Skalaro (fiziko): Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Sanya3 (diskuto | kontribuoj)
eNeniu resumo de redakto
MastiBot (diskuto | kontribuoj)
Linio 45: Linio 45:


[[ar:كمية سلمية]]
[[ar:كمية سلمية]]
[[de:Skalar (Physik)]]
[[de:Skalar (Mathematik)#Skalare in der Physik]]
[[en:Scalar (physics)]]
[[en:Scalar (physics)]]
[[et:Skalaarne suurus]]
[[et:Skalaarne suurus]]
Linio 51: Linio 51:
[[hi:अदिश राशि]]
[[hi:अदिश राशि]]
[[it:Grandezza fisica scalare]]
[[it:Grandezza fisica scalare]]
[[pl:skalar (fizyka)]]
[[pl:Skalar (fizyka)]]
[[ru:Скалярная величина]]
[[ru:Скалярная величина]]
[[th:สเกลาร์]]
[[th:สเกลาร์]]

Kiel registrite je 02:46, 8 sep. 2011

En fiziko, skalaro estas simpla fizika kvanto kiu estas ne ŝanĝata per turnado aŭ movo de koordinatsistemo (en mekaniko de Newton), aŭ per lorencaj transformoj aŭ spaco-tempaj movoj (en relativeco). La alia okazo estas vektoro, kiu ŝanĝatas per la transformoj.

Skalaroj en mekaniko de Newton

En mekaniko de Newton skalaroj estas ekzemple maso de iu objekto. Aliflanke, la elektra kampo je punkto ne estas skalaro, ĉar por priskribi ĝin necesas doni tri reelajn nombrojn kiuj dependas de la koordinatsistemo elektita. Same, la vektora rapido kaj movokvanto ne estas skalaroj.

Ekzemploj de skalaraj kvantoj en mekaniko de Newton:

Fizika kvanto estas esprimita kiel la produto de nombra valoro kaj mezurunuo, ne kiel nur nombro. Ĝi ne dependas sur la mezurunua amplekso, kvankam la nombro dependas de la mezurunuo, ekzemple 1 km estas la samo kiel 1000 m. Tiel distanco ne dependas de la longo de bazvektoroj de la koordinatsistemo. Ankaŭ, ŝanĝo de la koordinatsistemo povas afekti la formulon por komputado de la skalaro; ekzemple, la formulo por distanco en karteziaj koordinatoj dependas de turnado de koordinatosistemo, kvankam la rezulto ne dependas de ĉi tio.

Rilatanta koncepto estas pseŭdoskalaro, kiu estas invarianto sub pozitivaj turnadoj sed, simile al pseŭdovektoroj, ŝanĝas signon je nepropraj turnadoj (reflektoj). Unu ekzemplo estas la skalara triopa produto de vektoroj, kaj tiel donita per ĝi signita volumeno. Alia ekzemplo estas magneta ŝargo (kiel ĝi estas matematike difinita, sendistinge de tio ĉu ĝi reale ekzistas fizike).

Skalaroj en relativeca teorio

En la fizika relativeco estas konsiderataj ankaŭ ŝanĝoj de koordinatoj kiuj interinfluas spacon kaj tempon. Sekve de tio, kelkaj fizikaj kvantoj, kiuj estas skalaroj en ne-relativisma fiziko, devas esti kombinitaj kun la aliaj kvantoj kaj esti traktitaj kiel kvar-dimensiaj vektoroj aŭ tensoroj. Ekzemple, la ŝarga denseco je punkto de aĵo estas skalaro en ne-relativisma fiziko, sed en relativisma okazo ĝi estas kombinita kun la loka aktuala denseco (3-vektoro) kaj tiel estas relativisma 4-vektoro. Simile, energia denseco devas esti kombinita kun momanta denseco kaj premo kaj doni la streĉo-energian tensoron.

Ekzemploj de skalaraj kvantoj en relativeca okazo estas:

Vidu ankaŭ