Marĉa cirkuo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 22: Linio 22:
== Okcidenta marĉocirkuo ==
== Okcidenta marĉocirkuo ==
La '''Marĉa cirkuo''' aŭ '''Okcidenta marĉocirkuo''' (''Circus aeruginosus''), reproduktiĝas tra [[Eŭropo]] kaj okcidenta [[Azio]]. Ĝi estas migranta escepte en la plej tepidaj regionoj, kaj vintras ĉefe en [[Afriko]].
La '''Marĉa cirkuo''' aŭ '''Okcidenta marĉocirkuo''' (''Circus aeruginosus''), reproduktiĝas tra [[Eŭropo]] kaj okcidenta [[Azio]]. Ĝi estas migranta escepte en la plej tepidaj regionoj, kaj vintras ĉefe en [[Afriko]].
[[Dosiero:C_aeruginosus.jpg|thumb|Okcidenta marĉocirkuo (ino) super kamparo]]
[[Dosiero:C_aeruginosus.jpg|thumb|Okcidenta marĉocirkuo (hipermelanisma ino) super kamparo]]


=== Aspekto ===
=== Aspekto ===

Kiel registrite je 21:47, 2 sep. 2011

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Marĉa cirkuo
Biologia klasado
Ordo: Falkoformaj Falconiformes
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Marĉa cirkuo, aŭ Marĉocirkuo, estas rabobirdo de la subfamilio de Cirkuoj kaj familio de Akcipitredoj. Ili estas mezgrandaj rabobirdoj kaj la plej grandaj el cirkuoj, kun plej larĝaj flugiloj, el moderklimata kaj subtropika okcidenta Eŭrazio kaj apuda Afriko. Ĝi estas konata ankaŭ kiel Eŭrazia marĉocirkuoOkcidenta marĉocirkuo. Ili reproduktiĝas proksime de malsekejoj kaj en densaj junkejoj.

Fakuloj diferencigas tri apartajn sed tre rilatajn speciojn, nome: la Okcidenta marĉocirkuo (Circus aeruginosus), la Orienta marĉocirkuo (C. spilonotus) kaj la Aŭstralazia cirkuo (C. approximans). Ili estis iam konsiderataj ununura specio tutmonda (escepte Ameriko), kaj tri subspecioj: la okcidenta (C. aeruginosus aeruginosus), orienta (C. aeruginosus spilonotus), kaj la aŭstralazia (C. aeruginosus approximans). Foje oni konsideris ankaŭ la eble distingan Papua cirkuo (C. (s.) spilothorax) de orienta Azio kaj Wallacea, kaj la Madagaskara marĉocirkuo (C. maillardi) de insuloj de okcidenta Hinda Oceano.

Okcidenta marĉocirkuo

La Marĉa cirkuoOkcidenta marĉocirkuo (Circus aeruginosus), reproduktiĝas tra Eŭropo kaj okcidenta Azio. Ĝi estas migranta escepte en la plej tepidaj regionoj, kaj vintras ĉefe en Afriko.

Okcidenta marĉocirkuo (hipermelanisma ino) super kamparo

Aspekto

Tre pala ina plenkreskulo (notu brunajn vostoplumojn kaj flavan okulon) vintras ĉe Hodal (Faridabado, Harjano, Barato)

La Marĉa cirkuoOkcidenta marĉocirkuo (Circus aeruginosus), estas la plej granda -42 ĝis 56 cm longa kaj enverguro el 115 ĝis 140 cm kaj pezo de 400 ĝis 660 g maskloj kaj de 540 ĝis 900 g inoj- el la kvar eŭropaj cirkuoj kaj estas tipa granda fortika cirkuo kun larĝaj flugiloj kiujn uzas laŭ malalta vo dum malalta flugo. Krome estas kiel aliaj cirkuoj ĉar ambaŭ seksoj havas malsimilajn plumarojn (seksa duformismo), sed iliaj plumaroj ne estas similaj al tiuj de aliaj cirkuoj kaj ankaŭ diferencoj ne estas tiom grandaj -maskloj ne estas tiom helgrizaj-. Krome ili ne havas blankan ringon ĉe vostobazo.

