Aŝgabato: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: ku:Aşgabat
Amirobot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: ckb:عیشق ئاباد
Linio 47: Linio 47:
[[bs:Ashgabat]]
[[bs:Ashgabat]]
[[ca:Aşgabat]]
[[ca:Aşgabat]]
[[ckb:عیشق ئاباد]]
[[crh:Aşğabat]]
[[crh:Aşğabat]]
[[cs:Ašchabad]]
[[cs:Ašchabad]]

Kiel registrite je 22:06, 1 jul. 2011

Aŝgabato (turkmene Aşgabat) estas la ĉefurbo de Turkmenio kaj, kun 797 900 loĝantoj (en 2005), la plej granda urbo de la lando. Ĝi situas en oazo de la dezerto Karakumo, ĉe la piedoj de Kopetdago, proksime al la limo de Irano.

En la urbo funkcias flughaveno, maŝinindustrio, elektrotekniko, teksaĵa kaj nutraĵa industrio. Ĝi estas kultura centro kun universitatoj, altlernejoj, teatroj, muzeoj kaj zoo.

Historio

La urbo evoluis ĉirkaŭ rusa milita apogejo, kiu estis establita en 1881 ĉe krucpunkto de pliaj karavanaj vojoj. Post aliĝo al la Transkaspia Fervojo, kiu interligas Kazaĥion kaj Uzbekion kun la Kaspia Maro, la urbo disvastiĝas daŭre ekde 1885. Inter 1919-1927 la urbo portis la nomon Poltorack.

En 1924, Aŝgabato iĝis ĉefurbo de la soveta respubliko Turkmenio ene de Sovetunio. Okaze de grava sismo la 5-an de oktobro en 1948, la urbo tute detruiĝis, sed poste estis rekonstruita. En 1962, Aŝgabato alligiĝis al la Karakuma kanalo. Tiu kanalo estas unu el la plej longaj surmonde kaj estas provizita el 600 kilometrojn oriente fluanta rivero Amudarja.

Post sendependiĝo de Turkmenio la 27-an de oktobro de 1991, Aŝgabato iĝis la ĉefurbo de la regno.

Vidindaĵoj

Plimulto de la historiaj konstruaĵoj ruiniĝis dum la tertremoj (ĉefe en 1948). La centron de Aŝgabato karakterizas ŝtalbetonaj kaj vitraj konstruaĵoj, kiuj do estas sismorezistaj.

Aparte vidindas la muzeoj pri plastikaj artoj, etnografio kaj historio; sed ankaŭ la botanika ĝardeno.

Aliaj projektoj

Ŝablono:Projekto

Eksteraj ligiloj

greke ruse http://www.vokrugsveta.ru/publishing/vs/archives/?item_id=399 Paĝo sur moderna Aŝgabato greke http://www.editions-harmattan.fr/index.asp?navig=catalogue&obj=livre&no=20654 greke http://www.mekdep.com greke http://www.turkmeniya.info