Bergün/Bravuogn: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 40: Linio 40:
*[http://www.berguen.ch Oficiala retejo de la komunumo Bergün/Bravougn]
*[http://www.berguen.ch Oficiala retejo de la komunumo Bergün/Bravougn]
{{HLS|D1419}}
{{HLS|D1419}}
{{komunejokat}}
{{projekto|commons=Category:Bergün/Bravuogn|markilo=Bergün/Bravuogn}}


==Bildoj==
==Bildoj==

Kiel registrite je 21:17, 5 sep. 2011

Bergün/Bravougn
Blazono de Bergün/Bravougn
Bergün/Bravuogn
vilaĝo • former municipality of Switzerland
Kantono Grizono
Distrikto Albulo
Komunumaro Bergün
Koordinatoj  46° 37′ 48″ N 9° 45′ 0″ O / 46.63000 °N, 9.75000 °O / 46.63000; 9.75000 (mapo)Koordinatoj: 46° 37′ 48″ N 9° 45′ 0″ O / 46.63000 °N, 9.75000 °O / 46.63000; 9.75000 (mapo)
Nombro de loĝantoj ??
Areo 145,65 km²
Alteco 1367 m super marnivelo
Poŝtkodo 7482
Komunumkodo 3521
Mapo de Bergün/Bravuogn

Pri la komunumo

Bergün/Bravuogn (germana nomo Bergün, romanĉa nomo Bravuogn, por emfazi la dulingvecon oficiale skribata per la duobla nomo) estas ĉefloko de la komunumaro Bergün kaj komunumo de la distrikto Albulo en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 474 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio

Bergün situas en la supra parto de Albulovalo. La komunuma teritorio etendiĝas ĝis la kulmino de Albulopasejo. Sub la pasejo komenciĝas per diversaj fontoj la rivero Albulo. Sur la komunua teritorio situas la Lago de Palpuogna, kiun nutras kaj de kiu denove elfluas la rivero Albulo. Al la komunumo apartenas krom la ĉefvilaĝo Bergün/Bravuogn ankaŭ la vilaĝetoj Preda ĉe la pasejo, Latsch kaj Stugl/Stuls.

Najbaraj komunumoj

La komunumo Bergün/Bravuogn limas al Bever, Davos, Filisur, La Punt-Chamues-ch, Samedan, S-chanf, Tinizong-Rona, kaj Zuoz.

Trafiko

Tra Bergün pasas la vojo n-ro 749 de Tiefencastel tra Albulopasejo al Engadino. Tra la pasejo pasas ankaŭ la fama Albulolinio de Retia Fervojo, kiu disponas pri pluraj stacidomoj sur la teritorio de Bergün/Bravougn. Ek de la jaro 2008 tiu fervojlinio estas Monda Heredaĵo de UNESKO.

Historio

La unua dokumenta mencio de Bergün/Bravuogn datiĝas el la jaro 1209 kiel Bregonio. Dum mezepoko en Bergün/Bravuogn regis la episkopo de Koiro. En la jaro 1537 la civitanoj de Bergün/Bravuogn sin liberaĉetis de la episkopa servuteco. Ĝis 1853 Bergün/Bravuogn estis tiam ĉefloko de la samnoma tribunalkomunumo. En la jaro 1854 estis kreita la komunumaro Bergün, al kiu ankaŭ apartenis Filisur, Wiesen, Latsch kaj Stuls. En la jaro 1912 Latsch kaj en 1920 Stugl/Stuls estis integritaj al la komunumo Bergün/Bravuogn.

Per la traboro de Bergünerstein en 1696 kaj konstruo de veturebla vojo en la jaro 1865 la trafiko trans la Albulopasejo akiris gravecon. La malfermo de la Albulolinio de Retia Fervojo malfermis la regionon al la turismo. [1]

Vidu ankaŭ

Notoj kaj referencoj

  1. Fonto: Jürg Simonett: Bergün/Bravuogn en Historia Leksikono de Svislando (2004-06-11)

Eksteraj ligiloj

Bildoj