Maskloj havas larĝajn flugilojn kun helgrizaj -malantaŭe- kaj brunaj -antaŭe- partoj (tiu kontrasto klare diferencigas ilin) kaj nigraj flugilpintoj iom rondformaj. Ties kapo estas ĉama aŭ helbruna, dorso malhelbruna kaj brusto helbruna strieca, vosto kaj subaj partoj estas grizaj kaj la ventro ruĝecbruna, resume kamufla kaj kripta, trikolora identige nome bruna-helgriza-nigra. La irisoj kaj vaksaĵo de la nigra beko estas flavaj.

La ino estas ĉefe bruna, ege kontraste helflaveca en krono, gorĝo -ĉirkaŭante rimarkeblan malhelbrunan strion transokulan- kaj antaŭaj flugiloj (ŝultroj). Tiu kolorkapo povas esti iom eluzita kaj tiam similas al tiu de la masklo, sed la okulareo de la ino estas ĉiam pli malhela, pro kio la hela okulo elstaras, dum la maskla kapo estas ne tre kontrastokolora kaj la ino ne havas la grizajn flugilmakulojn kaj voston. Junuloj estas similaj al inoj, sed kutime havas malpli da flava, ĉefe ŝultre.

Estas rara hipermelanisma morfo kun ege malhela plumaro. Ĝi troviĝas plej ofte oriente de la teritorioj de la specio. Junuloj de tiu morfo povas aspekti tute nigraj dumfluge.

Kutimoj

Ili ĉasas etajn mamulojn kiaj akvaj kampomusoj de la genro Arvicola, ranojn, reptiliojn, insektojn, fiŝojn kaj kadavraĵojn, kaj ĝis mezgrandajn birdojn kiaj Akrocefaledoj, per surpriziga ekfalo ekde malalta flugo -ne tiom malalta kiom aliaj cirkuoj- super kamparo kaj junkejoj. Kutima flugo estas kvar aŭ kvin flugilfrapoj kaj posta longa ŝvebo. Ili ĉasas laŭ tipa maniero de cirkuoj, per flugoglitado malalte super ebena malferma grundo dum sia serĉado de predoj, havante flugilojn je formo de neprofunda V kaj ofte havante pendantajn krurojn.

Temas pri pigra birdo, kiu multe ripozas kaj ne multe riskas por predado de malfortaj bestetoj, rano, birdido aŭ eĉ ovoj, kvankam kuraĝas ataki mezgrandajn birdon ĝis grando de ansero. Ĉasteritorio estas pli malgranda ol tiu de aliaj cirkuoj, eble pro plia abundo en malsekaj zonoj. Kiam la ino kovas aŭ zorgas la idojn, la masklo donas manĝaĵon dumfluge.

Temas pri socia birdo kiu grupiĝas en junkejaj dormejoj ĝis dudekkvin ekzempleroj.

Voĉo estas ia “peu” aŭ “kiu”, kvazaŭ miaŭo de vanelo, dum reproduktado. Ankaŭ estas alarma krio pli mekanika.

Reproduktado

Komenco de la reprodukta sezono varias el meza marto al komenca majo. La maskloj ofte pariĝas al du kaj foje tri inoj. Parligo kutime daŭras por ununura reprodukta sezono, sed kelkaj paroj restas kune dum kelkaj jaroj.

Tiu specio nestas surgrunde inter kaj el akva planktaro inter altaj herboj kaj junkejoj (kareksejoj, sed ankaŭ sur terkultivejoj) proksimaj de akvejoj; konstruas la masklo neston el bastonetoj, kanoj kaj herboj. La ino demetas 4 aŭ 5 bluecblankajn ovojn -eĉ el 2 ĝis 8- ovalformajn kaj blankecajn kun blueca aŭ verdeca nuanco dekomence, ovojn kiujn kovas ĉefe la ino iom dum 31–38 tagoj. Idoj, zorgitaj de la ino, elnestiĝas post 5 aŭ 6 semajnoj kaj ekflugas post ĉirkaŭ dek tagoj. Ŝajne en naturo tiu specio povas miksiĝi kun la Orienta marĉa cirkuo (C. spilonotus) kaj ŝajne idoj ne estas nefruktodonaj.

