Noman Çelebicihan: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
"Dank' al" -> "Danke al"
LucienBOT (diskuto | kontribuoj)
e r2.6.4) (robota aldono de: az:Noman Çələbi Cihan, tr:Numan Çelebi Cihan
Linio 45: Linio 45:
[[Kategorio:Mortintoj en 1918]]
[[Kategorio:Mortintoj en 1918]]


[[az:Noman Çələbi Cihan]]
[[crh:Noman Çelebicihan]]
[[crh:Noman Çelebicihan]]
[[cv:Номан Челепиджихан]]
[[cv:Номан Челепиджихан]]
Linio 51: Linio 52:
[[ja:ノーマン・チェレビジハン]]
[[ja:ノーマン・チェレビジハン]]
[[ru:Челебиджихан, Номан]]
[[ru:Челебиджихан, Номан]]
[[tr:Numan Çelebi Cihan]]
[[uk:Челебіджіхан Номан]]
[[uk:Челебіджіхан Номан]]

Kiel registrite je 20:56, 22 aŭg. 2011

Ŝablono:Info Homoj Noman Çelebicihan (legu Noman Ĉelebiĝiĥan; konata ankaŭ kiel krime-tatare Numan Çelebi Cihan, ruse Номан Челебиджихан, Челеби Челебиев, arabskribe نومان چلبى جهان‎, nask. 1885 – mort. 23-an de februaro 1918) estis elstara krime-tatara socia aganto kaj poeto, supera gvidanto de la mallonge ekzistinta Krimea Popola Respubliko, muftio de la krimeaj islamanoj.

Biografio

Noman Çelebicihan naskiĝis en la jaro 1885 en la vilaĝo Büyük Sonaq, troviĝanta en la norda parto de Krimeo. Lia patro, İbraim Çelebi, estis imamo de la loka moskeo. La bazan edukon Çelebicihan ricevis en la loka kaj en Eŭpatoria islam-lernejoj. En la jaro 1908 li alvenis en Istanbulon, kie li ricevis superajn juran kaj teologian edukojn.

Dum la vivo en Istanbulo li aktive partoprenas en la socia vivo kaj (kun)fondas kelkajn organizojn:

  • "Yaş Tatar Yazıcılar Cıyını" ("Societo de junaj tataraj verkistoj", 1910), kiu eldonis kelkajn verkojn, ekz. "La preĝo de hirundoj" ("Qarılğaçlar Duası"), "La ora lumo" ("Altın Yarıq"), "Verskolekto" ("Şiirler Cönkü").
  • "Societo de studanta krime-tatara junularo" (ĝi ekzistis ĝis 1917), kies membroj aŭtoris kaj publikigis patriotajn verkojn, politikajn kaj historiajn artikolojn, kiuj estis disvastigataj en Krimeo. Kune kun aliaj krime-tataraj studentoj Çelebicihan du-foje renkontiĝis kun İsmail Gaspıralı dum ties estado en Turkio.
  • "Vatan" ("Patrolando", 1909) — neoficiala politika organizo.

Post fino de la Istanbula universitato Çelebicihan daŭrigis la studadon en Sankt-Peterburgo. Post la komenco de la Unua mondmilito Çelebicihan revenas en Krimeon kaj aktive engaĝiĝas en naci-liberigan kaj politikan vivojn de krime-tataroj. Marte 1917 okazis la Unua Tutkrimea Kongreso de islamanoj, kiu formis la Provizoran Krime-Islaman plenum-komitaton; Çelebicihan estis elektita kiel ĝia prezidanto. Samtempe li estis elektita kiel muftio de krimeaj islamanoj. Danke al lia agado en Krimeo aktiviĝis la loka administrado, estis reformataj la klerigaj institucioj, estis fonditaj naciaj periodaĵoj "Millet" ("Nacio", eldonata en la krime-tatara lingvo) kaj "La voĉo de tataroj" (en la rusa lingvo). Li ankaŭ estis kunfondinto de la politika partio de krime-tataroj Milliy Fırqa (ĝi ekzistis ĝis la starigo de la soveta regado en Krimeo).

Novembre 1917 en Krimeo okazis la Unua Nacia Kongreso de krime-tataroj (Qurultay), antaŭpreparita de Noman Çelebicihan kaj liaj kunlaborantoj. La kongreso akceptis la konstitucion de la novproklamata Krimea Popola Respubliko kaj la 26-an de novembro 1917 Noman Çelebicihan estis elektita kiel la prezidanto de la nacia registaro. Kiel supera gvidanto de mallonge vivinta respubliko Noman Çelebicihan havis kaj ĉiam subtenis la ideon, ke Krimeo devas iĝi ne nur nacia ŝtato de krime-tataroj, sed paca hejmo por ĉiuj nacioj, kiuj loĝas sur la duoninsulo[1].

Tamen januare 1918 la trupoj de la Ruĝa Armeo starigis la sovetan regadon en Krimeo. La Krimea Popola Respubliko estis malfondita. La 26-an de januaro 1918 Noman Çelebicihan estis arestita. La 23-an de februaro samjare li estis brutale mortigita sen juĝ-proceso; lia kadavro estis ĵetita en maron.

Krom esti fama krime-tatara gvidanto Noman Çelebicihan estas konsiderata ankaŭ kiel elstara krime-tatara poeto. Lia versaĵo "Ant Etkenmen" ("Mi ĵuris") iĝis teksto de la nacia himno de la krime-tatara popolo.

Noto

  1. Jen du citaĵoj el la krime-tataraj periodaĵoj de tiu tempo:

    "La krime-tatara nacia registaro devas zorgi pri la feliĉo kaj normala vivo ne nur de la aŭtoktona popolo, sed ankaŭ protekti ĉiujn samlandanojn kontraŭ anarkio, protekti iliajn vivon kaj dignon, kaj opinias tion sia sankta devo."

    "Nia tasko estas kreo de la ŝtato, simila al Svislando. La popoloj de Krimeo formas bonegan bukedon, ĉiu popolo bezonas egalajn rajtojn kaj kondiĉojn, ĉar ni iradas man-en-mane."

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke Pri Noman Çelebicihan, liaj versaĵoj (angle) greke Rememoroj pri Çelebicihan (angle) greke Parolado de Çelebicihan ĉe malfermo de la Nacia Kongreso (angle kaj krime-tatare)