Korveto: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: eta|<center>velŝipa korveto '''Korveto''' ekde la 18-a jarcento estas la nomo por vico da tipoj de malgrandaj militŝipoj. == Velŝipa epoko == K...
 
eNeniu resumo de redakto
Linio 3: Linio 3:


== Velŝipa epoko ==
== Velŝipa epoko ==
Korvetoj ekestis samtempe kun la [fregato]]j meze de la [[18-a jarcento]] ekestis kiel neklasigitaj, malgrandaj, rapidaj [[militŝipo]]j kun malprofunda [[kilo (ŝipo)|ŝipa kilo]]. Pli malmultekostaj ol pli grandaj [[velŝipo]]j, ili kutime havis 10 ĝis 24 ne tro pezajn [[kanono]]j kaj kutime havis tri [[masto]]jn el kiuj ĉiuj estis plene provizitaj per [[velo]]j.
Korvetoj ekestis samtempe kun la [[fregato]]j meze de la [[18-a jarcento]] ekestis kiel neklasigitaj, malgrandaj, rapidaj [[militŝipo]]j kun malprofunda [[kilo (ŝipo)|ŝipa kilo]]. Pli malmultekostaj ol pli grandaj [[velŝipo]]j, ili kutime havis 10 ĝis 24 ne tro pezajn [[kanono]]j kaj kutime havis tri [[masto]]jn el kiuj ĉiuj estis plene provizitaj per [[velo]]j.


Ili malpli grandis ol la [[fregato]]j kaj estis antaŭviditaj por malpli longdaŭraj ŝipvojoj, sed en bataloj havis similajn taskojn kiel la fregatoj. Kontraste al la fregatoj, kie la kanonoj situas en fermita, pli suba [[ferdeko]], la kanonoj de korveto situis sur la plej supra, subĉiela ferdeko. Pro sia rapideco kaj moveblo ili aparte uziĝis por [[kuriero|kuriera]]j aŭ esploraj celoj. Pro la sama avantaĝo de rapideco kaj moveblo, ankaŭ multaj [[pirato]]j uzis korvetojn.
Ili malpli grandis ol la [[fregato]]j kaj estis antaŭviditaj por malpli longdaŭraj ŝipvojoj, sed en bataloj havis similajn taskojn kiel la fregatoj. Kontraste al la fregatoj, kie la kanonoj situas en fermita, pli suba [[ferdeko]], la kanonoj de korveto situis sur la plej supra, subĉiela ferdeko. Pro sia rapideco kaj moveblo ili aparte uziĝis por [[kuriero|kuriera]]j aŭ esploraj celoj. Pro la sama avantaĝo de rapideco kaj moveblo, ankaŭ multaj [[pirato]]j uzis korvetojn.

Kiel registrite je 20:13, 15 sep. 2011

velŝipa korveto

Korveto ekde la 18-a jarcento estas la nomo por vico da tipoj de malgrandaj militŝipoj.

Velŝipa epoko

Korvetoj ekestis samtempe kun la fregatoj meze de la 18-a jarcento ekestis kiel neklasigitaj, malgrandaj, rapidaj militŝipoj kun malprofunda ŝipa kilo. Pli malmultekostaj ol pli grandaj velŝipoj, ili kutime havis 10 ĝis 24 ne tro pezajn kanonoj kaj kutime havis tri mastojn el kiuj ĉiuj estis plene provizitaj per veloj.

Ili malpli grandis ol la fregatoj kaj estis antaŭviditaj por malpli longdaŭraj ŝipvojoj, sed en bataloj havis similajn taskojn kiel la fregatoj. Kontraste al la fregatoj, kie la kanonoj situas en fermita, pli suba ferdeko, la kanonoj de korveto situis sur la plej supra, subĉiela ferdeko. Pro sia rapideco kaj moveblo ili aparte uziĝis por kurieraj aŭ esploraj celoj. Pro la sama avantaĝo de rapideco kaj moveblo, ankaŭ multaj piratoj uzis korvetojn.

20-a jarcento

la moderna korveto HMS Härnösand de la sveda mararmeo

En la 19-a jarcento la tradiciaj tipoj de militŝipoj perdis sian signifon, kaj samtempe malkutimiĝis nomi ŝipojn korveto aŭ fregato. Tiutempe ankoraŭ estis la "blokadorompa korveto", malgranda militŝipo kun malprofunda ŝipa kilo kaj kirasa protekto, kies celo estis trarompi la armean blokadon de haveno.

Antaŭ la Dua Mondmilito fakuloj de la brita mararmeo pripensis, kiel en milita kazo eblis protekti komercajn ŝipojn kontraŭ atakoj de submarŝipoj. Unu el la rezultoj de tiuj pripensoj estis la evoluigo de malgranda militŝipo, laŭ modelo de balenŝipo. Tiaj ŝipoj estis malmultekostajn kaj ilin produkti povis ankaŭ malgrandaj ŝipfarejoj sen sperto pri konstruo de militŝipoj. Malantaĝo de la ŝipa modelo estis kompare al malamikaj submarŝipoj relativa malrapideco, malforta armila ekipo, la malnovspeca vapormaŝina motoro kaj malpreciza navigado.

La tradiciemaj gvidantoj de la brita mararmeo por la nova ŝipa tipo elektis la malnovan nomon "korveto". Kvankam tiuj novaj korvetoj origine nur havis la taskon akompani komercajn ŝiparojn, ili poste dum la Dua Mondmilito utiliĝis ĉiutaske kaj ĉiuvetere en la norda parto de la Atlantika Oceano. La ŝipa tipo sukcese partoprenis en la ĉasado de malamikaj submarŝipoj, sed kompare facile estis dronigebla per atakoj de malamikaj militaviadiloj.