Valo de Morto: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e robota modifo de: uk:Долина Смерті
Neniu resumo de redakto
Linio 17: Linio 17:
== Vidu ankaŭ ==
== Vidu ankaŭ ==
* la artikolon pri la [[Nacia Parko Valo de Morto]]
* la artikolon pri la [[Nacia Parko Valo de Morto]]
* [[Pluvombro]]

[[Dosiero:USA_10789_Death_Valley_Luca_Galuzzi_2007.jpg|thumb|225px|<center>la Valo de Morto]]
[[Dosiero:USA_10789_Death_Valley_Luca_Galuzzi_2007.jpg|thumb|225px|<center>la Valo de Morto]]
==Referencoj==
==Referencoj==

Kiel registrite je 19:56, 6 sep. 2011

dunoj de la Valo de Morto

La Valo de Mortoangle Death Valley – estas dezerto en la ŝtato Kalifornio de Usono. Temas pri la plej malalta, plej seka kaj plej varmega valo de Usono[1]. La plej malalta punkto de la dezerto situas 85,5 metrojn sub la marnivelo. La dezerto havas la rekordon pri la plej alta fidinde mezurita temperaturo en Ameriko, 56,7 °C, notita en la loko Furnace Creek dum 1913 – ĵus sub la tutmonda rekordo pri la plej alta fidinde mezurita temperaturo, 58 °C, kiu mezuriĝis en la loko El Aziza de Libio dum 1922. La dezerto situas okcidente de la montaro Sierra Nevada en la Granda Baseno kaj la Mojave-dezerto. Ĝi konsistigas grandan parton de la Nacia Parko Valo de Morto. La teritorio situas norde-sude inter la montoĉenoj Amargosa oriente kaj Panamint okcidente. La montaroj Sylvania kaj Owlshead konsistigas la nordan respektive sudan limojn. La dezerto kovras areon de proksimume 7 800 km².

la Valo de Morto

Klimato

La temperaturoj en la valo kutime alternas inter ĝis 54 °C dum someraj tagoj ĝis sub 0 °C dum vintraj noktoj. La plej malalta temperaturo fidinde mezurita estis -9 °C en la loko Furnace Creek. Frostaj temperaturoj, do sub 0° C, averaĝe mezuriĝas dum 11 ĝis 12 tagoj ĉiujare.

Kelkfoje post vintraj plucoj, la Valo de Morto ne aspektas kiel dezerto dum pluraj semajnoj.

Multaj el la mallarĝaj, serpentecaj ŝoseoj de la valo konstruiĝis dum la 1930-aj jaroj kaj ne povas esti aŭte uzataj je granda rapideco. La plej malalta punkto de Usono specife estas ĉe la loko Badwater ene de la dezerto. La rivero Amargosa kaj la rojo Furnace fluas tra la valo, sed kutime malaperas en la sablo de la dezerta grundo. Nur dum escepte pluvaj periodoj la rivero Amargosa dumtempe fluas sur la surfaco kaj eĉ povas formi dumtempan lageton ĉe la loko Badwater, kiel okazis dum la malseka vintro de la jaro 2005.

Tradiciaj loĝantoj

La Valo de Morto estas la hejmregiono de la indiana tribo de timbiŝoj (angle Timbisha), kiuj vivas en la valo dum almenaŭ la lastaj mil jaroj. Iuj el la familioj nun daŭre vivas en la vala loĝloko Furnace Creek. La indiana nomo de la valo, timpisa, signifas "roka farbo" kaj aludas al tio, ke la valo estas fonto por natura farbo ruĝece oranĝkolora.

En literaturo kaj filmoj

En romanoj kaj filmoj, kiuj disvolviĝas en okcidenta Usono, la valo ofte menciiĝas pro siaj ekstremaj klimataj cirkonstancoj, kaj tial estas vaste konata. Multaj scienc-fikciaj filmoj kaj ankaŭ komputilaj ludoj uzas la pejzaĝon de la valo, kiu kun iom da fantazio aspektas preskaŭ ekster-tera.

Vidu ankaŭ

la Valo de Morto

Referencoj

  1. retejo pri la Nacia Parko Valo de Morto (angle)

Retaj ligiloj

greke retejo pri la Nacia Parko Valo de Morto (angle) greke fotoj pri la Valo de Morto greke "la Valo de Morto dum semajno": 1000 fotoj 800x600 greke biosferaj rezervejoj de Unesko: La dezertoj Mojave kaj Kolorado greke artikolo pri "strangaj movantaj rokoj de la valo" (angle) greke vetero en la Valo de Morto (angle)

Koordinatoj: 36° 14' norde, 116° 46' okcidente