Grapfrukto: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: os:Грейпфрут
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.6.4) (robota modifo de: ar:زنباع
Linio 33: Linio 33:


[[am:በትረ ሎሚ]]
[[am:በትረ ሎሚ]]
[[ar:كريفون]]
[[ar:زنباع]]
[[az:Qreypfrut]]
[[az:Qreypfrut]]
[[bg:Грейпфрут]]
[[bg:Грейпфрут]]

Kiel registrite je 17:52, 3 sep. 2011

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Grapfrukto
Biologia klasado
Ordo: Sapindaloj Sapindales
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La grapfrukto (Citrus paradisi) multe similas al pampelmuso (Citrus maxima = Citrus grandis) kaj estas duontropika citrusfrukto. La grapfrukto ekestis el kruciĝo de pampelmuso kun oranĝo (Citrus sinensis). La hodiaŭaj grapfruktspecioj pli kaj pli similas al pampelmuso. Kelkaj konataj specioj estas: Duncan, Foster, Thompson, Ruby Red, Marsh.

La grapfruktarbo plejofte fariĝas 5 ĝis 6 m alta, sed kelkfoje povas atingi alton de 15 m. La folioj estas maldikaj kaj malhelverdaj, kaj fariĝas 15 cm longaj. La floroj estas blankaj. La frukto havas flavan ŝelon kaj diametron de 10 ĝis 15 cm. La sarkokarpo estas flava aŭ roza pulpo dividita en segmentoj.

Ĝis la fino de la 19-a jarcento la grapfrukto estis kultivita kiel dekoracia planto. Nur post tio ankaŭ la manĝado de la frukto laŭmodiĝis.

Grapfruktoj havas reciprokan influon je diversaj drogoj kaj bremsas la efikon de kelkaj enzimoj. Ili ankaŭ estas uzataj en sveltiĝaj dietoj, pro la supozo ke ili favoras la metabolon kaj bruligon de grasoj.

Estas danĝere uzi la drogon Terfenadine trinkinte grapfruktan sukon.

Ŝablono:Ĝermo-botaniko