Federacia Pokalo: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
e roboto aldono de: sl:Pokal federacij |
e r2.6.4) (robota modifo de: ru:Кубок Федерации по теннису |
||
Linio 389: | Linio 389: | ||
[[pl:Fed Cup]] |
[[pl:Fed Cup]] |
||
[[pt:Fed Cup]] |
[[pt:Fed Cup]] |
||
[[ru:Кубок Федерации |
[[ru:Кубок Федерации по теннису]] |
||
[[simple:Fed Cup]] |
[[simple:Fed Cup]] |
||
[[sk:Pohár federácie]] |
[[sk:Pohár federácie]] |
Kiel registrite je 11:48, 12 jul. 2011
La turniro Fed Cup (ĝis la jaro 1995 angle Federation Cup, en Esperanto Federacia Pokalo) estas la plej grava konkurso pri naciaj virinaj naciaj teamoj de teniso, analoge al la Davisa Pokalo (angle Davis Cup) pri viraj naciaj teamoj de teniso.
Historio
Jam en 1919 la usona tenisistino Hazel Hotchkiss Wightman havis la ideon de tutmonda konkurso inter virinaj teamoj de teniso, analoge al la Davisa Pokalo. En 1923 ŝi iniciatis la konkurson "Wightman Cup", ĉiujaran konkurson inter naciaj virinaj tenisaj teamoj de Usono kaj Britio. Sed nur en 1963, okaze de la 50-a naskiĝtago de la Internacia Tenisa Federacio, oni realigis la originan ideon de tutmonda, internacia konkurso de virinaj tenisaj teamoj, kaj unuafoje okazigis la Federacian Pokalon.
En la komencaj jaroj, la Federacia Pokalo nur estis okazigita inter 16 naciaj teamoj kaj daŭris semajnon. Pro pli kaj pli da subteno de komercaj mecenatoj tamen ekde la 1970-aj jaroj la nombro de partoprenantaj naciaj teamoj pli kaj pli multiĝis, kaj fine en 1992 estis enkondukitaj regionaj kvalifikaj konkursoj. En 1995 la nomo estis ŝanĝita al Fed Cup kaj pro ŝanĝoj de la konkursaj reguloj (kvar unuopaj kaj unu duopa matĉoj, anstataŭ antaŭe du unuopaj kaj unu duopa matĉoj, plus iuj pliaj ŝanĝoj) la konkurso estis plu similigita al la vira Davisa Pokalo.
Finaloj
Ĉiuj finalaj ludoj ekde 1963:
- ↑ okazos la 6-an kaj 7-an de novembro 2010
Statistiko
Lando | Venkoj | |
---|---|---|
1. | Usono | 17 |
2. | Aŭstralio | 7 |
3. | Hispanio | 5 |
Ĉeĥoslovakio | 5 | |
5. | Rusio | 4 |
6. | Germanio | 2 |
Francio | 2 | |
Italio | 2 | |
9. | Belgio | 1 |
Slovakio | 1 | |
Sud-Afriko | 1 |