Energia spektro: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Ptbotgourou (diskuto | kontribuoj)
e r2.6.5) (robota aldono de: af, ar, ca, de, es, et, fr, he, it, ko, ms, nl, nn, no, pl, pt, ru, simple, sv, uk, zh modifo de: en
Movses-bot (diskuto | kontribuoj)
e r2.6.2) (robota aldono de: ht:Espèk emisyon
Linio 32: Linio 32:
[[fr:Spectre d'émission]]
[[fr:Spectre d'émission]]
[[he:ספקטרום פליטה]]
[[he:ספקטרום פליטה]]
[[ht:Espèk emisyon]]
[[it:Spettro di emissione]]
[[it:Spettro di emissione]]
[[ko:방출 스펙트럼]]
[[ko:방출 스펙트럼]]

Kiel registrite je 05:45, 2 sep. 2011

En fiziko, energia spektro estas distribuo de energio inter granda kvanto de partikloj. Por ĉiu donita valoro de energio, ĝi difinas kiel multaj partikloj havas ĉi tiun energion.

La partikloj povas esti atomoj, fotonojsubatomaj partikloj.

Makroskala ekzemplo de energia spektro estas ondoj en oceano rompiĝantaj je la bordo. Por ĉiu donita sufiĉe granda tempa intervalo povas esti observite ke iuj el la ondoj estas pli grandaj ol la aliaj. Grafikaĵo prezentanta la kvanton de ondoj kontraŭ ilia amplitudo (alto) dum la intervalo liveras la energian spektron de la aro de la ondoj.


En kvantuma mekaniko, la ekvacio de Schrödinger kaj aro de randaj kondiĉoj formas ajgenan problemon. Ebla valoro E estas nomata kiel ajgenoenergio. Ne-nula solvaĵo de la onda funkcio estas nomata kiel ajgenoenergia statopropra stato. La aro de ajgenoj {Ej} estas nomata kiel la energia spektro de la partiklo.


Ankaŭ la elektromagneta spektro povas esti prezentita kiel la distribuo de elektromagneta ondo laŭ energio. La interrilato inter la ondolongo λ, la frekvenco ν kaj la energio de unu kvanto (fotono) Ef estas:

Ef = hν = hc/λ

kie c estas la lumrapideco,

h estas konstanto de Planck.

Se energio de la komplika ondo en iu bendo de frekvencoj ν-Δν/2 ... ν+Δν/2 estas E, tiam la kvanto de fotonoj en la bendo estas proksimume E/Ef (por sufiĉe malgranda Δν).

En ĉi tiu okazo energia spektro estas statistika prezento de la onda energio kiel funkcio de la onda frekvenco, kaj empiria proksimumilo de la spektra funkcio.