Wahlen BL: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 34: Linio 34:


==Eksteraj Ligiloj==
==Eksteraj Ligiloj==
{{el}}[http://www.gemeinde-wahlen.ch Oficiala retejo de la komunumo Wahlen]
*[http://www.gemeinde-wahlen.ch Oficiala retejo de la komunumo Wahlen]


{{Komunumoj de la distrikto Laufen}}
{{projekto|commons=Category:Wahlen|markilo=Wahlen}}
{{projekto|commons=Category:Wahlen|markilo=Wahlen}}
<br>
{{Navigilo:Komunumoj de la distrikto Laufen}}


[[als:Wahlen BL]]
[[als:Wahlen BL]]

Kiel registrite je 15:10, 7 jul. 2011

Wahlen
Blazono de Wahlen
Wahlen
komunumo en Svislando
Kantono Bazelo Kampara
Distrikto Laufen
Koordinatoj  47° 24′ 10″ N 7° 30′ 59″ O / 47.40278 °N, 7.51639 °O / 47.40278; 7.51639 (mapo)Koordinatoj: 47° 24′ 10″ N 7° 30′ 59″ O / 47.40278 °N, 7.51639 °O / 47.40278; 7.51639 (mapo)
Areo 5,42 km²
Alteco 403 m super marnivelo
Poŝtkodo 4246
Komunumkodo 2792
Mapo de Wahlen
vdr

Pri la komunumo

Wahlen estas komunumo en la distrikto Laufen en Kantono Bazelo Kampara, Svislando. Ĝi havis 1370 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio

Wahlen situas en la sudo de Laufenvalo ĉe la bordo de la vilaĝa rivereto Wahlenbach, kiu en Laufen alfluas al Birs.

Najbaraj komunumoj

La komunumo Wahlen limas en nordokcidento al la distriktĉefurbo Laufen, en nordo al Brislach, en nordoriento al Breitenbach (Kantono Soloturno), en oriento al Büsserach (Kantono Soloturno), kaj en sudo al Grindel (Kantono Soloturno).

Trafiko

Wahlen situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La komunumo estas konektita al la publika trafikreto per poŝtaŭtolinio al Laufen.

Historio

La unua dokumenta mencio de Wahlen datiĝas el la jaro 1166 kiel Waltenen.

En mezepoko Wahlen estis posedaĵo de la baronoj de Ramstein, la sinjoroj de Zwingen kaj kun la tuta baronejo fariĝis en la 15-a jarcento posedaĵo de la Princepiskopejo Bazelo. Post la Franca Revolucio de 1789, en 1792 la vilaĝo unue aliĝis al la Raŭraĥa Respubliko kaj poste estis integrita al la departemento Mont Terrible de Francio. En la jaro 1815 la Viena Kongreso atribuis ĝin al Kantono Berno. En la jaro 1994 la komunumo kune kun la distrikto Laufen transiris al Kantono Bazelo Kampara.

Vidu ankaŭ

  • Aliaj lokoj kaj personoj kun la nomo Wahlen

Eksteraj Ligiloj

Ŝablono:Projekto