Ponto (mitologio): Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 2: Linio 2:
Laŭ la [[helena mitologio]], '''Ponto''' aŭ '''Pontoso''' (el la [[antikva greka lingvo|greka]] ''Πόντος'', «maro») estis antikva pre-olimpa mara dio. Li estis unu el la [[Protogenoj]] (''Unuenaskitoj''), filo de [[Geo]] (la [[Tero]]), sen maskla interveno laŭ la poeto [[Heziodo]]<ref name="Ev">Evelyn-White, Hugh G. Ed. ''The Homeric Hymns and Homerica with an English Translation''. Eld. William Heinemann Ltd, [[Londono]], [[1914]].</ref>. Tamen, [[Higeno (verkisto)|Higeno]] asertas ke liaj gepatroj estis [[Urano (mitologio)|Urano]] (la [[Ĉielo]]) aŭ [[Etero (mitologio)|Etero]] (la [[Aero]]), kaj Geo<ref>[[Higeno (verkisto)|Higeno]]. ''Fabloj''.</ref>.
Laŭ la [[helena mitologio]], '''Ponto''' aŭ '''Pontoso''' (el la [[antikva greka lingvo|greka]] ''Πόντος'', «maro») estis antikva pre-olimpa mara dio. Li estis unu el la [[Protogenoj]] (''Unuenaskitoj''), filo de [[Geo]] (la [[Tero]]), sen maskla interveno laŭ la poeto [[Heziodo]]<ref name="Ev">Evelyn-White, Hugh G. Ed. ''The Homeric Hymns and Homerica with an English Translation''. Eld. William Heinemann Ltd, [[Londono]], [[1914]].</ref>. Tamen, [[Higeno (verkisto)|Higeno]] asertas ke liaj gepatroj estis [[Urano (mitologio)|Urano]] (la [[Ĉielo]]) aŭ [[Etero (mitologio)|Etero]] (la [[Aero]]), kaj Geo<ref>[[Higeno (verkisto)|Higeno]]. ''Fabloj''.</ref>.


Laŭ Heziodo, Ponto estis ion pli specifa ol simpla personigo de la maro: li estis ''ho pontos'', tio estas, "La Vojo", vorto uzata de la antikvaj grekoj por designi la maron [[Mediteraneo]]n<ref>La [[Nigra Maro]], ekzemple, estis por la grekoj ''ho pontos eŭeinos'' (''Εὔξεινος Πόντος''), "la maro kiu bonvenigas fremdulojn".</ref>. Kun sia patrino Geo, li estis patro de la plej antikvaj mara diaĵoj: [[Nereo]] (''La mara maljunulo''), [[Taŭmaso]] (la respekt-frapa "miraĵo" de la maro, personigo de la danĝeraj flankoj de la maro), [[Eŭribio]] (''Forta diino''), [[Forko (mitologio)|Forko]] kaj lia fratino-partnero [[Keto]].
Laŭ Heziodo, Ponto estis ion pli specifa ol simpla personigo de la maro: li estis ''ho pontos'', tio estas, "La Vojo", vorto uzata de la antikvaj grekoj por designi la maron [[Mediteraneo]]n<ref>La [[Nigra Maro]], ekzemple, estis por la grekoj ''ho pontos eŭeinos'' (''Εὔξεινος Πόντος''), "la maro kiu bonvenigas fremdulojn".</ref>. Kun sia patrino Geo, li generis la plej antikvajn marajn diaĵojn: [[Nereo]] (''La mara maljunulo''), [[Taŭmaso]] (la respekt-frapa "miraĵo" de la maro, personigo de la danĝeraj flankoj de la maro), [[Eŭribio]] (''Forta diino''), [[Forko (mitologio)|Forko]] kaj lia fratino-partnero [[Keto]].


Kun la [[nimfoj|nimfo]] [[Talaso (mitologio)|Talaso]] (kies nomo ankaŭ signifas "maro", sed laŭ pre-greka radiko), li generis la [[Telkinoj]]n kaj ĉiun submaran vivantan estaĵon<ref>Morford, Mark P. O. ''Classical Mythology'', paĝ. 98 kaj 103. Eld. Oxford University Press, [[Novjorko]], [[1999]]. ISBN 0195143388, 9780195143386.</ref>. La paro Ponto-Talaso estis anstataŭita de la grekoj per [[Pozidono]] kaj [[Anfitrito]], kaj en arto, kaj en ilia kultado. Aldone, en la romiaj mozaikoj, la protogenaj maraj gedioj ofte estis Oceano kaj [[Tetiso (titanino)|Tetiso]]. Ponto, fakte, ne havas propran mitaron, nek ĉefrolas rakontojn, krom lia apero en la [[teogonio]]j kaj [[genealogio]]j.
Kun la [[nimfoj|nimfo]] [[Talaso (mitologio)|Talaso]] (kies nomo ankaŭ signifas "maro", sed laŭ pre-greka radiko), li generis la [[Telkinoj]]n kaj ĉiun submaran vivantan estaĵon<ref>Morford, Mark P. O. ''Classical Mythology'', paĝ. 98 kaj 103. Eld. Oxford University Press, [[Novjorko]], [[1999]]. ISBN 0195143388, 9780195143386.</ref>. La paro Ponto-Talaso estis anstataŭita de la grekoj per [[Pozidono]]-[[Amfitrito]], kaj en arto, kaj en ilia kultado. Aldone, en la romiaj mozaikoj, la protogenaj maraj gedioj ofte estis Oceano kaj [[Tetiso (titanino)|Tetiso]]. Ponto, fakte, ne havas propran mitaron, nek ĉefrolas rakontojn, krom sian aperon en la mitaj [[teogonio]]j kaj [[genealogio]]j.





