Elektra kurento: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
AvicBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.6.5) (robota aldono de: sco:Current
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota modifo de: sk:Elektrický prúd (pohyb častíc)
Linio 87: Linio 87:
[[sh:Električna struja]]
[[sh:Električna struja]]
[[simple:Electric current]]
[[simple:Electric current]]
[[sk:Elektrický prúd]]
[[sk:Elektrický prúd (pohyb častíc)]]
[[sl:Električni tok]]
[[sl:Električni tok]]
[[sq:Rryma elektrike]]
[[sq:Rryma elektrike]]

Kiel registrite je 00:45, 8 sep. 2011

Elektra fluo estas malsama aĵo.

Elektra kurento estas moviĝado de elektra ŝargo, normale en konduktilo, t.e. elektrokondukilo. La mezurunuo de elektra kurento estas ampero (simbolo: A), kiu estas unu el la bazaj unuoj de la Sistemo Internacia de Unuoj.

La rapido de moviĝo de ŝargoportaj eroj (en normala konduktilo tiuj partikloj estas elektronoj) dependas interalie de materialo de la konduktanto, de la maso kaj ŝargo de la partikloj, kaj de la tensio pelanta la ŝargojn. Ĝi estas multe malpli granda ol la rapido de lumo. Malgraŭ ĉi tio, la rapido de disvastiĝo de elektra kurento (de energio kaj de eventuale kunportata signalo) egalas la lumrapidon, do la rapidon de fronto de elektromagneta ondo.

En la praktikaj aplikoj de elektro oni distingas rektan kurenton kiu fluas, eventuale kun varia intenso, daŭre en sama direkto, kaj alternan kurenton, kies direkto periode ŝanĝiĝadas. La plejmulto de la monde uzata energio estas provizata en formo de 50- aŭ 60-herca alterna kurento. Por fari rektan kurenton el alterna kurento oni uzas rektigilojn. Rektan kurenton oni iam nomas ankaŭ kontinua kurento, sed tiu nomo estas nebona, ĉar ankaŭ alterna kurento estas plej ofte seninterrompa, el la vidpunkto de utiliganto. Konstanta kurento estas tia rekta kurento, kies intenso ne ŝanĝiĝas, aŭ kiun almenaŭ provizas fonto kun konstanta tensio.

Konduktantoj (elektrokondukaj materialoj) plej ofte havas rezistancon (simbolo R, mezurunuo omo) kaj pro tio varmiĝas pro fluanta elektra kurento. Grava escepto estas la superkonduktantoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke De la fizika fundamento tra la konsisteroj ĝis la funkcikapablaj cirkvitoj kaj elektrofaka terminaro kompilita de Kristály Tibor.