Livona lingvo: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
→Livonoj kaj Esperantistoj: stilaj plibonigoj, ĉar "mi"-frazo estu evitata |
|||
Linio 36: | Linio 36: | ||
A/a, Ā/ā, Ä/ä, Ǟ/ǟ, B/b, D/d, Ḑ/ḑ, E/e, Ē/ē, F/f, G/g, H/h, I/i, Ī/ī, J/j, K/k, L/l, Ļ/ļ, M/m, N/n, Ņ/ņ, O/o, Ō/ō, Ȯ/ȯ, Ȱ/ȱ, Õ/õ, Ȭ/ȭ, P/p, R/r, Ŗ/ŗ, S/s, Š/š, T/t, Ț/ț, U/u, Ū/ū, V/v, Z/z, Ž,ž. |
A/a, Ā/ā, Ä/ä, Ǟ/ǟ, B/b, D/d, Ḑ/ḑ, E/e, Ē/ē, F/f, G/g, H/h, I/i, Ī/ī, J/j, K/k, L/l, Ļ/ļ, M/m, N/n, Ņ/ņ, O/o, Ō/ō, Ȯ/ȯ, Ȱ/ȱ, Õ/õ, Ȭ/ȭ, P/p, R/r, Ŗ/ŗ, S/s, Š/š, T/t, Ț/ț, U/u, Ū/ū, V/v, Z/z, Ž,ž. |
||
== Livonoj kaj Esperantistoj == |
== Livonoj kaj Esperantistoj == |
||
Into Ĉaĉo, Petero Dambergo kaj Hildo Griivo kompilis kune manuskripton kun 200 paĝoj - |
Into Ĉaĉo, Petero Dambergo kaj Hildo Griivo kompilis kune manuskripton kun 200 paĝoj - ĝia titolo estas "Esperantisto en Latvijo ĉe Livoj. En jaro 1966 estis finita manuskripto. Bedaŭrinde ne estas konata, kie tio estas nun. Sed estas konata, ke Zojo trovis por propra libro ideojn tie. |
||
== Historio == |
== Historio == |
Kiel registrite je 17:58, 15 sep. 2011
Livona lingvo | |
līvõ kēļ | |
lingvo • mortinta lingvo • moderna lingvo | |
---|---|
Baltmara finna lingvaro | |
Parolata en | Latvio |
Parolantoj | 20 |
Skribo | latina alfabeto |
Lingvistika klasifiko | |
Urala | |
Oficiala statuso | |
Oficiala lingvo en | Nenie |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-2 | fiu |
ISO 639-3 | liv |
SIL | LIV |
Glottolog | livv1244 |
Angla nomo | Livonian |
Franca nomo | live |
La livona lingvo (līvõ kēļ, ankaŭ rāndakēļ) estas ano de la finna branĉo de la Finn-ugra lingvaro. La livona estas parolata de nur 10-40 personoj en Latvio kaj ĝin minacas malapero. La lastaj parolantoj de la livona lingvo loĝas en marbordaj vilaĝoj, norde de Kuronio, proksime al la urbo Ventspils.
Laŭ esploroj pri loknomoj la livona estis pli frue parolata en pli vasta areo, kiu kovris ĉ. duonon el la teritorio de nuntempa Latvio. La latva lingvo havas multe da influo de la livona lingvo kaj la diferencoj inter la latva kaj la litova estas parte pro la influo de la livona lingvo. Ankaŭ la latva lingvo influis multe al la livona kaj kaŭzis diversajn malsimilecojn inter la livona kaj aliaj finnaj lingvoj.
La livona lingvo dividiĝis al du dialektoj, la orienta kaj la okcidenta. La orienta livona lingvo estis parolata oriente de la Riga golfo kaj ĝi malaperis en la 19-a jarcento.
Alfabeto
La livona estas skribita per latina alfabeto kun kromaj literoj:
A/a, Ā/ā, Ä/ä, Ǟ/ǟ, B/b, D/d, Ḑ/ḑ, E/e, Ē/ē, F/f, G/g, H/h, I/i, Ī/ī, J/j, K/k, L/l, Ļ/ļ, M/m, N/n, Ņ/ņ, O/o, Ō/ō, Ȯ/ȯ, Ȱ/ȱ, Õ/õ, Ȭ/ȭ, P/p, R/r, Ŗ/ŗ, S/s, Š/š, T/t, Ț/ț, U/u, Ū/ū, V/v, Z/z, Ž,ž.
Livonoj kaj Esperantistoj
Into Ĉaĉo, Petero Dambergo kaj Hildo Griivo kompilis kune manuskripton kun 200 paĝoj - ĝia titolo estas "Esperantisto en Latvijo ĉe Livoj. En jaro 1966 estis finita manuskripto. Bedaŭrinde ne estas konata, kie tio estas nun. Sed estas konata, ke Zojo trovis por propra libro ideojn tie.
Historio
Dum la 13-a jarcento troviĝis 30.000 parolantoj de la livona kaj dum la 19-a jarcento ankoraŭ 2.000. Post la sendependiĝo de Latvio la livona kulturo ekfloris. Dum la 1930-aj jaroj la livona estis uzata en literaturo. La Sovetunia epoko, kun i.a. limigoj por la loĝantoj de marbordaj regionoj, kaŭzis fortajn batojn al la livonaj vilaĝoj. Parto el la parolantoj ekloĝis en urboj, i.a. en Rigo.
Bazaj frazoj
- Tulgid mäd jūrõ!
- Venu al ni!
- Esperanto um nei lǟlam!
- Esperanto estas tiel malfacila!
- Jõvīst, ku rõkāndõd līvõ kīeldõ.
- Bone, ke vi parolas livone.
- Set veitõ.
- Nur iom.
- Nēmizpǟl!
- ĝis revido!
- Tēriņtš
- Saluton!
- Jõvā ūomõg! / Jõvvõ ūomõgt!
- Bonan matenon!
- Jõvā pǟva! / Jõvvõ päuvõ!
- Bonan tagon
- Pōlaks!
- Bonvolu!
- Tienū!
- Dankon!
- Vȯndzist Ūdtāigastõ!
- Bonan novan jaron
- ikš, kakš, kuolm, nēļa, vīž, kūž, seis, kōdõks, īdõks, kim
- unu, du, tri, kvar, kvin, ses, sep, ok, naŭ, dek
Kie ni povas aŭdi kaj paroli livonan lingvon?
En liber-aer-muzejo de Rigo en livona bieno semajnfine. Bonvenon! Jes, kaj ĉi tie mi volas diri: Zojo estas preskaŭ parto de livona bieno en liber-aer-muzejo de Rigo. Se tie estas una virino, demandi "kui sindā nutāb?", kio signifas "kiu estas via nomo?" - se ŝi estas Zojo, vi povas diri "väggi jõvīst", tio estas "tre bone" Mi ne scias, ĉu Zojo parolas esperante. Sed ŝi povas paroli ruse kaj germane. Kaj se ŝi diris al vi, kie estas manuskripto, tiam meti tion ĉi tien!!! Dankon = Tienū
Aliaj projektoj
Retaj ligiloj
- http://www.livones.lv/
- http://liedags.blogs.lv/
- http://homepage.mac.com/uldis/livonia/livonia.html (virtuala Livonio)
Vidu ankaŭ
- la artikolon pri la historia regiono Livonio