Kiel registrite je 23:26, 6 sep. 2011

Skulptaĵo de Ponto, en Tomis.

Laŭ la helena mitologio, PontoPontoso (el la greka Πόντος, «maro») estis antikva pre-olimpa mara dio. Li estis unu el la Protogenoj (Unuenaskitoj), filo de Geo (la Tero), sen maskla interveno laŭ la poeto Heziodo[1]. Tamen, Higeno asertas ke liaj gepatroj estis Urano (la Ĉielo) aŭ Etero (la Aero), kaj Geo[2].

Laŭ Heziodo, Ponto estis ion pli specifa ol simpla personigo de la maro: li estis ho pontos, tio estas, "La Vojo", vorto uzata de la antikvaj grekoj por designi la maron Mediteraneon[3]. Kun sia patrino Geo, li generis la plej antikvajn marajn diaĵojn: Nereo (La mara maljunulo), Taŭmaso (la respekt-frapa "miraĵo" de la maro, personigo de la danĝeraj flankoj de la maro), Eŭribio (Forta diino), Forko kaj lia fratino-partnero Keto.

Kun la nimfo Talaso (kies nomo ankaŭ signifas "maro", sed laŭ pre-greka radiko), li generis la Telkinojn kaj ĉiun submaran vivantan estaĵon[4]. La paro Ponto-Talaso estis anstataŭita de la grekoj per Pozidono-Amfitrito, kaj en arto, kaj en ilia kultado. Aldone, en la romiaj mozaikoj, la protogenaj maraj gedioj ofte estis Oceano kaj Tetiso. Ponto, fakte, ne havas propran mitaron, nek ĉefrolas rakontojn, krom sian aperon en la mitaj teogonioj kaj genealogioj.


Partneroj kaj idaro
Geo Talaso


Arta prezentado

Kompare kun Oceano, la mar-titano kiu ĉirkaŭis la teron, Ponto estis malpli personigita inter la helenoj. Tamen, li estis prezentita, ekzemple, en pentraĵo de la 3a jarcento p.K., kiel priskribis la retorikisto Filostrato en siaj Bildoj. Krome, en romia skulptaĵo de la 2a jarcento p.K. (ilustraĵo supre dektreflanke) Ponto, leviĝante de fuko, ektenas rudron kun lia dekstra mano kaj premas la pruon de ŝipo. Li eluzas murkronon, kaj akompanas Fortunon, kies drapaĵoj montriĝas ĉe la maldekstro, kiel ĝemela gepatrondioj de la havena urbo Tomis, en Moesio (ĉe la Nigra Maro).

En romia mozaiko li aperas kiel giganta kapo elirante el maro, kun akve-griza barbo kaj krab-pinĉiloj kiel kornoj.

Eksteraj ligiloj

grekeangle Ponto ĉe Theoi.com

Notoj kaj referencoj

  1. Evelyn-White, Hugh G. Ed. The Homeric Hymns and Homerica with an English Translation. Eld. William Heinemann Ltd, Londono, 1914.
  2. Higeno. Fabloj.
  3. La Nigra Maro, ekzemple, estis por la grekoj ho pontos eŭeinos (Εὔξεινος Πόντος), "la maro kiu bonvenigas fremdulojn".
  4. Morford, Mark P. O. Classical Mythology, paĝ. 98 kaj 103. Eld. Oxford University Press, Novjorko, 1999. ISBN 0195143388, 9780195143386.
  5. Apolodoro. Mitologia biblioteko, 1.2.2-6.
  6. Eŭmelo. Titanomaĥio, 3.
  7. 7,0 7,1 7,2 7,3 7,4 Heziodo. Teogonio, 233.
  8. Bakilido. Fragmento 52.
  9. Higeno. Antaŭparolo.
  10. Diodoro Sicila. Historio, 5.55.1.