Erikejo: Malsamoj inter versioj

Salti al navigilo Salti al serĉilo
18 bitokojn forigis ,  antaŭ 8 jaroj
sen resumo de redaktoj
Erikejoj estas avantaĝitaj kie klimataj cirkonstancoj estas tipe varmaj kaj sekaj, speciale [[Somero|somere]], kaj kie [[grundo]]j estas acidaj, malfertilaj, ofte [[Sablo|sablecaj]] kaj facile dreniĝantaj; loke ili povas enteni malvastajn [[torfejo]]jn, kie la drenado estas malfacila.
 
En iom da regionoj, erikejaj vegetaĵaroj estas ekstreme specio-riĉaj, kaj erikejoj de [[Aŭstralio]] gastigas iujn 3 700 [[Endemio|endemiajn]] aŭ tipajn speciojn, krom multajn pli ĝeneralajn speciojn <ref>Specht, R.L. 1988 : Heathlands ''in'' Australian Vegetation, R.H. Groves ed. ''Cambridge University Press'' {{en}}</ref>. La [[Okcident-kablanda erikejofinboso]] en [[Sud-Afriko]] estas la dua plej specioriĉa vegetaĵaro, kun pli ol 7 000 specioj; nur la [[Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj]] havas pli grandan [[biodiverseco]]n<ref>WWF Ecoregion profile. Montane fynbos and renosterveld (AT1203) http://www.worldwildlife.org/wildworld/profiles/terrestrial/at/at1203_full.html</ref>. Akre kontrastas la malabundaj malvastaj erikejoj en [[Eŭropo]], ĉar ili ampleksas nur limigitan flaŭron primare de [[kaluno]], [[eriko]] kaj [[ulekso]].
[[Dosiero:Fynbos.jpg|thumb|220px|left|Okcident-kablanda erikejo, Sud-Afriko.]]
 
40 827

redaktoj

Navigada menuo