Subspecioj

La Marĉa cirkuoOkcidenta marĉocirkuo (Circus aeruginosus) prezentiĝas laŭ du subspecioj, nome la tre amplekse migranta C. a. aeruginosus en Eŭropo, Azio kaj Afriko kaj C. a. harterti kiu estas subspecio de loĝantaj birdoj la tutan jaron en nordokcidenta Afriko, ĉefe en Maroko, kaj laŭ kelkaj fakuloj en sudokcidenta Iberio. Tiuj subspecioj estas malfacile diferencigeblaj -nur kiam ili apudas-: harterti maskloj estas pli malhelaj dorse kaj pli helaj kaj kontrasteble striecaj sube. Ankaŭ inoj estas pli helaj.

Distribuado kaj ekologio

Tiu specio havas ampleksan reproduktan teritorion el Eŭropo kaj nordokcidenta Afriko al Centra Azio kaj nordaj partoj de Mezoriento. Ĝi reproduktiĝas en preskaŭ ĉiu lando de Eŭropo sed forestas el montaj regionoj kaj subarkta Skandinavio. Ĝi raras en la Brita Insularo kaj kutime ne reproduktiĝas en IrlandoKimrio. Mezoriente estas populacioj en Turkio, Irako kaj Irano, dum en Centra Azio la teritorioj etendas orienten tiom for kiom ĝis nordokcidenta Ĉinio, Mongolio kaj la regiono de la Lago Baikal de Siberio.

Plej populacioj de Marĉocirkuoj estas migrantaj aŭ disiĝemaj. Kelkaj birdoj vintras en pli mildaj regionoj de suda kaj okcidenta Eŭropo, dum aliaj migras al Sahelo, baseno de Nilo kaj regiono de la Grandaj Lagoj de Afriko, aŭ al Arabio, la Hinda subkontinento kaj Birmo. La subspecio harterti de loĝantaj birdoj la tutan jaron loĝas en Maroko, Alĝerio kaj Tunizio.

Vagantoj atingis Islandon, la Acorojjn, Malajzion kaj Sumatron. La unua dokumentata (sed nekonfirmata) vidaĵo en Ameriko estis unu birdo ŝajne fotata la 4an de decembro, 1994 ĉe la Nacia Naturrezervejo Chincoteague en Kantono Accomack (Virginio) (Usono). Sekve estis konfirmataj vidaĵoj el Gvadelupo (vintre de 2002/2003) kaj el Nacia Naturrifuĝejo Laguna Cartagena de Puerto Rico (komence de 2004 kaj januaro/februaro 2006).[1]

Vintranta ino ĉase ĉe Kolkato (Okcidenta Bengalo, Barato)

Kiel ĉe la aliaj marĉocirkuoj, tiu estas tre asocia kun areoj de malsekejoj, ĉefe tiuj riĉaj en fragmitoj (Phragmites australis). Ĝi povas troviĝi ankaŭ en vario de aliaj malfermaj habitatoj, kiaj farmoj kaj herbejoj, ĉefe kie tiuj bordas marĉojn. Ĝi estas teritoriema birdo en la reprodukta sezono, kaj eĉ vintre ĝi ŝajnas malpli socia ol la aliaj cirkuoj, kiuj ofte ariĝas en grandaj grupoj[2]. Sed tio estas probable simple pro habitatopreferoj, ĉar la marĉocirkuoj estas komplete alopatriaj dum kelkaj parencoj de C. aeruginosus de herbejoj kaj stepoj vintras en la samaj regionoj kaj ariĝas je manĝoresursoj kiaj apero de lokustoj. Krome en Nacia Parko Keoladeo de Raĝastano (Barato) ĉirkaŭ 100 eŭraziaj marĉocirkuoj estis observataj kunripoze ĉiun novembron/decembron; ili ariĝas en alta herbejo kie hegemonias Desmostachya bipinnata kaj vetivero (Chrysopogon zizanioides), sed kie tio estas tro tuŝata de homa agado ili uzas flosantajn tapisojn de Komuna akvohiacinto (Eichhornia crassipes) anstataŭe – la elekto de tiaj ripozejoj eble rilatas al akiro de pli frua averto pro predantoj, kiu elstaros rimarkinde se intencas ŝteliri al ripozantaj birdoj[3].

Statuso kaj konservado

Tiu cirkuo malpliiĝis en multaj areoj inter la 19a kaj fino de la 20a jarcento pro persekutado, habitatodetruo kaj troa uzado de pesticidoj. Ĝi estas nune protektata specio en multaj landoj. Ties nombroj pliiĝas denove en multaj lokoj, plej rimarkinde eble en Britio, kie restis ununura reproduktanta ino en 1971, dum nune estas ĉirkaŭ 200 paroj.

