Jozefo el Kupertino: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Neniu resumo de redakto |
RBT (diskuto | kontribuoj) e roboto aldonis Kategorio:Naskiĝintoj en 1603 (post konfirmo) kaj ordigŝlosilojn |
||
Linio 34: | Linio 34: | ||
*http://www.stjoscup.org/ |
*http://www.stjoscup.org/ |
||
*http://www.catholicforum.com/saints/saintj04.htm |
*http://www.catholicforum.com/saints/saintj04.htm |
||
[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1603]] |
Kiel registrite je 14:59, 22 jan. 2006
Propranome Felice Desa. Franciskana monaĥo (kapuceno), kiu travivis 14 jarojn en Asizo (la loko de aktivado de Sankta Francisko el Asizo). Li estas konata kiel sankta patrono de pilotoj, flugistoj, flug-pasaĝeroj, kosmonaŭtoj, paraŝutistoj kaj ankaŭ de malbonaj studentoj.
naskita
17-a de junio 1603, Cupertino
pastra konsekro
28-a de marto 1628
mortis
18-a de septembro 1663, Osimo
Venerebla
?
Beata
24-a de februaro 1753
Sankta
16-a julio 1767
Li estas konata kiel „fluganta sanktulo“ kaj mistikulo. Li faladis en ekstazojn, kiam ajn li ekvidis bildon de Sinjoro Jesuo, de Virgulino Maria, de Sankta Francisko el Asizo. Li eligis ekkrion kaj poste ŝvebis en la aero. Laŭdire lia ŝvebado daǔris de unu ĝis tri horoj. Liaj levitacioj ripetiĝis multfoje. Kredantoj mirigite kunkuradis, dume kuracistoj kaj sciencistoj lin esploris por kompreni, kiel tio eblas.
Ne nur levitacioj, sed ankaŭ flugoj en la aero altiradis grandajn homamasojn. La Sankta Ofico (Inkvizicio) ricevis anoniman leteron kun la sekva teksto: „Ĉi tie en Puglia estas iu 33-jara frato, kiu faras el si Mesion kaj tiras post si amasojn.“ Malgraǔ tio, ke li neniam faris el si Mesion, Jozefo ekstaris antaŭ la tribunalo, sed neniu kuraĝis lin kondamni, ĉar li levitaciis antaŭ la okuloj de la papo kaj kunvenintaj kardinaloj. Kiam la prelatoj vidis tiun miraklon propraokule, ili fariĝis liaj simpatiantoj. Ĝis sia morto Jozefo estis sub inspekto de la Inkvizicio kaj estis tenata en izoleco kaj en devigita ekzilo.