La Kuracistoj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Linio 57: Linio 57:
*[http://www.muenster.de/~kunar/la_kuracistoj.htm Retejo de La Kuracistoj kun ĉiuj kantotekstoj]
*[http://www.muenster.de/~kunar/la_kuracistoj.htm Retejo de La Kuracistoj kun ĉiuj kantotekstoj]
*[http://artista.ikso.net/db/mdetaloj.php?grupo_id=49 Informoj pri La Kuracistoj en la artista datenbazo] (por organizantoj de renkontiĝoj)
*[http://artista.ikso.net/db/mdetaloj.php?grupo_id=49 Informoj pri La Kuracistoj en la artista datenbazo] (por organizantoj de renkontiĝoj)
*Youtube-video de [http://www.youtube.com/watch?v=cq-0ZU_OxQg Junula amo] dum la 67a IJK (2011)
*Youtube-video de [http://www.youtube.com/watch?v=VHhCDfU59Ec Al la liberec'] dum la 67a IJK (2011)


[[Kategorio:Esperanto-muziko]]
[[Kategorio:Esperanto-muziko]]

Kiel registrite je 18:56, 10 aŭg. 2011

La Kuracistoj estas grupo de esperantistoj kiuj reludas la plej sukcesajn kantojn de fama germanlingva punkrokgrupo Die Ärzte. La tekstojn tradukas la membroj mem. La Kuracistoj oficiale formiĝis en 2001. Ili tiam jam konis unu la alian ekde du jaroj de diversaj Esperanto-renkontiĝoj.

Ĝisnunaj koncertoj:

Membroj

  • Gunnar R. Fischer - ĉefkantado, akompana akustika gitaro, tekstotradukado
  • Sebastian Hoffmann - elektra baso, akustika gitaro, akompana kantado
  • Basim Al-Shaikhli - elektra kaj akustika gitaroj, foje elektra baso
  • Gerold Kukulenz - drumo (nura neesperantlingva persono de la grupo)
  • Christof Krick - tekstotradukado, foja kantado, kriado (fondinto de la grupo)
  • Katharina Brodesser - akompana kantado

Aktuala repertuaro

  1. La grasa Elke (Die fette Elke)
  2. Westerland
  3. Sen vi (Ohne Dich)
  4. Vir' estas porko (Männer sind Schweine)
  5. Vi volas kisi (Du willst mich küssen)
  6. La okulvitroj de Buddy Holly (Buddy Hollys Brille)
  7. Junula amo (Teenagerliebe)
  8. Ne plu (Zu spät)
  9. Kisu min, ho kara (Mach die Augen zu)
  10. Ĉar estas rokmuzik' (Denn das ist Rock'n'Roll)
  11. Bona tempo (Gute Zeit)
  12. 2000 knabinoj (2000 Mädchen)
  13. Duona amkanto (1/2 Lovesong)
  14. Por ĉiam (Für immer)
  15. Por ni (Für uns)
  16. Ĉu jam ĉio? (Ist das alles?)
  17. Solege en la nokt' (Alleine in der Nacht)
  18. Misteroland' (Mysteryland)
  19. En ordo (OK - de Farin Urlaub, kantisto kaj gitaristo de Die Ärzte)
  20. Nur pro vi (Wegen Dir)
  21. Kaj mi ploras (Und ich weine)
  22. Suno, palmoj kaj somer' (Sommer, Palmen, Sonnenschein)

La grupo reludas foje kantojn de aliaj Esperanto-muzikgrupoj: "Mi kaj ŝi" kaj "Somera temp'" de Amplifiki, "Longe for" de Persone kaj "En kaĉ'" de Team'. Dum la koncerto en Hungario ili prezentis ankaŭ du kantojn en la hungara, nome "Szállj el kismadár" de Republic kaj "Emelj fel" de Ladánybene Huszonhét (LB27). Je diversaj okazoj ili ludis pliajn famajn Esperanto-kantojn de aliaj grupoj, nome "Ska-virino" de Esperanto Desperado, "Sola" de Amplifiki, "Hej la nizoj" de JoMo - kaj kompreneble La Bamba.

Kun Dolchamar ili ludis "Dance kun larma okul'" kaj "Ĉiuj al la plaĝo". Kun JoMo ili ludis "La Bamba", "IS", "Junula amo", "La okulvitroj de Buddy Holly", "Hej la nizoj", "Ĉu vi volas danci?", "Ska-virino", "Sola" kaj kelkajn slavajn kantojn.

La Kuracistoj almenaŭ unufoje transprenis la kutimon de la origina Germana grupo, fari kantoparodiojn laŭ la melodio de "La grasa Elke" ("Die fette Elke"), kantante parton de "Povus esti simple" kaj "Amanda" (de Persone) dum la dua koncerto. Krome dum teknika paŭzo Gunnar prezentis memelpensitan ŝerckanonon, kiu estis alludo al kanono de Kajto (kiuj estis koncertintaj nur kelkajn tagojn antaŭe ĉe la sama loko).

Eksteraj ligoj