Eŭrolengo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: io:Eurolengo
HRoestBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.6.5) (robota aldono de: ie:Eurolengo
Linio 38: Linio 38:


[[en:Eurolengo]]
[[en:Eurolengo]]
[[ie:Eurolengo]]
[[io:Eurolengo]]
[[io:Eurolengo]]

Kiel registrite je 13:50, 7 aŭg. 2011

Eŭrolengo (Eurolengo) estas naturalisma projekto de internacia planlingvo proponita de Leslie Jones en 1972 en Britio kun bazo anglohispana. Eurolengo similetas al Eurolang.

Ĝi ricevis la bibliotekan kodon 417.26 "1972” de Biblioteko Butler.

Gramatiko

Prononco

Eurolengo uzas akutan diakritilon (dekstran kornon) sur kelkaj vokaloj por montri la fortan (akcentan) silabon. La unusilabaĵo "ke" estas ofte markata.

Morfologio

La verboj de Eurolengo estas similaj al hispana lingvo.

Nombroj (1–10): un, du, tre, fier, fyf, sis, seven, oko, nun, dies.

Ekzemplo

Leson die'snyn AJENSIE DE VOYAJE Die'snynde leson

Aur no parlara de visitar in autland. If it istara voster primer visit in autland, it istara saje irar a un ajent de voyages and areglar voster voyaje and voster akomodasion per lo. Vos nesesitara savar in avanse voster date de depart, vo vos desara visitar and quand vos returnara. El ofrara vos un opsion de voyajar per air, per mar and per tren or per bus, akordant a voster gusto. El fixara also un hotal de kelquero klas o un pension, akordant a le monie ke' vos kano afordar. Jeneralik, el donara vos un inklusive prys for voster voyaje and voster akomodasion, so dat, in un pok de dags, vos kano ira a loz ofis para kolektar voster tikets. Komo le wurld deveno petiter and mucher persons deso voyajar in autland, dar isto mucher demand for reservasions, espesialik in le popular monds de mai a september inklusive; it isto saje ferar fru voster plans. If vos habo un karavan o un tent, it isto nesesarie solik reservar voster kros-kanal pasaje for le depart and return, perkause dar isto so mucho bie'n equipado kamping plases. If vos isto unlukos and vos findo ke' le kamping plas ke' vos habo selektado ist= o ful, vos kano pasar un nakt in un feld o a le kote de le rute. Apre' al, vos isto komo un eskargo, kon voster home on le dos and vos habo bast manjar and trinkar in voster karavan o tent. If vos isto un experter voyajor, vos ferara sel le areglements, menos posabelik le mar-krosants.

Traduko:

Leciono 19: Vojaĝagentejo, 19-a leciono

Nun ni parolos pri viziti eksterlandon. Se ĝi estos via unua vojaĝo al eksterlando, estos saĝe iri al vojaĝagentejo kaj aranĝi vian vojaĝon kaj vian loĝadon per ĝi. Vi bezonos scii antaŭe vian vojaĝdaton, kion vi volas viziti kaj kiam vi revenos. Oni ofertos al vi elekton vojaĝi aere, mare, per trajno aŭ per buso, laŭ via prefero. Oni determinos hotelon de certa klaso aŭ gastejon laŭ la mono kion vi povos pagi. Ĝenerale, ĝi donos al vi inkluzivan prezon de viaj vojaĝo kaj loĝado, tiel, en malmultaj tagoj vi povos iri al ĝia oficejo por preni viajn biletojn. Ĉar la mondo fariĝis malgranda kaj multaj homoj volas vojaĝi al fremdlando, pligrandiĝas peto de rezervado, ĉefe en la popularaj monatoj de majo ĝis septembro, inkluzive; estas dezirinde fari viajn planojn frue. Se vi havas ruldomon aŭ tendon, estas necese nur rezervi viajn transkanalan irrevenbileton, ĉar estas tre bone ekipaitaj tendumejoj. Se vi estas malfeliĉa kaj la tendumejo, kiu vi elektis, estas plena, vi povas pasigi nokton en kampo aŭ je vojflanko. Alie, vi estas kiel heliko kun via domo sur la dorso kaj povas manĝi kaj trinki en via ruldomo aŭ tendo. Se vi estas sperta vojaĝanto, vi povas aranĝi mem vian vojaĝon, escepte, eble, trans la maron.

Bibliografio

Ekstera ligo