Ili ankoraŭ frontas nombron de minacoj, inklude pafado kontraŭ birdoj migrantaj tra la regiono de Mediteraneo. Ili estas vundeblaj al ĝenado dum la reprodukta sezono kaj suferas ankaŭ pro venenado per plumba pafo. Pri tiuj minacoj estis longdaŭraj avertoj kaj la specio estas nune klasita kiel Specio Malplej Zorgiga fare de la IUCN[4].

Orienta marĉocirkuo

La Orienta marĉocirkuo (C. spilonotus) reproduktiĝas en malsekejoj kaj herbejoj de suda Siberio, norda Mongolio, nordorienta Ĉinio, Manĉurio kaj Japanio, kaj plej nordaj vintras en sudorienta Azio, Filipinoj kaj norda Borneo.

Kiel aliaj cirkuoj, ĝi ĉeestas malfermajn, humidajn mediojn kaj estas videbla super rizkampoj ŝvebante plie ol flugante. Estas du subspecioj, nome: C. s. spilonotus de orienta Azio, kaj C. s. spilothorax, de Novgvineo kaj najbaraj insuloj, kiu iam estis konsiderata aparta specio ofte nomata Papua cirkuo.

Aŭstralazia marĉocirkuo

La Aŭstralazia cirkuo (C. approximans) de ĉirkaŭ 50 ĝis 58 cm estas iom pli granda ol la Orienta marĉocirkuo (C. spilonotus), ofte iom pli malhela kaj havas malpli striecajn flugilojn kaj voston. Ĝi troviĝas en malseka marbordo de Aŭstralio kaj tra Novzelando, sed ankaŭ en la tropika nordo de Aŭstralio, la grupo de insuloj oriente de la Korala maro, Novkaledonio kaj Vanuatuo.

Bildaro

Ntoj

  1. AOU (2000), Banks et al. (2005), Merkord et al. (2006)
  2. Clarke et al. (1998)
  3. Verma (2002)
  4. BLI (2008)

Referencoj

  • American Ornithologists' Union (AOU) (2000): Forty-second supplement to the American Ornithologists' Union Check-list of North American Birds. Auk 117(3): 847–858. DOI: 10.1642/0004-8038(2000)117[0847:FSSTTA]2.0.CO;2 PDF fulltext
  • Banks, Richard C.; Cicero, Carla; Dunn, Jon L.; Kratter, Andrew W.; Pamela Rasmussen; Remsen, J.V. Jr.; Rising, James D. & Stotz, Douglas F. (2005): Forty-sixth supplement to the American Ornithologists' Union Check-list of North American Birds. Auk 122(3): 1026–1031. DOI: 10.1642/0004-8038(2005)122[1026:FSTTAO]2.0.CO;2 PDF fulltext
  • BirdLife International (2008). Circus aeruginosus. En: IUCN 2008. IUCN Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Elŝutita en 23a Majo 2009.
  • Clarke, R.; Prakash, V.; Clark, W.S.; Ramesh, N. & Scott, D. (1998): World record count of roosting harriers Circus in Blackbuck National Park, Velavadar, Gujarat, north-west India. Forktail 14: 70-71. PDF plena teksto
  • Merkord, Christopher L.; Rodríguez, Rafy & Faaborg, John (2006): Second and third records of Western Marsh-Harrier (Circus aeruginosus) for the Western Hemisphere in Puerto Rico. Journal of Caribbean Ornithology 19(1): 42-44. PDF plena teksto
  • Verma, Ashok (2002): A large roost of Eurasian Marsh Harriers Circus aeruginosus at Keoladeo National Park, Bharatpur, India. Forktail 18: 150-151. PDF plena teksto

Plia legado

  • Clarke, Roger (1995): The Marsh Harrier. Hamlyn, London.
  • Forsman, Dick (1999): The Raptors of Europe and The Middle East: a Handbook of Field Identification. T & A D Poyser, London.
  • Snow, David W. & Perrins, Christopher M. (eds.) (1998): The Birds of the Western Palearctic (Concise ed., Vol. 1). Oxford University Press. ISBN 019854099X

Eksteraj ligoj