Tutmonda Esperantista Junulara Organizo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 7: Linio 7:
TEJO organizas la [[Internacia Junulara Kongreso|Internacian Junularan Kongreson]] ĉiujare en malsama loko tra la mondo. La IJK estas semajndaŭra okazaĵo de koncertoj, prezentaĵoj, ekskursoj, kaj ĝenerala amuziĝo kiu allogas junulojn el la tuta mondo. TEJO ankaŭ organizas kelkajn junulajn seminariojn ĉiujare. Tiuj ĉi seminarioj kunigas internacian grupon de junuloj por diskuti aktualan temon. Pasintaj seminarioj havis temojn pri [[homaj rajtoj]], [[tutmondiĝo]], lingvo-problemoj, kaj la [[Interreto]]. La seminarioj daŭras unu semajnon kaj plej ofte enhavas trejnajn elementojn por ke partoprenantoj ne nur spertu internacian diskuton sed ankaŭ akiru novajn kapablojn.
TEJO organizas la [[Internacia Junulara Kongreso|Internacian Junularan Kongreson]] ĉiujare en malsama loko tra la mondo. La IJK estas semajndaŭra okazaĵo de koncertoj, prezentaĵoj, ekskursoj, kaj ĝenerala amuziĝo kiu allogas junulojn el la tuta mondo. TEJO ankaŭ organizas kelkajn junulajn seminariojn ĉiujare. Tiuj ĉi seminarioj kunigas internacian grupon de junuloj por diskuti aktualan temon. Pasintaj seminarioj havis temojn pri [[homaj rajtoj]], [[tutmondiĝo]], lingvo-problemoj, kaj la [[Interreto]]. La seminarioj daŭras unu semajnon kaj plej ofte enhavas trejnajn elementojn por ke partoprenantoj ne nur spertu internacian diskuton sed ankaŭ akiru novajn kapablojn.


TEJO eldonas la revuon ''[[Kontakto (revuo)|Kontakton]]'' kun ties movada rubriko ''[[TEJO Tutmonde|TEJO-n Tutmonde]]'', kaj ankaŭ la retan informbultenon ''[[TEJO-aktuale]]''. ''Kontakto'' estas revuo, kiu celas junajn legantojn samkiel komencantojn kaj enhavas artikolojn pri ĝeneralaj temoj interesaj por la junularo kaj en facila lingvaĵo. ''TEJO Tutmonde'' estis alia revuo kun novaĵoj pri junulara Esperanto-agado internacie, kiu per decido de la estraro estis transformita en rubrikon. ''TEJO-aktuale'' celas informi pri aktualaĵoj el la tuta Esperantio.
TEJO eldonas la revuon ''[[Kontakto (revuo)|Kontakton]]'' kun ties movada rubriko ''[[TEJO Tutmonde]]'', kaj ankaŭ la retan informbultenon ''[[TEJO-aktuale]]''. ''Kontakto'' estas revuo, kiu celas junajn legantojn samkiel komencantojn kaj enhavas artikolojn pri ĝeneralaj temoj interesaj por la junularo kaj en facila lingvaĵo. ''TEJO Tutmonde'' estis alia revuo kun novaĵoj pri junulara Esperanto-agado internacie, kiu per decido de la estraro estis transformita en rubrikon. ''TEJO-aktuale'' celas informi pri aktualaĵoj el la tuta Esperantio.


TEJO ankaŭ organizas la [[Pasporta Servo|Pasportan Servon]], reton de Esperanto-parolantaj gastigantoj kiuj senpage gastigas Esperanto-parolantajn vizitantojn.
TEJO ankaŭ organizas la [[Pasporta Servo|Pasportan Servon]], reton de Esperanto-parolantaj gastigantoj kiuj senpage gastigas Esperanto-parolantajn vizitantojn.

Kiel registrite je 21:01, 3 aŭg. 2011

Ĉi tiu artikolo temas pri la esperanto-asocio. Por aliaj signifoj de la vorto vidu Tejo.
Emblemo de TEJO

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) estas organizo por junaj parolantoj (30-jaraĝa kaj malpli) de Esperanto kun individuaj membroj kaj landa-sekciaj membroj. Estas nuntempe 44 membraj organizoj plus ĉirkaŭ 13 landaj organizoj kun kiu TEJO havas kontakton sed kiuj ankoraŭ ne estas membroj. TEJO mem estas sekcio de Universala Esperanto-Asocio.

TEJO organizas la Internacian Junularan Kongreson ĉiujare en malsama loko tra la mondo. La IJK estas semajndaŭra okazaĵo de koncertoj, prezentaĵoj, ekskursoj, kaj ĝenerala amuziĝo kiu allogas junulojn el la tuta mondo. TEJO ankaŭ organizas kelkajn junulajn seminariojn ĉiujare. Tiuj ĉi seminarioj kunigas internacian grupon de junuloj por diskuti aktualan temon. Pasintaj seminarioj havis temojn pri homaj rajtoj, tutmondiĝo, lingvo-problemoj, kaj la Interreto. La seminarioj daŭras unu semajnon kaj plej ofte enhavas trejnajn elementojn por ke partoprenantoj ne nur spertu internacian diskuton sed ankaŭ akiru novajn kapablojn.

TEJO eldonas la revuon Kontakton kun ties movada rubriko TEJO Tutmonde, kaj ankaŭ la retan informbultenon TEJO-aktuale. Kontakto estas revuo, kiu celas junajn legantojn samkiel komencantojn kaj enhavas artikolojn pri ĝeneralaj temoj interesaj por la junularo kaj en facila lingvaĵo. TEJO Tutmonde estis alia revuo kun novaĵoj pri junulara Esperanto-agado internacie, kiu per decido de la estraro estis transformita en rubrikon. TEJO-aktuale celas informi pri aktualaĵoj el la tuta Esperantio.

