Constantin Régamey: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
eNeniu resumo de redakto
fr.
Linio 19: Linio 19:


[[pl:Constantin Régamey]]
[[pl:Constantin Régamey]]
[[fr:Constantin Regamey]]

Kiel registrite je 22:44, 25 jul. 2011

Constantin (Konstanty) Régamey (naskiĝis la 28-an de januaro 1907 en Kijevo — mortis la 27-an de decembro 1982 en Laŭzano) – pola-svisa komponisto, muzika kritikisto kaj hindologo.

Finis Gimnazion je la nomo al Jan Zamoyski en Varsovio (1925). Li studis filologion kaj hindologion en Varsovio kaj Parizo; hindologion lekciis ĉe Varsovia Universitato, kie ankaŭ aktivis kiel muzika kritikisto. En la jaroj 1937-1939 redaktis revuon Muzyka Polska (Pola Muziko).

En Pollando restis ankoraŭ dum la unuaj jaroj de la dua mondmilito; tiam li komencis komponi. Kiel unu el la unuaj komponistoj en Pollando aplikis dekdutonisman teknikon.

De 1944 li lekciis orientan kaj slavan filologion en universitatoj de Friburgo kaj Laŭzano.

Komponis orkestran verkaron, ĉambran muzikon kaj kanto-instrumentan kiel Pieśni perskie (Persaj kantoj).

Publikis pri budhismo kaj muzik-teorio.