Seksologio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e r2.6.4) (robota aldono de: kk:Сексология
e r2.6.4) (robota aldono de: kk:Сексопатология
Linio 29: Linio 29:
[[ja:性科学]]
[[ja:性科学]]
[[ka:სექსოლოგია]]
[[ka:სექსოლოგია]]
[[kk:Сексопатология]]
[[kk:Сексология]]
[[ko:성과학]]
[[ko:성과학]]
[[lb:Sexologie]]
[[lb:Sexologie]]

Kiel registrite je 18:50, 23 jul. 2011

Seksologio estas la laŭsistema studado de homa sekseco. Ĝi ampleksas ĉiun parton de sekseco, inkluzive de provoj por priskribi "normalan seksecon" kaj ĝiajn variaĵojn.

Moderna seksologio estas plurkampa afero, kiu uzas teknikojn de biologio, medicino, psikologio, statistiko, epidemiologio, pedagogio, sociologio, antropologio, kaj foje kriminologio por esplori sian subjekton. Ĝi studas homan seksan evoluon, kaj la evoluon de seksaj interrilatoj, kaj ankaŭ la mekanikan parton de sekskuniĝo kaj seksa disfunkcio. Ĝi ankaŭ dokumentas la seksecon de specifaj grupoj, inkluzive de handikapuloj, infanoj, maljunuloj, kaj studas seksajn patologiojn, ekzemple seksmanion kaj infanan seksan mistraktadon.

Oni notu, ke seksologio estas konsiderita priskriba, ne preskriba: ĝi provas dokumenti realecon, ne juĝi ian agadon taŭga, etika, aŭ morala. Seksologio ankaŭ estas polemika temo inter siaj subtenantoj, kaj tiuj, kiuj konsideras ke seksologio entrudas sanktajn aferojn, kaj tiuj, kiuj filozofie malakceptas ĝian pretendon esti objektiva kaj empiria.