sed ĝi nepre estu "nedisigebla" spaceto (por eviti ke la demandosigno troviĝu komence de ligno), ĝenerale kun konstanta larĝeco, kaj pli malgranda ol la ordinara spaceto.
Komputiko
En Unikodo kaj ASCII, la demandosigno estas signo 63; la unikoda valoro de la surkapa demandosigno estas 191 kaj tiu de la araba demandosigno 1567. La demandosigno aperas en multaj programlingvoj. En C kaj aliaj programlingvoj, la demandosigno estas parto de la operacisimbolo ?:, kiu estas uzata por simpla alternativa valor-distingo. En BASIC ĝi estas mallongigo de la komando "PRINT", kiu vidigas tekston je ekrano aŭ printilo.
Ŝako
Laŭ ŝaka notado, la demandosigno indikas malsaĝan (dubindan) movon. Du demandosignoj indikas tre malsaĝan movon.