TEJO ankaŭ organizas la Pasportan Servon, reton de Esperanto-parolantaj gastigantoj kiuj senpage gastigas Esperanto-parolantajn vizitantojn.

Historio

Jam antaŭ TJO/TEJO ekzistis iniciativoj de internacia Esperanto-organizaĵo por junuloj. En la 1920-aj jaroj ekzistis Tutmonda Esperanto-Junulara Asocio, ekde 1920 kun la organo Esperantista Junularo (ekde 1927: Esperanto-Junularo).

TEJO komenciĝis kiel grupo kiu konsistis plejparte el Esperanto-instruistoj. Du nederlandaj instruistoj, Elisabeth van Veenendaal kaj ŝia edzo, organizis renkontiĝon en 1938 en Groet, Nederlando, por Esperanto-parolantaj infanoj el 10 landoj: la Internacia Junulara Kunveno. Dum tiu kunveno, la 14-an de aŭgusto, la Tutmonda Junular-Organizo (TJO) naskiĝis, kun la celoj propagandi Esperanton, aranĝi internaciajn renkontiĝojn kaj labori pri Esperanto en lernejoj. En 1939 okazis dua kunveno, en la belga urbeto Tervuren (apud Bruselo). Tiam TJO jam havis pli ol 800 membrojn en 20 landoj.[1]

Tamen, TJO frontis tre fruan halton pro la dua mondmilito. Ĝi ne reaktiviĝis denove ĝis 1945, kiam oni republikigis ĝian gazeton La Juna Vivo kaj la Internacia Junulara Kongreso estis aranĝata en Ipswich, Britio, en 1947.

Baldaŭ, TJO fariĝis pli kiel junulara organizo kiam pli da junuloj komencis estri ĝian laboron; en 1951, la Estraro de TJO konsistis plene de junuloj - de 1938 ĝis tiam la prezidanto estis la instruisto Pieter Krijt el Nederlando. Kongrue kun tiu nova paŝo, la organizo oficiale ŝanĝis sian nomon al la nuna formo, Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, en 1952.

En la jaro 1956 TEJO iĝis junulara sekcio de UEA. En 1971 la financo kaj administrado de TEJO estis plene integritaj en tiujn de UEA.

En TEJO, kiel en la cetera junulara socio ĝenerale, la malfruaj 1950aj ĝis 1960aj jaroj kunportis fortan ŝanĝemon kaj politikemon - TEJO organizis sian unuan Kongreson en komuniste regata lando (15a IJK en Gdansk, Pollando, 1959), kreis sian unuan laborplanon, ekeldonis internacian socia-kulturan gazeton por junuloj en Esperanto ankoraŭ eldonatan nun (Kontakto), kaj adaptis el Argentino tutmondan sistemon de gastigantoj por vojaĝantaj Esperantistoj, Pasporta Servo.

Kreinte bazon, TEJO ekrilatis al aliaj ne-Esperantistaj junularaj organizoj. La Komisiono pri Eksteraj Rilatoj, kiu kunlaboras kun ne-Esperantistaj junularaj NRO-oj, ekfariĝis aparte aktiva dum ĉi tiu periodo. Aldone al eldoni novaĵleteron cele eksterajn organizojn, ĝi organizis la unuan de pluraj seminarioj pri socia-kulturaj problemoj, en septembro 1965 en Jugoslavio.

Dosiero:1973-ijk-sarajevo.jpg
29-a IJK en Sarajevo, 1973

TEJO daŭre plifortigis kaj evoluigis sian laboron dum la 1970aj kaj 1980aj jaroj, plibonigante la servojn kaj projektojn jam ofertitajn. Granda paŝo en la evoluo de TEJO estas organizi seminariojn pri nuntempaj sociaj temoj por junuloj ĉe la Eŭropa Junulara Centro en Strasburgo, Francio, kaj ankaŭ kreskigi sian kunlaboron kun eŭropaj junularaj instancoj.

En la 1980aj jaroj la estonteco de TEJO estis minacita kiam du estraranoj, Elisabeth Schwarzer kaj Martin Haase proponis al la komitato planon kiu esence likvidus TEJO-n kaj donus al UEA respondecon pri gvidi ĝian laboron. Ĉi tiu propono tamen vekis la fortan kontraŭstaron de Jan Koszmaluk kaj Dietrich Michael WEIDMANN, kiuj je la kulmino de la krizo fariĝis prezidanto respektive ĝenerala sekretario, kaj la propono estis klare malakceptita. La ĉefevento de la 1980aj jaroj estis la centjariĝo de Esperanto en 1987, kiun TEJO celebris per i.a. la plej granda IJK iam organizata ĝis nun (43-a IJK en Kraków, Pollando, 1987).

La 1990aj jaroj ene de TEJO estis periodo fariĝi pli profesia sur tutgloba nivelo. La ĉefaj publikaĵoj de TEJO, aparte Kontakto, spertis frapajn ŝanĝojn por pli bone plenumi la dezirojn de legantoj; TEJO transprenis en 1995 la antaŭan GEJ-oficejon en la germana urbo Bonn (ĝis 1997) aldone al ĝia centra oficejo en Roterdamo; kaj la organizo pli engagiĝis pri junulara politiko kaj agado per la Eŭropa Junulara Forumo kaj Unuiĝintaj Nacioj.

Fonto

  1. Raporto de "Tutmonda Junular-Organizo" de la 18a de Aŭg. 1938a–30a de Junio 1939a, en: La Juna Vivo, julio 1939, paĝo 9.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj