Japana maro: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: gan:日本海
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: hi:जापान सागर
Linio 54: Linio 54:
[[gl:Mar do Xapón]]
[[gl:Mar do Xapón]]
[[he:ים יפן]]
[[he:ים יפן]]
[[hi:जापान सागर]]
[[hr:Japansko more]]
[[hr:Japansko more]]
[[hsb:Japanske morjo]]
[[hsb:Japanske morjo]]

Kiel registrite je 15:56, 19 aŭg. 2011

Japana maro (orienta maro)
Japana maro (orienta maro)

La Japana maroOrienta maro estas randa maro de la Pacifika oceano en Orienta Azio. Ĝi estas limigita sude kaj oriente de la japanaj insuloj, norde de la insulo Saĥaleno kaj okcidente de la kontinentaj Rusujo kaj Koreujo. Kun la Pacifiko la maro estas konektita per la Korea vojo, la Tsugaru-vojo (inter la japanaj insuloj Honshu kaj Hokkajdo), la La-Pérouse-vojo (inter la insuloj Hokkajdo kaj Saĥaleno) kaj ankaŭ la Tartaro-vojo (en la nordo).

La surfaco de la Japana maro estas ĉirkaŭ 1.048.950 km² je averaĝa profundo de 1.752 m kaj maksimuma profundo de 3.742 m. Oni povas distingi tri partojn:

  • norde la Japana baseno enhavas la plej grandajn profundojn,
  • sudoriente troviĝas la Yamato-baseno,
  • sudokcidente estas la Tsushima-baseno kun malpli profundaj akvoj.

La marbordoj de la orientaj insuloj estas larĝaj kaj relative malaltaj; kontraŭe la kontinentaj marbordoj, ĉefe okcidente laŭ la bordo de Koreujo, krutaj, krudaj kaj ŝtonaj.

La Japana maro, kvankam iom pli malvarma ol la Pacifiko trans la insuloj, kontribuas konsiderinde al la milda klimato en Japanujo. Fiŝkaptado estas grava ekonomia faktoro por la najbaraj ŝtatoj. Konflikto, kiu koncernis la fiŝkaptlokoj, kaŭzis disputon pri la posedo de la Liancourt-rokoj, kiujn postulas kaj Japanujo kaj Sud-Koreujo kaj estas regitaj ekde 1950 de Sud-Koreujo.

En la Japana maro troviĝas mineraloj, kiuj estas malgrundigitaj, sed la maro estas ĉefe grava navigadvojo. Tie ĉi troviĝas inter aliaj la insuloj Sado, Tsushima, Ulleungdo, Liancourt-Rokoj, Hatsushima, Okushiri, Rebun kaj Rishiri.

Nomo kaj disputo pri ĝi

En la lokaj lingvoj la maro nomiĝas japane Nihon-Kai (kanji-skribe: 日本海, esperante: Japana maro), ruse: Yaponskoye More (Япо́нское мо́ре) kaj koree Donghae (kore-skribe: 동해, hanja-skribe: 東海, esperante: Orienta maro). Pri la oficiala nomo disputas la registaroj de la najbaraj ŝtatoj. La registaroj de Nord-Koreujo kaj ĉefe Sud-Koreujo argumentas, ke la nomo Japana maro estas resto de la iama supereco japana, kaj postulas la uzadon de la nomo Orienta maro anstataŭ Japana maro aŭ almenaŭ egalecon inter la du nomoj.

Eksteraj ligiloj

greke http://www.mofa.go.jp/policy/maritime/japan/ Japanese Ministry of Foreign Affairs defends the use of "Sea of Japan". greke http://www.korea.net/News/Issues/issueView.asp?issue_no=23 Official website of South Korean government for using term of East Sea.