Stari most: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e robota aldono de: jv:Stari Most
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: be:Стары мост, Мостар
Linio 14: Linio 14:
[[Kategorio:Konstruaĵoj en Bosnio]]
[[Kategorio:Konstruaĵoj en Bosnio]]


[[be:Стары мост, Мостар]]
[[bg:Стари мост]]
[[bg:Стари мост]]
[[bs:Stari most]]
[[bs:Stari most]]

Kiel registrite je 12:30, 8 jul. 2011

La ponto Stari most.

La Stari most (Malnova ponto) interligas la du bordojn de la rivero Neretva en Mostar, Bosnio. Tamen tiun nomon ĝi ricevas per antonomazio kaj pro tio ĝi estas tutmonde konata, sed en slavaj landoj estas multaj aliaj pontoj de sama nomo.

Historio

La unua mencio pri la urbo kaj tiu ponto okazis la 3-an de aprilo 1452. La nomo Mostar aperis unuafoje en 1468-1469. La unua ponto estis konstruita el ligno. La konstruon de nova ponto ordonis sultano Sulejmano la 1-a en 1557. La ŝtonponto estis finkonstruita en 1567, laŭ planoj de konstruisto Mimar Hajrudin. Ĉe tempo de la konstruado, tiu ponto estis la plej granda unuapertura ŝtonponto en la mndoregiono, la arko etendis 30 metrojn en alto de 24 m super la averaĝa akvonivelo. La ponto baldaŭ iĝis simbolo.

La ponto estis konstruita el hela, loka kalkŝtono. Oni kunligis la ŝtonojn per ŝtalaj kejloj, la kejloj konformiĝis al bortruoj, oni ŝtopigis la bortruojn per plumbo.

Post la sendependiĝo de Bosnio-Hercegovino en 1992 komenciĝis la serba-bosnia milito, la bosnianojn helpis la kroatoj. Post la sieĝo, la kroatoj tuj turnis sin kontraŭ la bosnianoj kaj la 450-jaran ponton detruis kroata tanko la 9-an de novembro 1993. Post finiĝo de la milito, tuj komenciĝis organizado por rekonstruo de la ponto. Oni uzis la malnovan teknikon por kunfiksi la ŝtonojn.

La oficiala inaŭguro de la malnova ponto okazis la 23-an de julio 2004. Nuntempe ĝi estas unu el la plej turismaj vidindaĵoj de la regiono. De ties pinto saltas lokaj atletoj, kiuj pro tio petas monon al turistoj.