Incenso: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
e robota aldono de: la, hi, cy, io, ms forigo de: fr:Encens (strong connection between (3) fr:Encens and eo:Olibano), cs:Kadidlo (strong connection between (3) cs:Kadidlo and eo:Olibano)
Linio 40: Linio 40:


[[ca:Encens]]
[[ca:Encens]]
[[cs:Kadidlo]]
[[cy:Arogldarth]]
[[de:Räucherwerk]]
[[de:Räucherwerk]]
[[en:Incense]]
[[en:Incense]]
[[es:Incienso]]
[[es:Incienso]]
[[fi:Suitsuke]]
[[fi:Suitsuke]]
[[fr:Encens]]
[[he:קטורת]]
[[he:קטורת]]
[[hi:अगरबत्ती]]
[[id:Dupa]]
[[id:Dupa]]
[[io:Incenso]]
[[it:Incenso]]
[[it:Incenso]]
[[ja:線香]]
[[ja:線香]]
[[la:Incensum]]
[[lt:Smilkalai]]
[[lt:Smilkalai]]
[[ms:Setanggi]]
[[nl:Wierook]]
[[nl:Wierook]]
[[no:Røkelse]]
[[no:Røkelse]]

Kiel registrite je 15:26, 29 jun. 2011

Incenso (de l' latina lingvo incensum, participo de incendere, ekbruligi) estas miksaĵo de rezinoj parfumaj kaj oleoj esencaj kiu ekbruligante disigas sian bonodoron. Estas ĝenerale metata en ujo al kiu oni balancas por oksiĝenigi kaj disigi la bonodoron. Ĝi oni uzas en liturgiaj cerimonioj de kristanaj eklezioj.

Ĝia ĉefa ingredienco estas rezino produzita de arbo nomata Boswellia sacra, de la familio de la burseracoj. L'arbo estus origina de Dhofar, en la nuna sultanato de Omano. Tie, ĝi estas ankoraŭ kultivata kaj eksportata tra la haveno de Salaalah. Aliaj lokoj de produktado: Somalio,Jemeno kaj Barato (kie oni kultivas ĉefe la Boswellia serrata, kiu produktas olibanon).

Aliaj "incensoj"

Ankaŭ oni nomas "incenson" aliaj specoj de bonodoraj bruligaĵoj, faritaj de aliaj substancoj, sed ankaŭ uzataj dum religiaj cerimonioj aŭ kun mistika celo.

Hodiaŭ oni eĉ uzas incenson, ĉefe el Barato, eĉ sen religia sinteno, nur por ĝui ĝin.

Historio

Oni fumas substancojn kun religiaj celoj ekde pra-historio. Per la medio de la fumo la homoj serĉis rilatojn al la dioj, ĉar la homoj ja havas intencojn, serĉas gracon kaj favoron (Eliro 1,3-4; 4,3-5; 8,20-21). Sed en la Biblio ĉiu povas trovi ekzemplojn ne nur por tiaj sinceraj, sed ankaŭ por amuzaj situacioj, kie ni legas ekz. en la Sentencoj de Salomono (7,17) "mi preparis mian kuŝejon per mirho, aloo kaj cinamo", kaj el la Alta Kanto de Salomono (8,2) ni ekscias pri gustaĵoj la sekvan: "mi prezentus al vi aromizitan vinon kaj moston el miaj granatfruktoj".

La romaj pastroj uzis por ĉiu dio apartan incenson. La pastroj de la diversaj kultoj jam tre frue ekkonis, ke el ĉiuj sensekscitoj la odoro estas la plej efika: la riĉaĵoj de la temploj kaj la pompo de la pastroj ne tiom kaptas la kapojn de la mizeruloj kiel la bonodoro de la ceremonio. Per fuma nebulo la mesaĝo atingas ne nur la faldojn de la vestaĵoj, sed ankaŭ tiujn de la cerbo, kie kuŝas la subkonscio. Memkomprene la murmurado en mistika kaj kolore iluminata ĉirkaŭaĵo influas nin, sed la flarsento estas tamen pli sentema, pli sentiva por neraciaj impresoj.

La uzo de incenso de kristanoj devenas ambaŭ de judaj moroj kaj de romia moro.


Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke http://www.newadvent.org/cathen/07716a.htm greke http://www.healthcentral.com/drdean/408/56902.html greke http://news.bbc.co.uk/2/hi/health/1467409.stm greke http://www.baieido.co.jp/english/page2.html